Kamil Giżycki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kamil Giżycki

Kamil Giżycki (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1893 en Grybów, mortis la 19-an de aprilo 1968 en Wrocław) - pola verkisto kaj vojaĝisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li finis bone renomitan jezuitan gimnazion en Chyrów kaj poste politeknikon en Munkeno. Dum la 1-a mondmilito batalis en aŭstria armeo. Serioze vundita apud Częstochowa ektrovis sin en la rusa mallibero kaj kiel militkaptito iris al Siberio. Danke al familiaj kontaktoj iĝis libera kaj fariĝis direktoro de la fabriko de terkultivistaj instrumentoj. Vojaĝante tra Siberio atingis eĉ Oĥotsk. Post eksplodo de la februara revolucio en 1917 aliĝis al ĉeĥoslovakaj legioj kun kiuj batalis dum ofensivo de admiralo Aleksandr Kolĉak kontraŭ bolŝevikoj irante de Omsk al Jekaterinburg. Januare 1919 en Novosibirsk aliĝis al pola siberia divizio kiel subleŭtenanto kaj plu batalis kontraŭ bolŝevikoj en Siberio partoprenante i.a. en venka batalo de la urbo Tajga. Estis vickomandanto de la pola kirasita trajno kaj servis en inĝeniera bataliono. Post ĉirkaŭigo de la divizio proksime al Krasnojarsk januare 1920 kune kun grupo de aliaj soldatoj ne aprobis kapitulacon kaj fuĝis ekster la kordono de ĉirkaŭbaro.

Li kaŝiĝis en Minusinsk en krasnojarska regiono, kie mallonge gvidis fabrikon de agrikultura ilaro. Arestita de bolŝevikoj pasigis, torturita, du monatojn en malliberejo. Post fuĝo kaŝis sin en tajgo, kaj post du monatoj organizis partizanan taĉmenton kaj batalis kiel unu el la ĉefaj komandantoj de blankuloj en Tuvio. La ĉefa sukceso de tiu ĉi periodo estis konkero fare de Kamil Giżycki kaj aliaj komandantoj de la ĉefurbo de Tuvo - Kizil. Post malvenko de la blankaj taĉmentoj kaj rompo de kruro dum bataloj en 1920/1921 li forkuris al la nordokcidenta Mongolio. Post insurekcio de blankuloj kontraŭ ĉinoj fruprintempe 1921 aliĝis al la vicoj de blankuloj kaj kiel ilia sendito veturis al Ŝinĝjango por ligi kontaktojn kun generalo Bakiĉ kaj atamano Annienkov. Post reveno al Mongolio eniris la armeon de la barono Roman Ungern von Sternberg. Batalis dum nesukcesa ofensivo de ungernanoj en Tuvio kaj poste organizis kaj gvidis fabrikon produktantan grenadojn, minojn kaj batalgasojn por Ungern. Kiel komandanto de la kemia taĉmento duone de julio partoprenis la lastan kampanjon de Ungern atakantan regionon de Ulan-Ude en Burjatio, kaj post rompo de la atako kaj malvenko de Ungern kune kun la 2-a brigado de Ungern traluktis sian vojon tra norda Gobi al Manĝurio, kiun atingis septembre 1921.

En Manĝurio fariĝis instruanto de la armeo de la vera manĝuria reganto generalo Zhang Zuolin kaj poste laboris kiel inĝeniero en la Ĉina orienta fervojo. Faris ankaŭ mallongan ekspedicion al Saĥalino kaj Kamĉatko. Poste somere 1922 aliĝis al la blanka armeo de generalo Pepeljajev, kiu devis ekiri por helpi al kontraŭbolŝevikaj jakutaj ribelantoj en regiono de Jakutio. Baldaŭ tamen decidis reveni al Pollando ne partoprenante en la marŝo.

En 1923 revenis al Pollando en ĉirkaŭaĵoj de Lvovo, sed en 1926 forveturis, kiel preparisto de bestoj, kun ekspedicio de Ferdynand Ossendowski al okcidenta Afriko, kie vizitis i.a. Kamerunon. Simile kiel lia vojaĝkamarado Jerzy Giżycki surbaze de la ekspedicio verkis vojaĝistan libron, eldonante ankaŭ rememorojn pri bataloj en Mongolio kaj vojaĝo al Pollando. En 1934 aĉetis grandan plantejon en Liberio, sed en 1939 revenis al la lando por ĝin defendi. Agis en la Ĉefa Komando de Pola Enlanda Armeo. Post la milito loĝis en Vroclavo vivtenante sin per verkado de aventuraj libroj por junularo.

Kamil Giżycki patronis al neekzistanta hodiaŭ Fundamenta Lernejo n-ro 14 en Vroclavo kaj al filio de Publika Biblioteko ĉe placo al Józef Piłsudski, troviĝanta proksime al lia domo en la kvartalo Karłowice.

En la legendo pri perdita trezoro de barono Ungern, diskonigata de Witold Michałowski, oni indikis Giżycki kiel posedanton de la sekreto pri kaŝloko de la trezoro.

Libroj de Giżycki en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Wielkie czyny szympansa Bajbuna Mądrego (Grandaj agoj de ĉimpanzo Bajbun la Saĝa) 1947, 2007; ankaŭ germanlingva eldono: Die grossen Taten des Schimpansen Beybun Hofberater seiner Majestät des Königs Simba : Negermärchen. 1957, Berlin, A. Holz

Na Samotnym Atolu (En Soleca Atolo), 1958; ankaŭ germanlingvaj eldonoj: Berlin, 1960, 1964, 1966 Das einsame Atoll A. Holz; 1962 Verlag Kultur und Fortschritt

Listy z archipelagu Salomona (Leteroj el arkipelago de Salomono); ankaŭ ruslingva eldono: Pisma s Solomonovyh ostrovov, Nauka, Moscow, 1974 kaj en la latva: Vēstules no Zālamana salām Riga : "Zinātne", 1979

Lwica Uanga (Leonino Uanga) 1969, 1980; ankaŭ litovlingva eldono: Liūtė Uanga : apsakymai (Vilnius, Vaga 1966)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Witold Michałowski, Testament barona (Testamento de barono), 1977

Witold Michałowski, Tajemnica Ossendowskiego (Sekreto de Ossendowski), 1990

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]