Kampino (regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kampino (nederlande Kempen) estas seka sabla regiono, kiu etendiĝas en la belgaj provincoj Antverpeno, Limburgo kaj la plej supra parto de Flandra Brabanto, kaj en la sudo de la nederlandaj provincoj Nord-Brabanto kaj Limburgo, oriente de la urbo Antverpeno kaj okcidente de Eindhoven. La suda limo estas la rivero Demer, la orienta la valo de Mozo, la norda pli-malpli la aŭtovojo A2 kaj la okcidenta la rivero Skeldo.

Turnhout estas nomata la ĉefurbo de Kampino.

Vidu ankaŭ: Kalmthoŭta erikejo