Kampanjo de la greno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kampanjo de la greno estas la nomo de epizodo en la historio de Portugalujo kaj de Hispanujo. Tiu epizodo okazis inter 1929 kaj 1938 sub la reĝimo de Salazar koncerne Portugalujon. Sub tiu nomo la historiistoj signas volontulan politikon de senarbarigo por la produktado de greno. Tiu kaŭzis neniigon de parto de la iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj.

Rezulte de la kampanjo ekzemple la linko preskaŭ ekstermiĝis en Portugalujo[1].

En la lingvoj hispana kaj portugala la kampanjo nomiĝis respektive Campaña del Trigo kaj Campanha do Trigo. Ĝi estis inspirita de simila aktivado en Italujo (bonifica integrale, leĝo 3134 de la 24-a de decembro 1928)[2].

Notoj

  1. (1992) Statut et conservation du lynx pardelle (lynx pardina) dans la péninsule Ibérique (PDF), Konsilio de Eŭropo, p.  9. ISBN 92-871-1990-2.
  2. Manuel David Masseno (2000). A tutela dos interesses particulares dos agricultores no Ordenamento das Aguas. Será que existe uma alternativa lá para o poente? (hispane, portugala resumo). Estudos jurídicos e económicos em homenagem ao Professor João Lumbrales. Faculdade de Direito da U. de Lisboa. Alirita 2013-01-19.