Kamao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kamao
Kamao
Kamao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Myadestes
Specio: M. myadestinus'
Myadestes myadestinus'
(Stejneger, 1887)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kamao (Myadestes myadesitinus) estis eta, malhela solulo endemia de la insulo Kauaio en Havajo. Ĝi estis ĝis 20 cm longa. La masklo kaj la ino de tiu specio aspektis similaj. Ĝi estis malhelbrunaj supre kaj griza sube kun nigraj kruroj. Ĝi estis proksime rilata al aliaj specioj de havajaj turdoj, nome la Puaiohi (M. palmeri) , la Omao (M. obscurus) kaj la probable formortinta Olomao (M. lanaiensis).

Ties kanto konsistis el kompleksa melodio de flutecaj notoj, likvidecaj triloj, zumada pepado kaj gorĝecaj fajfoj. La alvoko estis raspa "braak," kun alterna altatona noto simila al polica fajfo. Tiu birdo loĝis en densaj ravinoj, kie ĝi ĉeestis en la subbranĉaro kie ĝi ofte ripozis senmova en kurbigita sinteno. Kiel ĉe aliaj indiĝenaj havajaj turdoj, ĝi tremigis siajn flugilojn kaj manĝis ĉefe fruktojn kaj insektojn.

La Kamao estas klasita kiel formortinta. La lasta vidaĵo probable okazis en 1989 en la Rezervejo Alakai, sia lasta bastiono. En malfruaj 1800-aj jaroj, ĝi estis konsiderata la plej komuna birdo en Kauaio, kie loĝis en ĉiu areo de la insulo, sed terklarigado kaj la birda malario alportita de enmetitaj moskitoj ekstermis tiujn birdojn. Enmetitaj bestoj kiaj sovaĝaj porkoj (kiuj kreas flakojn per siaj tordiĝoj por reproduktado de moskitoj) kaj ratoj (kiuj manĝas la ovojn kaj idojn de la birdoj) helpis la specian formorton. Konkurenco de enmetitaj birdospecioj povus ankaŭ helpi la malpliiĝon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]