Camorra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kamoro)
Camorra
porkrima organizaĵo
Komenco 14-a jarcento vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Napolo
Situo Kampanio
Filioj Licciardi clan vd
vdr

Kamoro (aŭ itale: Camorra) estas la nomo de la mafieca organizaĵo, kiu havas sian bazon en la itala regiono Kampanio, kaj ĉefe en la urbo Napolo. Ĝi aperis en la frua 19-a jarcento kaj poste disvolviĝis en tuta Italio.

Napolo : naskejo de la Camorra

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Kamoro estas kvazaŭ-ordeno strikte hierarkie organizita. En sia komenco ĝi specialiĝis pri menditaj murdoj, rabado kaj homforkaptado. Krom tio hodiaŭ ĝi akiras multegan monon per drogoj, armil-komercado, prostituado, kontrabando, monlavado kaj ĉantaĝo.

Inter la laŭleĝaj ekonomiaj aktivaĵoj de Kamoro estas produktado de lukse dezajnita alta modo kaj la produktado de cemento - en ambaŭ kampoj Kamoro havas la italian monopolon. Giganta enspezo estas farata per kontraŭleĝaj rubodeponejoj por danĝera kaj venena rubo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo[redakti | redakti fonton]

La Kamoro naskiĝis en la mezepoko dum la periodo de la hispana regado. La burbonaj regantoj poste ne faris iun seriozan provon detrui la krimajn organizaĵojn de la regiono, kiuj fariĝis tre riĉaj postulante protekt-monon de la lokaj komercistoj. Kvankvam Kamoro aplikas kaj profitas de perforto, la organizaĵo fakte estis sufiĉe populara en parto de la popolo, ĉar ĝi garantiis iom da ordo dum la registaro estis ege koruptita kaj senpova.

Kiam Napolo fariĝis parto de Italio en 1860, la registaro komence donis al la Kamoro policajn taskojn. Nur en la komenco de la dudeka jarcento la itala ŝtato finfine provis agi por redukti ĝian povon, kaj dum la faŝisma periodo la diktatoreco sukcesis teni Kamoron kaj aliajn lokajn "mafiojn" de la sudo sub regado.

Tutmondiĝo[redakti | redakti fonton]

Post la dua mond-milito, la Kamoro disvastigis siajn interesojn al Usono, parte danke al la fama Usono mafiulo Lucky Luciano. En ĉi tiu periodo la mafia organizaĵo perdis sian hierarkian strukturon kaj fariĝis kolekto de malsamaj klanoj kiuj dividis la profitojn de siaj krimaj agadoj inter si. En la 1980-aj jaroj Raffaele Cutolo provis unuigi la Camorra sub sia regado, nomante ĝin la Nuova Camorra Organizzata (Nova Organizita Kamoro), sed aliaj klanoj batalis kontraŭ li kaj venkis post akra "milito", en kiu centoj da homoj estis mortigitaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]