Kampbela kreko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kampbela kreko
Kampbela kreko
Kampbela kreko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. nesiotis
Anas nesiotis
(Fleming,JH, 1935)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kampbela kreko (Anas nesiotis) estas malgranda, nefluga, noktula specio de birdo de la grupo de plaŭdanasoj de ties tipa genro Anas, endemia de la Kampbela Insularo de Novzelando. Ĝi estis foje konsiderata samspecifa kun la Novzelanda kreko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ties plumaro estas simila al tiu de la Aŭklanda kreko, malhebruna kun pli malhelbrunaj kapo kaj dorso, nuancaj per verda irizeco ĉefe al nuko kaj helbruna (cinameca) brusto ĉe masklo, kun la ino ĝenerale malhebruna. La beko kaj kruroj estas brilgrizaj kaj estas blankeca al flaveca okulringo ege rimarkinda en malhela kapo. La fingroj estas membranecaj kiel ĉe ĉiuj anasoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ties natura habitato estas tufherba herbejo kie hegemonias herbotufoj de Poa, filikoj kaj megaherboj. Tiu specio uzas ankaŭ la nestotruojn kaj padojn de la specioj de petreloj kiuj nestumas en la insuloj. Ili estas ŝajne teritoriemaj en naturo, kaj probable manĝas amfipodojn kaj insektojn.

Konservado[redakti | redakti fonton]

La Kampbela kreko troviĝis iam en la Kampbelinsulo, sed estis kondukita al formorto tie pro enmeto de Norvega rato (kiu manĝis ties ovojn kaj idojn), kaj dum iom da tempo estis supozata formortinta. En 1975 ĝi estis remalkovrata en la insulo Dent, malgranda (23hektara) insuleto ĉe Kampbelo kiu restis senrata. La populacio estis tiom malgranda ke ununura okazaĵo povus esti kondukinta ĝin al kompleta formorto; por eviti tion, oni kaptis 11 individuojn fare de la New Zealand Department of Conservation por kaptiva bredado ĉe Naturcentro de Monto Bruce en 1984, dum la resto sekvis en 1990. Ili eniris ankaŭ en la listo de draste endanĝeritaj specioj en 1979.

Kaptiva bredado estis dekomence tre malfacila, ĉar ne estis faritaj studoj pri la kutimaro de la specio en la naturo kaj "la laboristaro de Monto Bruce tiele devis eksperimenti per gamo de teknikoj por kuraĝigi la reproduktadon. Sukceso okazis en 1994 kiam Daisy, la ununura naturdevena ino kiu ovodemetis en kaptiveco, finfine akceptis partneron. Sinsekve reproduktado reokazis ĉiun jaron – naturdevenaj maskloj kontribuis per genoj dum pariĝado kun kaptivbredataj inoj."[1]

Malgranda populacio de 25 kaptivbredataj individuoj estis liberigitaj en la insulo Codfish en 1999 kaj 2000, jam intensive kontrolita kaj senplaga kiel grava habitato por la draste endanĝerita Kakapo. En la fina fazo de la ekologia restaŭrado de la insulo Kampbelo (oni forigis brutaron, ŝafojn kaj katojn), oni plenumis la plej grandan en la mondo ratnuligan kampanjon fare per faligado el helikoptero de pli da 120 tunoj de venenita allogaĵo super la kompleta areo de la insulo nome 11,331 hektaroj en 2001; tiu operaco sukcese nuligis kio estis ĉirkaŭkalkulata kie la plej dense populacio en la mondo de Norvega rato (200,000) el Kampbelinsulo kaj ĝi estis oficiale deklarita senrata en 2003. Poste 50 individuoj de Kampbela kreko, mikso de kaptivbredataj kaj naturdevenaj sed hejmigitaj animaloj (el Codfish), estis reenmetitaj al Kampbelinsulo meze de 2004, post foresto dum pli da unu jarcento. Sekva kontrolado en 2005 montris, ke majoritato de tiuj birdoj estas nun prosperanta en sia prahejmo. Ĉirkaŭ 2011 tiu specio firme estis reveninta al Kampbelinsulo, rezulte en reklasigo de ties minacata statuso al Endanĝerita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Forest and bird", No319, Februaro 2006; "Snow ducks of the Antarctic" de Helen Gummer"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]