Kamakura
| Kamakura | |
|---|---|
| Japana nomo | 鎌倉 |
| Loko | |
| Lando | Japanio |
| Regiono | Kanto-regiono |
| Gubernio | Kanagaŭa |
| Municipokodo | 14204-2 |
| Fizikaj karakteraĵoj | |
| Areo | 39.60 km² |
| Loĝantaro (1-a de aprilo 2009) | |
| Tute | 173 746 |
| Koordinato | 35°19′N 139°33′O / 35.317°N, 139.55°OKoordinatoj: 35°19′N 139°33′O / 35.317°N, 139.55°O |
| Simboloj | |
| Arbo | Jamazakura |
| Floro | Genciano |
| Urbodomo de Kamakura | |
| Adreso | 〒248-8686 18-10, Onarimachi |
| Telefononumero | +81-467-23-3000 |
| Oficiala retpaĝo: http://www.city.kamakura.kanagawa.jp/ | |
Kamakura (japane: 鎌倉市 [kamakura-ŝi]) estas urbo en la gubernio Kanagaŭa en Japanio. Kamakura frontas maron ĉe la Sagami-golfeto, kaj la ĉefa parto estas ĉirkaŭata de montoj. Dum la Heian-epoko ĝi estis ĉefurbo de la Kanto-regiono. De 1185 ĝis 1333 la Minamoto-klano loĝis en Kamakura kaj regis la tutan Japanion (Kamakura-epoko).
Nuntempe Kamakura estas mondfama pro siaj temploj kaj sanktejoj. La templo Kōtoku-in kun bronza Budho-monumento estas la plej konata. En la 15-a jarcento cunamo detruis la templon kaj la grandan halon ĉirkaŭ la statuo. Ekde tiam ĝi staras sub la ĉielo.
Ne nur pro la temploj, sed ankaŭ pro la proksimeco al Tokio kaj pro sia plaĝo Kamakura estas ŝatata ripozejo. Venas multaj turistoj, do estas ankaŭ multaj restoracioj kaj aliaj turismejoj.
En Kamakura estas elektronika industrio, kaj inter alie, artefaritaj satelitoj estas fabrikataj.
Transporto [redakti]
Fervojoj [redakti]
- JR Orienta Japanio
- Yokosuka-Linio: Ōfuna-Stacio - Kita-Kamakura-Stacio Kamakura-Stacio
- Tōkaidō-Stacio: Ōfuna-Stacio
- Negishi-Linio (Keihin-Tōhoku-Linio): Ōfuna-Stacio
- Shōnan-Unurelvojo
- Enoshima-Elektra Fervojo (Enoden)
