Kamond
Kamond estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Ajka. La vorto estas slavdevena, signifante elstara roko (ŝtono).
- Areo: 21 km²
- Loĝantaro: 440
- Poŝtkodo: 8469
- Telefonprefikso: 88
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Marcal, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Székesfehérvár-Celldömölk.
Historio
Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1062. La tataroj detruis la vilaĝon en 1242. Poste formiĝis 2 vilaĝoj Kiskamond (=Malgranda Kamond), kiu nomiĝis ankaŭ Felsőkamond (Supra Kamond) kaj Nagykamond aŭ Alsókamond (=Granda aŭ Suba Kamond). En 1954 unuiĝo okazis. Dum la socialismo kolĥozo funkciis.
Vilaĝservoj estas kulturdomo (de 1960), biblioteko, kuracejo, sportejo de 1978.