Kamiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝarĝaŭto estas tia motora veturilo, kiu estas uzata ĉefe por transporto de varoj. Ĝi ofte havas platan plankon kaj 4 aŭ pli multajn radojn. Kamioneto estas malgranda ŝarĝaŭto, kies utila ŝarĝo ne superas ĝenerale 3500 kg. Baskulkamiono estas kamiono, kies malantaŭparto estas baskulebla kaj tiel povas facile elŝuti la ŝarĝitan materialon. La cisternokamiono estas provizita per vasta kuvo por transportado de likvaĵoj. Ŝpruckamiono estas provizita per barelego, ŝpructubo aŭ verŝilo kaj ofte per premmotoro por ŝprucigi likvaĵon, akvon, gudron, bitumon.

Jure ekzistas tre diversaj tipoj de la ŝarĝaŭtoj je maso, konstrua kaj uza tipo tiel ankaŭ validas por ili diversaj impostoj, asekuroj kaj trafika regulo.

La ŝarĝauto konsistas ĝenerale el memporta ĉasio, stirista ĉelo kaj konvena konstruaĵo.

Historio

Daimler-ŝarĝaŭto je 1896.

En 1896 konstruis Gottlieb Daimler en Cannstatt ĉe Stuttgart la unuan motorizitan ŝarĝaŭton. Tiu havis 2-cilindran kvartaktan motoron kun 2,2-litra cilindra volumeno kaj povumo de 6 ĈP. La maksimuma rapido estis 16 km/h. Ĝin sekvis motorizitaj fajroŝpruciloj, vetureblaj segaj-fendaj maŝinoj kun Daimler-motoro, lumigaj aŭtoj ktp..

Ĝenerale

La grandeco de kamiono etendiĝas de et-ŝarĝaŭtoj ĝis grandaj transportiloj. En Eŭropo ekzistas leĝoj pri kamionetoj ĝis 3,5 t, malpeza kamiono ĝis 7,5 t, mezpeza kamiono ĝis 12 t kaj peza de 12 t ĝis 60 t kiel plej granda permesita tuta maso (en Aŭstrio: solo-kamiono ĝis 32 t, kun alpendaĵo: ĝis 44 t; en Svislando: ĝis 40 t). Por stiri kamionon, oni bezonas – laŭ tuta maso – en Eŭropo stirpermeson de klaso C1 aŭ C (kun tirita alpendaĵo CE).

La kamionoj, uzataj en internacia transporto havas fermeblan spacon, tiel ĝi uzeblas transporti doganvarojn. Tiukaze la doganisto fermas la kamionon per plombo en unu lando, kiun forigas alia doganisto en la akcpeta lando. La hom- kaj varokontrabandistoj ofte uzas la kamionojn por nigre transporti varojn, homojn. Tion oni provas obstakli per rentgenaj aparatoj kaj hundoj ĉe la limo aŭ eĉ landinterne.

Oni devas ĉiujare kontroligi la ŝarĝaŭtojn por ne perdi la perpesojn pri liverado.

Movilo

La kamionoj estas movataj en Eŭropo plej ofte per dizelmotoro, dum en Usono uzatas ankaŭ la benzinmotoro. La bremso funkcias per aerpremo, ekde la 1980-aj jaroj, la kamionoj devas uzi ABS-on. Laŭ grandeco, la kamionoj havas 2, 3 aŭ 4 aksojn, kiam la malantaŭa estas movata kaj la antaŭa estas direktata. Unu el la malantaŭaj aksoj povas esti levebla. La risortumo estas prem-aera, kiu permesas ankaŭ nivelo-reguligon.

Specoj

  • platplanka sen veltolo : por humid-rezistaj varoj.
  • platplanka kun veltolo : ankaŭ por nehumid-rezistaj varoj.
  • kesta konstruo : ĉirkaŭita per firmaj muroj
  • frida konstruo : ekipita per malvarmiga agregato kaj izolita.
  • baskula : por ŝut-varoj
  • cisterna : por likvaĵoj
  • silokonstruo por pli fajnaj ŝut-varoj.
  • ŝanĝebla konstruo : kontenero

Ekipaĵo

La kamionoj estas konstruitaj tre diverse, laŭ la uz-celo. Dum la ŝarĝaŭtoj, uzataj por mallonga distanco estas ekipitaj ofte per ĉiu-rada movilo, baskulo (ekz. la ŝarxgaŭtoj por liverado de la konstrumaterialoj), la ŝarĝautoj, uzataj por longdistanca liverado estas ekipitaj per automatizita ŝaltmovo kaj dormejo (ĉar la striristo plenigas la ripoztempon en la kamiono), ripozhejton kaj klimatizilon.

Plej grava konstrua firmao estas Schwarzmüller.

Taĥografo

En Eŭropo, ĉiu kamiono kun pli ol 3,5 t permesita tuta maso devas esti ekipita per t.n. EU-taĥografo, (EU -kontrolaparato) kaj per rapidec-bremso. Tiujn aparatojn oni devas kontroligi ĉiun duan jaron je manipulado kaj precizeco. La kontrolaparato servas por surskribi la veturan rapidecon kaj ties tempon same kiel la ripoztempojn. Ekde 2005, la novaj kamionoj estas ekipitaj anstataŭ taĥografoj per elektronikaj vetur-skribiloj, kiuj fakte ne estas manipuleblaj. La aparato notas la datojn sur ĉipkarton.

Gravaj kamionproduktanoj

Gravaj, ne plu ekzistaj markoj :

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke Officila retejo de Volvo greke Officila retejo de Renault Trucks greke Officila retejo de Mack greke www.truckonline.de riĉa paĝaro pri utilaj ŝarĝaŭtoj / germane

Ŝablono:LigoElstara