Kamenný Most (distrikto Nové Zámky)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kamenný Most
Kamenný Most situas en la plej griza regiono

Kamenný Most, hungare Kőhídgyarmat estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La slovaka historia nomo estis Kamenné Ďarmoty.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Želiezovce-Štúrovo. La lasta troviĝas 7 km-ojn for.

Historio

Dum epoko de romianoj remparo konstruiĝis tie. La unua mencio pri la loko devenis el 1271. La kampoj apartenis al ĉefepiskopo de Esztergom. Pli frue jam estis tie ŝtona ponto, kiu estis samtempe doganejo. En 1910 loĝis tie 1410 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al la distrikto de Párkány. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Kamenný Most 1034 da homoj (931 hungaroj, 91 slovakoj).

Vidindaĵo