Kameoka

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo


Kameoka
japane: 亀岡市 Kameoka-ŝi, angle: Kameoka
urbo
Anaoji15s3872.jpg
Templo Anaoji en Kameoka
Flag of Kameoka, Kyoto.png
Flago
Oficiala nomo: 亀岡市
Lando Flago de Japanio  Japanio
Insulo Honŝuo
Regiono Kansajo
Gubernio Gubernio Kioto
Historia regiono Provinco Tanba
Situo Kameoka
 - koordinatoj 35°01′00″N 135°34′00″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 35.016667 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">35.016667°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 35.016667; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Kameoka)
Areo 224,90 km² (22 490 ha)
Loĝantaro 93 323 (2008)
Denseco 414,95 loĝ./km²
Fondo 741
Urbestro Masataka Kuriyama
Horzono GMT (UTC+9)
Poŝtkodo 621-8501
Telefona antaŭkodo +81-771-22-3131
Kodo 26206-4
Arbo Sakuro
Floro Azaleo
Situo enkadre de Japanio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Japanio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kameoka, Kyoto
Retpaĝo: www.city.kameoka.kyoto.jp
Urbodomo en Kameoka
Rododendro en Kameoka

Kameoka-urbo (亀岡市; [kameoka-ŝi]) estas urbo en la gubernio Kioto de Japanio.

En Kameoka estas centro de Oomoto por misio. En grandega parko situas oficejoj, gastejoj, lernejoj, presejo, eldonejo kaj sanktejoj.

Enhavo

[redakti] Ĝemelurboj

Ekde la 12a de oktobro 1964 Kameoka estas interfratiĝa urbo kun Knittelfeld.

Aliaj ĝemelurboj:

[redakti] Turismo

Ten'on-kjoo estas templosanktejo de Oomoto. Ten'on-kjoo en Kameoka estas sur tereno kiu intime koncernas la Kunfondinton Deguĉi Onisaburo, en la mezo de Urbo Kameoka, 20 kilometrojn okcidente de Urbo Kioto; ĝi estas sanktejo de Oomoto en verda fono. Kontraste al Bajŝoo-en en Ajabe, kiu estas sanktejo kun ĉefa funkcio de kulta adorejo, tiu ĉi Ten'on-kjoo, Kameoka, funkcias kiel sanktejo por misiado de Dia instruado. Por tio estas instalitaj tie diversaj organoj por disvastigi la instruojn de Oomoto kiel Fako por Diinstrua Misiado, Granda Kursejo, Internacia Fako, Junulara Fako, ktp.

Ten'on-kjoo sin trovas sur la ruinoj de la iama Kastelo Kamejama (Kameoka) de lia daimia moŝto Akeĉi Micuhide, brava generalo en la militanta tempo (en la 16-a jarcento).

Post la "Forigo de Feŭdoj kaj starigo de Prefektujoj" en Mejĝi, Deguĉi Onisaburo, en la tagoj de sia knabeco, ofte ludis sur la kasteltereno, prilamentis la ĉiam ruiniĝantan kastellokon, kaj kovis en sia sino esperon iam per siaj manoj relevi la kastelon.

En la 8-a jaro de Tajŝoo (1919), Onisaburo aĉetis la teron de la iama kastelo, kiu estis tiam en ruine sovaĝa stato, priatentata de neniu. Li prilaboris kune kun kredantoj la terenon, rekonstruis la ŝtonmuron kaj konstruis la sanktejon de Oomoto.

La 10-an jaron de Ŝooŭa (1935), pro la Dua Oomoto-afero, ĝiaj temploj kaj institucioj estis ĉiuj detruitaj per la manoj de la oficiala instanco; la Afero tamen solviĝis senkulpa en la dudeka jaro de Ŝooŭa (1945). Oni denove eklaboris por refondi ĉion, kaj poste ĝis hodiaŭ daŭras la konstruado de multaj temploj kaj diversaj domoj.

En Ten'on-kjoo okazas Monata Festo (la unuan dimanĉon de ĉiu monato), Granda Festo Zuisei en somero; krome ŝintoaj nuptoj antaŭ la altaro, preĝoj por resaniĝo el malsanoj, Diservoj kaj festoj, kurskunvenoj, Oomoto-kursoj (en la japana lingvo) ĉe la Granda Kursejo seninterrompe tra la jaro.

[redakti] Esperanto en Kameoka

En la urbo estas sidejo de Esperanto-Populariga Asocio de Oomoto (EPA de Oomoto). Unu el la Direktoroj de EPA estas Etsuo Miyoshi.

