Kamnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamnik
urbo
Administrado
Poŝtkodo 1240
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 880  (2020) [+]
Loĝdenso 1 525 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 13′ N, 14° 37′ O (mapo)46.22497981214.609661395Koordinatoj: 46° 13′ N, 14° 37′ O (mapo) [+]
Alto 380,5 m [+]
Areo 9,1 km² ( 910 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kamnik (Slovenio)
Kamnik (Slovenio)
DEC
Kamnik
Kamnik
Situo de Kamnik

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kamnik [+]
vdr

Kamnik estas urbo en norda parto de Slovenio, kun varia kaj interesa pasinteco. Kulturaj kaj historiaj kuriozaĵoj kaj malonova urba kerno atribuas al ĝi agrablan hejmecon. Kiel urbo estis ĝi menciita jam en la jaro 1229. Por tiamaj cirkonstancoj estis ĝi mondeca ĉar en ĝi gastis kaj restadis famaj nobelaj familioj. Pri la urba pasinteco memorigas ruinoj de la Malnova kaj Malgranda urboj, malnova urbokerno kun mallarĝaj stratoj kaj multaj aliaj detaloj. Estas interesa legendo pri ensorĉigita grafino Veronika, duonknabino-duonserpento. Ŝi devus gardi la kaŝitan trezoron en la ĉirkaŭaĵo de la Malgranda urbo. Hodiaŭ Kamnik estas ankaŭ interesa turisma loko. Krom la historiaj kaj kulturaj kuriozaĵoj, ĝi estas perfekta startoloko por eksursoj kaj montgrimpado al ĉirkaŭaj Kamnikaj Alpoj. Skiterenoj sur Granda montaro(slovene Velika planina) ebligas al ĝi evoluiĝi al granda skicentro. Apude Kamnik kuŝiĝas interesa botanika parko Volčji potok (Lupa rivereto)

Partnerkomunumo[redakti | redakti fonton]

Kamink havas komunuman partnerecon kun la komunumo Kerns en Kantono Obvaldo en Svislando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]