Kampbelinsulo
La Kampbelinsulo aŭ origine en angla Campbell Island (maorie Motu Ihupuku) estas malproksima, ĉeantarkta insulo de Nov-Zelando kaj la ĉefinsulo de la Kampbelinsularo. Ĝi kovras 112.68 km² de la 113.31 km² de la grupo, kaj estas ĉirkaŭita de multaj stakoj, ŝtonoj kaj insuletoj kiaj Dent, Folly, Jeanette Marie, kaj Jacquemart, ĉi-lasta la plej suda ekstremaĵo de Nov-Zelando. La insulo estas monta, pliiĝante al pli ol 500 metroj en la sudo. Longa fjordo, nome Haveno Perseverance, preskaŭ dusekcas ĝin, malfermiĝante eksteren al maro ĉe la orienta marbordo.
La Kampbelinsulo estas enigita en la listo de Monda Heredaĵo de Unesko kune kun la aliaj ĉeantarktaj Novzelandaj insuloj en la regiono kiel sekvas: 877-005 Campbell Island S52.33 E169.09 11331 Ha 1998.
La Kampbelinsulo tenas la distingon esti la plej malproksima loko (en signifa terpeco) de Londono, Anglio.