Kampalaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kampalaŭdo
Alauda arvensis 2.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Alaŭdo Alauda
Specio: Kampalaŭdo Alauda arvensis
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Alauda arvensis

Linnaeus 1758

Alaŭdo

La kampalaŭdo aŭ simple alaŭdo (Alauda arvensis) estas palearkta malgranda paserina birdo de la familio de Alaŭdedoj. Tiu alaŭdo reproduktiĝas tra plej parto de Eŭropo kaj Azio kaj en montaroj de norda Afriko. Ĝi estas ĉefe nemigranta okcidente de sia teritorio, sed orientaj populacioj estas pli migrantaj, moviĝante suden vintre. Eĉ en la plej mildaj okcidentaj partoj de sia teritorio, multaj birdoj moviĝas al malaltaj teroj kaj al marbordoj vintre. Aziaj birdoj ŝajnas vagantaj tiom malproksime kiom ĝis Alasko; tiu birdospecio estis enmetita ankaŭ en Havajo kaj okcidenta Nordameriko. Temas pri birdo de malfermaj kamparo kaj arbustejoj. Ĝi vivas en stepsimilaj medioj kun ne tro altaj herbecaj kreskaĵoj; tial la homoj kreis per siaj kampoj kaj paŝtejoj artefaritajn vivlokojn por ĝi kaj de ties originaj stepoj ĝi fariĝis kunulo de homaj kamparaj medioj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La kampalaŭdo estas 16 al 18 cm longa. La kampalaŭdo, kiel plej parto de aliaj alaŭdoj, estas sufiĉe senkolora aŭ sablokolora specio surgrunda, kiu estas ĉefe bruna supre kaj pli pala sube. Ĝi havas mallongan senpintan kreston surkrone, kiu povas esti levita kaj mallevita. Dumfluge ĝi montras mallongan voston kaj mallongajn mallarĝajn flugilojn. La vosto kaj la malantaŭa bordo de la flugiloj estas borditaj je blanko, kio estas videbla kiam la birdo forflugas, sed ne se ĝi iras al la observanto. La kampalaŭdo havas fortajn krurojn kaj dedicas multe da tempo surgrunde al manĝado de semoj, suplemente kun insektojn en la reprodukta sezono.

Diferencoj inter la kampalaŭdo kaj la arbalaŭdo[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ specioj estas tre similaj, nome ĉefe brunaj supre kaj pli palaj sube. Ambaŭ estas striitaj supre kaj en brusto -sub hela gorĝo-, sed la brustaj strioj de la kampalaŭdo estas pli klare markitaj malhele surhelbrune, dum ĉe la arbalaŭdo la striita parto markiĝas sur pli blankeca fono. La kampalaŭdo havas pli fortikan bekon kornokoloran, dum la arbalaŭdo havas pli sveltan kaj malhelan bekon. La kampalaŭdo havas kreston ne ĉiam videblan, sed ĉe la arbalaŭdo apenaŭ videblas; krome la kampalaŭdo havas pli malhelan kronon kie la strio apenaŭ markiĝas, dum ĉe la arbalaŭdo la strio estas pli markitaj, kaj same la hela strio superokula, kiu krome ĉe la arbalaŭdo kuniĝas ennuke kun la aliflanka. La arbalaŭdo havas nigroblankan makulon en bordo de flugiloj, dum la kampalaŭdo ne. Dumfluge tiu makulo videblas kiel kubuta malhela makulparto inter blankaj punkto kaj strio; same videblas la hela superokula strio. Ambaŭ specioj montras brunan voston pli hele centre kaj malhele ekstere kaj blanke enborde, sed ĉe la kampalaŭdo estas blankaj la tutaj bordoj, dum ĉe la arbalaŭdo nur la anguloj; krome ĉe la kampalaŭdo estas videblaj dumfluge ankaŭ la blankaj malantaŭaj bordoj de flugiloj, ĉe la arbalaŭdo tio ne ekzistas.

