Kamo (bolŝeviko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kamo, fakte Semjon (Simon) Arŝakoviĉ Ter-Petrosjan (naskiĝis la 27-an de majo 1882 en Gori, mortis la 14-an de julio 1922 en Tiflis) estis kartvela revoluciulo (bolŝeviko) kaj politikisto de armena deveno. Dum sia vivo Kamo estis kvarfoje aljuĝita al mortpuno.

Kamo naskiĝis kiel filo de riĉa entreprenisto. Li konatiĝis kun Stalin dum lernado en Tiflis (nun Tbiliso), kiu ekscitis lin per marksismo kaj gajnis por la revolucia rusia socialdemokratio, al kiu li membriĝis en 1902.

Ter-Petrosjan ricevis la nomon Kamo de Stalin, ĉar li parolis ruse kun forta akĉento kaj ĉiam misprononcis la rusan vorton komu (кому [kaMU] "al kiu?") kiel kamo.

Lia unua revolucia agado estis la subĵeto de socialistaj pamfletoj en la Armena Operejo, en Tiflis en februaro de 1903. Oni arestis lin en decembro samjare. Li sukcesis fuĝi en septembro de 1904 el malsanulejo.

Li partoprenis en la rusia revolucio de 1905 kaj vundiĝis kvinfoje. Li konatiĝis kun Lenin en marto de 1906 en Sankt-Peterburgo. En la sekvaj jaroj, li agadis kun la juna Stalin kaj partoprenis en multaj priraboj, incendiigoj, murdoj. Tiam montriĝis lia krueleco.

En 1907, Kamo blindiĝis je la maldekstra okulo dum fabrikado de bombo. Samjare, li partoprenis kun Josif Stalin en Atako je banko de Tbiliso, en kiu oni akiris 250.000 rublojn. Kamo transdonis rabaĵon al Lenin, poste fuĝis en Germanion, kie li estis arestita en novembro de 1907 — senvualigita fare de la provoka agento nome Ĵitomirskis — en Berlino kun pakaĵo plena je dinamito. Li montris sin spirite malsana — verŝajne por eviti eldonon al Rusio — kaj venis en psikiatrion en majo de 1908. En novembro de 1909 okazis la transdono al Rusio, kie oni enprizonigis lin. Li sukcesis fuĝi en aŭgusto de 1911 al Konstantinoplo, poste al Parizo, kie li denove renkontiĝis kun Lenin. Li reveturis al Kartvelio fine de 1912, kie oni arestis lin en januaro de 1913 kaj juĝis lin al morto. Pro 300-jara ekzisto de la Romanov-dinastio, oni mildigis la juĝon al 20 jaroj en prizono. Li agadis ekde 1915 en Ĥarkov kiel kudristo.

Li liberiĝis post la februara revolucio de 1917 kaj aliĝis al la bolŝevikoj. Li laboris ekde 1918 kun la Ĉeka kaj la Ruĝa Armeo. Li transportis leterojn en decembro de 1917 inter Lenin kaj Ŝahumjan.

Li reveturis la Tbiliso post nomumo de Ŝahumjan al eksterordinara komisaro. Li veturis per boato en 1919 al Astraĥano, kie li organizis partizanan grupon, kiu agadis en ĉirkaŭo de Kursk kaj Orjol. Lin kaptis la menŝevikoj en januaro de 1920 kaj enprizonigis por mallonga tempo. Li veturis en marto de 1920 al Baku, por antaŭorganizi sovetigon de la urbo. En majo li alvenis en Moskvon, kie li laboris en la eksterkomerca ministerio. Post kiam li revenis en Tbilison, tie li laboris kiel financa komisiito. Inter 1959 kaj 1996 portis la urbo Nor Bajazid lian nomon.

Kamo mortis pro trafika akcidento (biciklante li trafis sub aŭton). Li postlasis memuarojn, kiuj ĝis nun ne estas publikigitaj.

Literaturo kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • I.M. Dubinsky-Mukhadze: Kamo.
  • Anna Geifman (Hrsg.): Russia und the Last Tsar. (P. 1–14).
  • Anna Geifman: Thou Shalt Kill.
  • R. Imnaishvili: Kamo.
  • David Shub: Kamo – The Legendary Old Bolshevik of the Caucasus. In: Russian Review, Bd. 19 (3), 1960, S. 227–247.
  • Simon Sebag Montefiore: Young Stalin.