Kamenapuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kamenapuso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Chaetura
Specio: Ch. pelagica
Chaetura pelagica
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kamenapuso (Chaetura pelagica) estas eta birdo de la familio de Apusedoj, kiu enhavas ankaŭ la apusojn, apusetojn, salanganojn, ktp.

Fizika priskribo

Dumfluge, tiu birdo aspektas kiel fluganta cigaro kun longaj sveltaj kurbaj flugiloj. La plumaro estas malhelgrizbruna; la gorĝo, brusto, subflugiloj kaj pugo estas pli palaj. Ili havas mallongajn vostojn.

Reproduktado

Kamenapuso ĉeneste

La reprodukta sezono de la Kamenapuso estas el Majo tra Julio. La reprodukta habitato estas ĉe urboj tra orienta Nordameriko. Origine, tiuj birdoj nestumis en grandaj arbotruoj, sed nune ili ĉefe nestumas en artafritaj strukturoj kiel grandaj malfermaj kamenoj. La nesto estas farita el bastoneotj kungluitaj per salivo kaj lokita en akurata lokigo. La ino demetas 3 ĝis 7 blankajn ovojn, kiujn la ino kovas dumnokte. La kovado daŭras 19-20 tagojn, kaj la elnestiĝo okazas post unu monato. La kamenapusoj povas ovodemeti pli ol unufoje ĉiu sezono.

Kutimaro

Ili estas longdistance migrantoj kaj vintras en orienta Peruo; povas ekzisti aliaj nestolokoj en Sudameriko. Ili migras en aroj. Tiu ĉi specio estis rara vaganto al okcidenta Eŭropo. La gregema naturo de tiu specio estis respegulata en la fakto, ke du individuoj de tiu specio revenis kune al la insuloj Scilly.

Manĝokutimoj

Tiuj birdoj vivas fluge, manĝas fluge. Ili manĝas flugantajn insektojn. Ili kutime manĝas laŭ aroj, flugante proksime kune kaj kriante altatonajn notojn. Zorga observanto povas vidi ilin enirantajn kaj elirantajn kamenojn je altega rapideco, kvazaŭ ili estus estintaj pafitaj. La flugo estas tre distinga: ili faras rapidajn angulajn turniĝojn malkiel plej parto de aliaj birdoj.

Ties populacio povis pliiĝi historie danke al la enmeto de grandaj kamenoj kiel nestolokoj. Kun akurata artefarita habitato malpliiĝanta, ties nombroj malpliiĝas en kelkaj areoj.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj