Kameruna Nacia Unuiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kameruna Nacia Unuiĝo (france Union Nationale CamerounaiseUNC) estis la nura laŭleĝa politika partio de Kameruno ĝis la jaro 1990. Ĝi estis fondita en 1966 per kunfandiĝo de la Kameruna Unuiĝo (Union Camerounaise) kaj de la Kameruna Nacia Demokrata Partio, kiuj respektive estis la ĉefaj politikaj organizaĵoj de la orienta kaj okcidenta regionoj.

UNC entenas suborganizaĵojn pri laboro, junuloj aŭ virinoj, kaj ĝi sole proponis liston de kandidatoj por la asembleaj balotoj de 1973, 1978 kaj 1983.

En 1985, la partio estis renomita "Demokrata Kunveno de la Kameruna Popolo".