Kamelpiedfingro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de kamelpiedfingro
Piedo de kamelo

Kamelpiedfingro (angle "camel toe" aŭ "cameltoe") aŭ kamelhufo estas termino uzata por indiki, ke vestero tiel strikte estas ĉirkaŭ la seksorganoj de virino, ke ĝi tordas inter la vulvaj lipoj. Ĉar tio similas al kamela piedfingro, ĝi ricevis tiun nomon. Anatomia kondiĉo estas, ke la etaj vulvaj lipoj estas relative malgrandaj rilate al la grandaj, pro kio estas spaco por montri la kamelpiedfingron. La kamelpiedfingro plej bone videblas, kiam virino portas nur unu vesteron sur la seksorganoj, ekzemple bikinon, sportŝorton, streĉpantalonon, kruringojn aŭ tre striktan ĝinzon kaj estas plej prononcata se la ino havas razitan pubmonteton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]