Kampanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kampanio
itale Campania

Flago

Flago
regiono de Italio
Kodo: CAM
Ŝtato: Italio
Areo: 13,595 km²
Ĉefurbo: Napoli
Loĝantaro: 6.107.931 loĝ.
Loĝdenso: 449 loĝ./km²
Provincoj: Avellino, Bnevento, Caserta, Napoli, Salerno
Komunumoj: listo de 551 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 15
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Kampanio (itallingve Campania [kampanja]) estas regiono en suda Italio, samlimas kun Latio nord-okcidente, Moliso norde, Apulio nord-oriente, Basilikato oriente, kaj la Tirena Maro okcidente. La regiono kovras 13 595 km&sup2 kaj havas 6,1 milionojn da enloĝantoj.

La nomo venas el la latina lingvo, kaj estis nomita de la Romianoj kiel Campania felix (bonŝancafeliĉa kamparo).

Geografio

La regiona ĉefurbo estas Napolo (Napoli). La regiono estas dividita en kvin provincojn: Avellino, Benevento, Caserta, Napolo kaj Salerno.

Turismaj allogaĵoj inkluzivas la Sibilan groton en Kumajo, grekajn templojn en Paesto, romiajn ruinojn en Pompejo kaj Herkulano, la vulkanojn Vezuvion kaj Solfataron, la Costiera Amalfitana de Sorento ĝis Salerno, kaj la insulojn Kaprion kaj Iskion kaj Procida.

Ĉefaj urboj

Sekvas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.

1 Napolo Provinco de Napoli 1 076 200 loĝ.
2 Salerno Provinco de Salerno 177 000 loĝ.
3 Giugliano Provinco de Napoli 126 900 loĝ.
4 Torre del Greco Provinco de Napoli 103 900 loĝ.
5 Pozzuoli Provinco de Napoli 98 100 loĝ.
6 Caserta Provinco de Caserta 91 400 loĝ.
7 Casoria Provinco de Napoli 89 300 loĝ.
8 Benevento Provinco de Benevento 76 000 loĝ.
9 Castellammare Provinco de Napolo 69 400 loĝ.
10 Afragola Provinco de Napolo 67 800 loĝ.