[redakti] Esperantistoj en Kameoka

Hazama Hirotomi

Nisinaga Atusi

[redakti] Esperanto en la Oomoto-movado

Esperanto fariĝis tre populara en Japanio en la komenciĝo de la 1900-aj jaroj. Deguĉi Onisaburo akceptis Esperanton ĉar ĝi estis ebleco forigi la lingvan izolitecon de Japanio. Komence la ideoj de KITA Ikki pri Esperanto kiel komunikilo en orientazia japana imperio eble estis la plej granda fonto de inspiro. La grupo ĉirkaŭ la fondintino Nao ne havis intereson pri internaciaj kontaktoj. Esperanto do ne havis larĝan subtenon en Oomoto ĝis la alveno de la bahaanaj vojaĝantaj instruistoj 1922-23, kiam Onisaburo havis fortan decidpovon. Pro la influo de la Bahaa Kredo, Onisaburo opiniis ke la oriento devus kontribui per spiritualismo kaj la okcidento per materia progreso en la mondo. La ilo por tiu ĉi interŝanĝo estis Esperanto. Inter la granda nombro da intelektuloj, kiuj aliĝis al Oomoto, la intereso pri Esperanto rapide kreskis. En 1923 oni komencis intensan laboron organizi Esperanto-kursojn por Oomotoanoj. La unua kurso okazis en 1923 en Ayabe. La kursoj bone progresis, ĉar pro la terura tertremo en Tokio, la Universitato de Tokio devis resti fermita dum pluraj monatoj kaj kelkaj studentoj povis uzi tiun tempon por instrui Esperanton. Oomoto organizis Esperanto-kursojn por siaj membroj 1923-1935 kaj denove ekde 1948.

Esperanto-Propaganda Oficejo estis fondata en 1925 por la praktika disvastigo de Esperanto en Japanujo. Ĝia centro estas en Kameoka, la direktisto estis Uĉimaru. Ĝi aranĝas kursojn en la tuta lando, propagandas per paroladoj, radioparoladoj, libroj kaj gazetoj. Ĝi eldonas lernolibrojn kaj vortarojn, starigas lernejojn. En 1933 en la oficejo laboris ĉ. 25 ge-esperantistoj,

Aliaj Oomotoanoj opiniis ke la japana devus esti la monda lingvo. Dum kelkaj jaroj post 1930 Onisaburo subtenis tiun opinion, kaj diris ke oni uzu Esperanton por propagando, sed ne kiel mondan lingvon.

La forta rolo de Esperanto en Oomoto dependas de pluraj kialoj. La fortaj eldiroj por Esperanto de Onisaburo estas tre gravaj en la movado. Esperanto estas menciita en Reikai-monogatari, kiu estas unu el la sanktaj skribaĵoj de la movado. Por japanoj Esperanto estas multe pli facila por lerni ol ekzemple la angla. DEGUĈI Hidemaru diris ke japanoj povas lerni Esperanton dum 30-40 % el la tempo, kiun oni bezonas por lerni la anglan. Multaj eldiroj de, ekzemple, Deguĉi Naohi indikas, ke la uzo de Esperanto en Oomoto estas konsiderata kiel ’modelo’ por la mondo. Tio povas klarigi, kial Oomoto tre necedeme subtenas Esperanton, sed kial multaj Oomotoanoj ne lernas Esperanton sufiĉe bone por povi uzi ĝin praktike. Alia klarigo al tiu ĉi fenomeno estas, ke japanoj ordinare havas tre malgrandan utilon de scio de fremdaj lingvoj. Eldiroj pri Oomoto kiel ’modelo’ pri Esperanto ofte aŭdiĝis, kiam oni planis Esperanto-kongresojn en Japanio aŭ en Kameoka. Oomoto ĉiam rigardis Esperanton ankaŭ kiel praktikan helpilon por misii, kio ne detenis la movadon uzi ankaŭ aliajn lingvojn por la misio, ekz. la anglan kaj la portugalan.

Oomoto ĉiam atentis la rilaton inter Esperanto kaj homaranismo. Oni aktive laboris por igi la mondfederisman movadon kaj la Unuiĝintajn Naciojn akcepti Esperanton kiel oficialan lingvon. Oomoto estis tre fidela al Esperanto en ĝia klasika formo, kaj opiniis ke ĝi evoluas kiel aliaj lingvoj. Oni malakceptis diversajn proponojn pri reformoj en la lingvo ĝis kiam ĝi estas ĝenerala akceptita. Same kiel la Esperanto-movado ĝenerale, oni akceptis ke ŝanĝoj en la lingvo povos esti deciditaj en la estonteco, kiam la lingvo estos ĝenerale akceptita. En Oomoto Etsuo Miyoshi estas unu el la Direktoroj de Esperanto Populariga Asocio (EPA).

[redakti] Transporto


[redakti] Fotaro

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj