Kamila Baptista el Varano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KRISTANAJ MISTIKULOJ
“KAMILA BAPTISTA EL VARANO”
Duka palaco de la patro, kie Kamila Baptista pasigis infanaĝon kaj junaĝon.
nomo = Kamila Baptista el Varano
naskoĝaj loko kaj dato = 9-a de aprilo 1458, Kamerino
morto dato kaj loko = 31-a de majo 1524, Kamerino
civila stato = nobelino kaj monaĥino
aktivecoj = verkistino kaj edukistino
apartaĵo = mistikulino
sanktaproklamita en la Katolika Eklezio = Benedikto la 16-a 17-a de oktobro 2010

Kamila Baptista el Varano estis nobelino kaj monaĥino el Varano, Italio, elstara pro dediĉo al mistikismo.

Vivo de Kamila Baptista el Varano

Kamila Baptista, aŭ Sankta Kamila Baptista el Varano, naskiĝis en Camerino (Kamerino - Centritalio) la 9-an de aprilo 1458. Ŝia patro, Julio Cezaro el Varano, estis senjoro de la urbo.

Tipa renesanca senjoro, li estis batalinta por diversaj papoj kaj en diversaj italaj urboj, kaj pere de geedza politiko parenciĝis kun la precipaj reĝantaj dinastioj. Julio Cezaro havis tri gefilojn el la edzino Johanino Malatestas kaj almenaŭ ses ekstergeedzajn filojn el diversaj virinoj. Tia konduto en la senjoraj familioj estis tiuepoke akceptita senskandale. Kamila estis ekstergeedza filino de la nobelino “Cecchina di mastro Giacomo”, sed estis enkondukita kaj edukita en la riĉo de la patra kortego en kiu estis elstare flegita humanista kulturo.

La senjoraj palacoj de la renesanca epoko estis krom centroj de politiko, ankaŭ de kulturo kaj de mecenatismo. La junulino Kamila studis la latinan lingvon, legis la klasikojn, lernis pentradon, rajdadon, ludadon de muzikiloj kaj dancadon. Ŝi kreskis korelverŝa kaj ege mergita en la pululado de la kortega vivo, kun temperamento senartifika kaj entreprenema, eble oni povas diri eĉ sendependa kaj obstina, amanta la belon kaj de la ĝojoj.

Laŭ la plano de la patro, Kamila estis destinita al geedzo de nobela konveneco, same kiel ĉiuj ŝiaj fratinoj. Male, ŝia vivo elektis neantaŭviditan direkton. Ŝi estis baldaŭ fascinita de la predikado de franciskano frato Domeniko el Leonessa kaj de la beata Petro el Mogliano. Ĉe dekjaraĝanta ĉirkaŭe, ŝi proponis “versi almenaŭ larmeton” ĉiun vendredon memorante la pasion de Jesuo: kaj tiu sento-inklino pliiĝis ĝis ŝin konduki al definitiva adhero, kontraŭata ĝis la lasta momento, al sia religiula vokiĝo, kiu ĝuste ŝi dekomence ne multe ŝatis.

Aĝante dudektrijare, venkinte la oponon de la patro, ŝi eniris monaĥinejon de la Klaraninoj de Urbino, unu el la plej rigide observantaj. La volo vivi laŭ la regulo de Sankta Klara obeante al la evangelia radikaleco estis la elemento movanta de lia vokiĝo. Ĉi-tie ŝi ŝanĝis la nomon ‘Kamilan’ al ‘Baptista’, kiu tiuepoke aperis pli virina ol vira: nun la du nomoj kuniĝas en Kamila-Baptista.

Ŝia patro ne rezignis la celon havi la filinon almenaŭ apud sia domo: fakte li sukcesis starigi en Kamerino monaĥinejon de Klaraninoj. En 1484 monaĥino Baptista kune kun iuj kunfratinoj venis loĝi en tiu monaĥinejo kies plurfoje ŝi estos elektida Abatino. Si venis ja sed, por montri ke tiu alproksimiĝo al sia urbo ne estis vojo al mildiĝo de la regulo, ŝi venis laŭstrate portante surŝultre pezan lignan krucon ankoraŭ konservitan en la kripto de la monaĥinejo.

En 1502 monaĥino Baptista devis forfuĝi el sia urbo kaj rifuĝiĝi en najbaran landeton pro la ribelo provokita de la nova politiko de Cezaro Borgia, ŝarĝite de Papo Aleksandro la 6-a celanta igi malpli dispecita la ŝtaton. En tiu kazo estis mortigitaj la patro kaj tri fratoj de monaĥino Baptista, nome Anibalo, Venancio kaj Piro. El tiu masakro saviĝis nur la infano Giovanni Maria, kiun la nova papo Julio la 2-a venigis al Kamerino kia senjoro de la urbo. Ankaŭ monaĥino Baptista (1505) povis reveni al sia monaĥinejo, kiun tamen, ordone de la papo, devis forlasi por iri krei novan monaĥinejon en Fermo, kie restis ĝis 1507, kiam ŝi revenis al Kamerino. Intertempe ŝi vojaĝis al diversaj lokoj por instigi kaj instrui monaĥinaron akcepti kaj praktiki la integran regulon de Sankta Klara el Asizo.

