Kamparana ribelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kamparanaj ribeloj (se tutlande okazis, oni parolis kelkfoje eĉ pri kamparana milito) estas tiuj ribeloj, per kiuj la subpremita kamparanta klaso provis plibonigi sian sorton. Tiujn ribelojn karakterizis la kruela venĝo de nobeluloj post subpremo de la ribeloj.

La plej gravaj ribeloj en Eŭropo, kronologie

Franca kamparana ribelo (1358)[redakti | redakti fonton]

Tiu okazis je efiko de la ribelo de la parizaj burĝanoj en 1357. La kamparanan ribelon gvidis Guillaume Caillet kaj ĉefe okazis en Picardia kaj Champagne. Vidu Jacquerie.

Angla kamparana ribelo (1381)[redakti | redakti fonton]

Tio estis sekvo de reformisma agado de Wiclif. La ribelon gvidis Wat Tyler kiu marŝis kun 100.000 kamparanoj al Londono kaj akiris avantaĝojn de la reĝo Rikardo la 2-a. Pli poste fidulo de la reĝo mortis Tyler-on ĉe renkontiĝo kun la reĝo. La ribelantaro sen sia gvidanto disiĝis kaj la kamparanojn plu subpremis la nobeloj.

Transilvania kamparana ribelo (1437)[redakti | redakti fonton]

Ĝi estiĝis je efiko de la hungarlandaj husitaj movadoj, kiam la reĝo Sigismundo ordenis elpagi la eklezian dekonaĵon per mono. La movado ekis ĉe interna Szolnok [solnok] kaj baldaŭ ĝi havis tiel danĝeran disvastiĝon, ke la tri preferjuĝaj nacioj de Transilvanio (hungara, sikula kaj saksa) deklaris aliancon en Kápolna por defendi la interesojn. Csáky László, transilvania vojevodo venkis la kamparanojn unue ĉe Kolozsvár, poste ĉe Nagyenyed kaj tiel subpremis la ribelon.

Hungara kamparana ribelo (1514)[redakti | redakti fonton]

Ĝi ekis dum regado de Uladislao la 2-a, kiu ne povis defendi la kamparanoj for de la troa ekspluato de la bienuloj. La eblon por la ribelo donis la anocita krucmilito de Bakócz Tamás. La koloektiĝintaj krucanoj turnis sin kun gvido de György Dózsa ) kontraŭ la nobeloj. La kamparanojn neniigis ĉe Temesvár la armeo de transilvania vojevodo SZAPOLYAI János. La kamparanajn gvidantojn oni turmenstis kaj murdis kruele. La nobelaro pune detiris la liberan translokiĝa rajron de la kamparanoj.

Germana kamparana ribelo (1524-1525 )[redakti | redakti fonton]

La malkontenteco de la germana kamparanaro aperis jam fine de la 15-a jc en formo de tumultoj, ribeloj. Tia ribelo okazis en 1502 en Württemberg (Bundschuh-ribelo ~ Rimenŝua ribelo) kaj la ribelo de Malriĉa Konrado en 1514, la ribelo de la vendoj en Stirujo kaj Krajnujo en 1515.

Post apero de Luthe, krom la ekonomiaj subpremoj aperis eĉ la religiaj interesoj kiel kaŭzoj de la novaj ribeloj. En marto de 1525 aperis en Ulm, la fama 12 artikolo (Zwölfartikel), en kiu la kamparanoj postulis la elekton de la pastroj, liberan diskonigon de la evangelio, pli malgrandajn dekonaĵojn (dismojn) kaj ĉesigon de la servuto, rajton je ĉasado kaj fiŝado ktp. La movado rapide disvastiĝis en tuta Sud- kaj Mez-Germanio kaj multaj urboj simpatiis kun la ribeluloj.

Luther komence rekomendis la la kamparanajn postulojn al bonvolo de la nobelao, sed kiam la kamparanoj venĝis la nobelojn per terura krueleco, eĉ li iĝis kontraŭ ili. La kamparanoj batalis en erigitaj taĉmentoj, ili elektis ĉefkomandanto la kavalieron Götz von Bertichingen, kiu kreis ĉefsidejon en Würzburg. En majo de 1525, komisio de la kamparanaj gvidantoj ellaboris en Heilbronn imperian konstitucian planon, en kiu ili postulis malpliigon de la impostoj kaj konfiskon de la ekleziaj posedaĵoj. Tiu t.n. heilbronn-a konstitucia plano volis meti novajn bazojn de la germana imperio, sed ĝin ne akceptis la imperiestro Karlo la 5-a kaj eĉ la germana princoj.

Ĉar Karlo la 5-a ne tro okupiĝis pri Germanio, la germanaj ekleziaj kaj laikaj gvidantoj decidis mem solvi la problemon. Ili venkis unue sudgermanan kamparanan armeon apud Königshofen, poste la kamparanojn gviadtajn de Thomas Münzer -anabaptisma pastro - ĉe Frankenhausen (15-a de majo 1525). El inter la kamparanaj gvidantoj Götz mortis en kaptiteco, Geyer mortis dumbatale, Münzer estis senkapigita. La kamparanaro estis poste pli forte subpremita.

Kroata kamparana ribelo (1573)[redakti | redakti fonton]

La kamparanoj loĝintaj inter la riveroj Száva kaj Kulpa ribelis kontraŭ la tiranaj bienuloj en januaro de 1573 per gvido de Gubecz Máté [gubec ma'te']. Ili venĝis la subpremon kruele, sed la nobelaro kun gvidantoj de Keglevics Máté [kegleviĉ] kaj Alapy Gáspár [alapi ga'spa'r] disbatis la kamparanajn ribelulojn ĉe Stubicza. Gubecz mortis kiel Dózsa György, per teruraj turmentadoj.

Rumana kamparana ribelo (1907)[redakti | redakti fonton]

legu partan artikolon

En Rusio[redakti | redakti fonton]

Bolotnjikov-ribelo (1606), Razin-ribelo (1670-1671), Bulavin-ribelo (1707-1708), Pugaĉov-ribelo (1773-1775).

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Malgrandaj kamparanaj ribeloj okazis loke en Supra-Aŭstrio (1626) kaj Svislando (1653) sed ankaŭ aliloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]