Kampopasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kampopasero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Pasero Passer
Specio: Kampopasero Passer montanus
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Montpasero, MontopaseroKampopasero, Passer montanus, estas malgranda birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj. Ĝi havas tre markatajn brunajn kronon kaj nukon, kaj nigran makulon en ĉiu pure blanka vango. Ambaŭ seksoj havas similajn plumarojn, kaj junuloj estas pli senkolora versio de plenkreskulo.

Tiu palearktisa birdo troviĝas kaj reproduktiĝas en plej parto de moderklimataj Eŭropo escepte de norda Skandinavio, kaj en Azio tra Centra Azio kaj suda Siberio al Sudorienta Azio, kie ĝi nomiĝas Arbopasero, ĝis Japanio kaj Indonezio. Ĝi estis enmetita ankaŭ ien kiel ekzemple en Usonon, kie ĝi estas konata kiel Eŭrazia arbopasero aŭ Germana pasero por diferencigi ĝin el la indiