Kamerunaj altaĵaj arbaroj
La Kamerunaj altaĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Afrik-arbara ekoprovinco de la Afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Biome ĝi apartenas al montaraj Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj en Kameruno kaj Niĝerio. La ekoregiono estas ankaŭ parto de la biodiverseco-varmpunkto Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko difinita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie, kaj ankaŭ de Tutmondaj 200-unuo.
La ekoregiono situas en la montaro kiu iras landinternen ekde Gvinea Golfo kaj konstituas limon inter Kameruno kaj Niĝerio. Ĝi estas arbara kaj herbeja areo kiu estiĝas pli kaj pli senarbarigita por agrikulturo.
Enhavo |
[redakti] Priskribo
La Kamerunaj altaĵaj arbaroj etendiĝas tra tuta Kameruna Altebenaĵo, ĉeno de neaktivaj vulkanoj, kovrante areon de 38 000 kvadrataj kilometroj en orienta Niĝerio kaj okcidenta Kameruno. La ekoregiono troviĝas super altitudo de 900 metroj, kaj estas ĉirkaŭita ĉe pli malaltaj altecoj de la Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko je la suda fino de la montaro, kaj de arbar-savana mozaiko laŭlonge de la centraj kaj nordaj finoj de la montaro; Kameruna Altebenaĵo konstituas la limon inter la Gvinea kaj la Nord-konga arbar-savana mozaiko. La plej alta monto en la ĉeno, Monto Kameruno estas konsiderata kiel apartan ekoregionon, dum la plej alta pinto ene de la regiono estas Oku-Monto ( 3 011 metroj ). Rilate similaj altebenaĵ areoj en Angolo kaj en Orientafriko la klimato estas pli freŝa ĉi tie ol estas tipa de tropika Afriko. La altaĵoj estas grava fonto de akvo kaj por Niĝerio kaj por Kameruno.
[redakti] Flaŭro
La vegetaĵaro varias kun la altitudo. Submontaraj arbaroj etendiĝas ekde 900 ĝis 1 800 metrojn de alteco. Super altitudo de 1 800 metroj estas specialaj montaraj arbaroj kaj eroj de de montara herbejo, bambuarbaro, kaj subaltmontaraj herbejoj kaj arbustaroj. La ekoregiono estas karakterizita per la ĉeesto de afromontanaj specioj, kiu havas insular-similan distribuadon trans la altebenaĵoj de Afriko. Tipe afromontanaj specioj estas Nuxia congesta, Podocarpus latifolius, Prunus africana, Rapanea melanophloeos] kaj Syzygium guineense bamendae.
[redakti] Faŭno
La ekoregiono gastigas iom da endemiaj specioj, kune kun pluraj aliaj kiujn oni ankaŭ trovas en la najbara ekoregiono Kameruno-montaj kaj biokaj montaraj arbaroj. Sep specioj de birdoj estas rigore endemiaj: la bamenda apaliso ( Apalis bamendae ), la bangva arbustosilvio ( Bradypterus bangwaensis ), Kupeornis gilberti, Platysteira laticincta, Ploceus bannermani, Telophorus kupeensis kaj Tauraco bannermani, kiu estas kultura ikono de la Kom-etno, vivante en la regiono kaj apartenante al la Tikaroj.
Dek kvar specioj estas endemiaj al la Kamerunaj altaĵaj arbaroj kaj al Kameruno-Monto: Andropadus montanus, Phyllastrephus poliocephalus, Laniarius atroflavus, Malaconotus gladiator, Cossypha isabellae kaj la subspecio Cisticola chubbi discolor ( foje konsiderata apartan specion C. discolor). Naŭ pli da montaraj endemiaj specioj estas komunaj kun Kameruna-Monto kaj Bioko : Psalidoprocne fuliginosa, Andropadus tephrolaemus, Phyllastrephus poensis, Phylloscopus herberti, Urolais epichlora, Poliolais lopezi, Nectarinia oritis, Nectarinia ursulae, kaj Nesocharis shelleyi.
Dek unu malgrandaj mamulospecioj estas endemiaj en la ekoregiono: Hybomys eisentrauti, Hylomyscus grandis, Lamottemys okuensis, Lemniscomys mittendorfi, Lophuromys dieterleni, L. eisentrauti, Myosorex okuensis, M. rumpii, Otomys occidentalis, Praomys hartwigi kaj Sylvisorex isabellae.
La ekoregiono estas hejmo al pluraj endanĝerigitaj primatoj, inkluzive de la kros-rivera gorilo ( Gorilla gorilla diehli ), endemia subspecio de okcidenta gorilo, Mandrillus leucophaeus leucophaeus , Pilocolobus preussi, ĉimpanzo ( Pan triglodytes ) kaj pluraj specioj de cerkopitekedoj inkluzive Cercopithecus preussi.
Kvardek specioj de amfibioj estas endemiaj en la ekoregiono : Petropedetes parkeri, Petropedetes perreti, Phrynobatrachus cricogaster, Phrynobatrachus steindachneri, Phrynobatrachus werneri, Phrynobatrachus specioj, Phrynodon specioj, Cardioglossa melanogaster, Cardioglossa oreas, Cardioglossa pulchra, Cardioglossa schioetzi, Cardioglossa trifasciata, Cardioglossa venusta, Astylosternus nganhanus, Astylosternus perreti, Astylosternus montanus, Astylosternus rheophilus, Leptodactylodon axillaris, Leptodactylodon bicolor, Leptodactylodon boulengeri, Leptodactylodon erythrogaster, Leptodactylodon mertensi, Leptodactylodon polyacanthus, Leptodactylodon perreti, Afrixalus lacteus, Hyperolius ademetzi, Hyperolius riggenbachi, Leptopelis nordequatorialis, Xenopus amieti, Xenopus specioj, Bufo villiersi, Werneria bambutensis, Werneria tandyi, Wolterstorffina mirei.
La sekvantaj reptilioj ankaŭ estas konsideritaj pli-malpli endemiaj: Atractaspis coalescens, Chamaeleo eisentrauti, C. pfefferi, Trioceros quadricornis, Leptosiaphos Ianthinoxantha kaj L. lepesmei.
[redakti] Minacoj kaj konservado
La arbaro kontinue estas elhakita por brulligno, konstruligno kaj senarbigita por krei kampojn, kaj multaj el la montoj perdis signifajn kvantojn de arbarokovro. Ekzistas tre malmulte de formala mediprotekto.
[redakti] Urbaj areoj kaj setlejoj
En Kameruno la montaroj estas dense loĝataj kaj ekspluatataj por terkultivado kaj paŝtado, multe de tiu ekoregiono troviĝas en la Nordokcidenta kaj la Adamava-Regionoj. Urboj inkludas Bamenda, ĉefurbon de la Nordokcidenta Regiono, bazo por vizitado de la montoj inkluzive de Oku-Monto, la Kilum-Ijim-Arbaro kaj Nyos-Lago. En Niĝerio la ekoregiono ĉefe situas sur la Mambila-Montoj, areo de agrikulturo kaj paŝtado en Taraba-Subŝtato.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Afriko |
- Ekoregiono AT0103 : Kamerunaj altaĵaj arbaroj ( WWF) angle
- Kamerunaj altaĵaj arbaroj ( Nacia Geografia Societo ) angle
- Situo de la ekoregiono : tajpu Cameroonian Highlands forests angle
- Kamerunaj altaĵaj arbaroj ( WWF) angle
- Tutmondaj 200; numero 3 : Kamerunaj altaĵaj arbaroj ( Nacia Geografia Societo ) angle
- Misio por la konservado de la mandriloj angle