Ties kantado[redakti | redakti fonton]

Alaŭdo (kampalaŭdo) famas pro sia maskla kantado. Kanti dumfluge estas komuna ĉe multaj specioj de alaŭdoj, sed neniu alia specio havas tiom riĉan, variigitan, ekzaltan, kaj ekzaltigan kanton, kiu estas elverŝita dum ŝveba flugado de alte en la ĉielo (el 50 al 100 m), el kie la birdo aspektas nur kiel punkto. La trilado ĝenerale daŭras el 2 al 3 minutojn, sed ĝi iĝas pli longdaŭra pli malfrue en la sezono. La masklo krome havas pli larĝajn flugilojn ol la ino. Tiu adaptiĝo al pli efika ŝvebado povus esti evoluinta ĉar la alaŭdinoj ŝajne preferas masklojn kiuj kantas kaj ŝvebas dum pli longaj periodoj kaj tiele montras, ke ili estas sanaj kaj fortaj. Tiu kantado iĝis temo de multegaj poemoj, tiom egale en la Folkloro kiom en la klasika Literaturo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Alauda arvensis

La kampalaŭdo faras elherberan neston surgrunde, kaŝite inter vegetaĵaro. Tiu troviĝas foje en filikoj, uzante ilin kiel kovrilo. Ĝenerale la nestoj estas malfacile troveblaj. La ino demetas el 3 al 6 ovojn en junio. Dua aŭ tria ovodemetado povas komenci pli malfrue. La ovoj estas flavblankecaj kun brunec/purpurajn punktojn ĉefe ĉe la pli larĝa fino. En la plej favoraj vivlokoj ties nestodenseco povas atingi po 1 nesto en hektaro, kun averaĝa distanco inter du nestoj de 100 metroj.

La efekto de agrikulturo[redakti | redakti fonton]

En Britio, la nombroj de kampalaŭdo malpliiĝis dum la lastaj 30 jaroj, kiel asertite de la censo komencita en fruaj 1960-aj jaroj de la British Trust for Ornithology. Estas nuntempe nur 10% de la nombroj de antaŭ 30 jaroj. La RSPB pruvis, ke tiu amasa malpliiĝo estas kaŭzata de ŝanĝoj en farmopraktiko kaj nur parte pro la uzado de pesticidoj. Pasintece oni plantis cerealojn printempe, kreskiĝis somere kaj estis kolektita en frua aŭtuno. Nuntempe oni plantas cerealojn aŭtune, kreskiĝas vintre kaj estas kolektitaj en frua somero. La kampoj vintre kreskiĝintaj estas tro densaj somere por ke la alaŭdoj povu piediri kaj kuri inter la tritikotigoj por trovi siajn manĝaĵojn.

Lastatempe en Britio oni klopodis, ke terkulturistoj denove ŝanĝu la metodojn plantado kaj rikoltado; eĉ oni pagis por tia ŝanĝo. Ankaŭ aliaj ŝanĝoj pro la metodoj prilabori la kampon povas efiki laŭ la konservo de tiu specio.

La kampalaŭdo en kulturo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Heraldika simbolismo, en heraldiko la alaŭdo simbolas sentojn kiel ĝojo, espero, feliĉo, bona fortuno kaj kreiveco.

La kampalaŭdo aperas en multaj kantoj, poemoj kaj aliaj verkoj de literaturo kaj arto.

  • William Shakespeare dufoje aludas la alaŭdon kantantan "at heaven's gate" (ĉe la ĉielaj pordoj): Soneto 29a, kaj Cymbeline, Akto II, sceno 3, linio 20.
  • La kantoj pri kampalaŭdo' tradicie simbolas taĝigon, kiel ĉe Romeo kaj Julieto, Akto III, Sceno 5, kiam Julieto diras:
Wilt thou be gone? it is not yet near day:
It was the nightingale, and not the lark,
That pierced the fearful hollow of thine ear...
  • Same kiel en la antaŭa citaĵo, en la hispana tradicia romanco Romanco de la prizonulo oni tradukas najtingalon por alaŭdo eble rilatante ilin pro ties kantoj, kvankam en la hispana teksto oni citas ne la precizan kampalaŭdon, sed la stepalaŭdon.
  • Percy Bysshe Shelley verkis konatan poemon Al kampalaŭdo kiu komencas:
Hail to thee, blithe spirit!
Bird thou never wert!

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj