Kamovci
Kamovci, hungare Kámaháza estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en urba municipo de Lendava.
Bazaj informoj
- Areo: 2 km²
- Alto super marnivelo: 166 m
- Koordinatoj: 46° 37′ 44.94″ N 16° 23′ 1.26″ O / 46.6291500 °N, 16.3836833 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 44.94″ N 16° 23′ 1.26″ O / 46.6291500 °N, 16.3836833 °O (mapo)
- Loĝantaro: 110
- Poŝtkodo: 9223
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso:
Situo
Kamovci situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo, krome estas vojeto al Gáborjánháza.
Historio
Ĝis fine de la 1-a mondmilito Kámaháza apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.