Ŝi ĝuis apartajn mistikajn spertojn, pri kiuj troviĝas spuroj en siaj nombraj verkoj, kiuj rivelas ŝian ardan amon al la Krucumita Kristo.

Monaĥino Baptista el Varano forpasis en Kamerino en la 31-a de majo de 1524, senmezure estimata pro siaj kristanaj virtoj kaj baldaŭ kultata kiel beata.

Kulto al Sankta Kamila Baptista

La 7-an de aprilo 1843 Gregorio la 16-a aprobis la kulton, dum ŝi estis sanktulino deklarita de Benedikto la 16-a en la 17-a de oktobro 2010[1].

Verkoj de monaĥino Kamila Baptista

Gravas la literatura aktiveco de Kamila-Baptista, kaj proza kaj poezia, kaj vulgarlingva kaj latinlingva, certe esprimo de la humanismo penetrita ankaŭ ene de klaraninaj monaĥinejoj de la 15-a jarcento.

Inter ŝiaj verkoj atentindas la Vita spirituale (Spirita vivo), tio estas ŝia priskribo pri ŝiaj mistikaj spertoj, I dolori mentali di Gesù (La mensaj doloroj de Jesuo), Istruzioni al discepolo (Instruaĵoj al disĉiplo), Del felice transito del beato Pietro da Mogliano (Pri la feliĉa forpaso de la beata Petro el Mogliano) kaj la Trattato della purità del cuore (Traktado de la kora puro).

La enhavo de ŝiaj verkoj temas pri la vivo mistika al kiu ŝi provis iniciati siajn parolitojn kaj adresitojn: la centra kerno estas ĉiam la pasio de Jesuo, prezentita per la dotoj de vera monaĥino humanista.

Ŝiaj verkoj kontribuis al la formado spirita kaj intelekta de multaj personoj, kiel ekzemple Sankta Filippo Neri, Hélène de Chappotin de Neuville, la beata kardinalo John Henry Newman – kiu kun tiuj verkoj kontaktis pere de Oratorianoj -, Giorgio La Pira, Luigi Padovese ĵus martirigita en Turkujo...

Notoj

  1. Benedetto XVI proclama sei nuovi santi

Bibliografio

  • M. Bartoli – A. Cacciotti – D. Cogoni – J. Dalarun – A. Dejure – P. Maranesi – P. Martinelli – P. Messa – R. Michetti – A.E. Scandella - P. Sella – C.L. Serboli, Dal timore all'amore. L’itinerario spirituale della beata Camilla Battista da Varano. Aktoj de la Centjaro de la naskiĝo (1458-2008), zorge de la klaranina Monaĥejo en Kamerino, Edizioni Porziuncola, Assisi 2009.
  • Camilla Battista da Varano, Le opere spirituali. Nuova edizione del V centenario dalla nascita secondo i più antichi codici e stampe e con aggiunta di alcuni inediti a cura di Giacomo Boccanera; prefazione di Piero Bargellini, Ed. Francescane, Iesi 1958.
  • Camilla Battista da Varano, La purità di cuore. "Con qual'arte lo Spirito Paraclito si unisca con l'amatori suoi", a cura di Ch. Giovanna Cremaschi, Glossa (Sapientia 9), Milano 2002.
  • B. Battista da Varano, Il felice transito del beato Pietro da Mogliano, a cura di Adriano Gattucci, Edizioni del Galluzzo, Firenze 2007.
  • Un desiderio senza misura. La santa Battista Varano e i suoi scritti. Atti del convegno, a cura di P. Messa - M. Reschiglian - Clarisse di Camerino, Ed. Porziuncola, Assisi 2010.
  • Bernard Forthomme Histoire de mon bonheur malheureŭ.Tout commença par une larme, Editions franciscaines, Paris 2009.
  • Silvano Bracci Principessa clarissa e santa, Gorle 2010.
  • Carlo Serri ofm Nell’acqua e nel fuoco – L’avventura cristiana di Camilla Battista da Varano, Edizioni Porziuncola, Assisi 2003.
  • Chiara Laura - Chiara Amata, Santa Camilla. Dalle lacrime alla gioia, Gorle 2010.
  • Autobiografia e le opere complete, a cura di Silvano Bracci, Vicenza 2009.

Eksteraj ligiloj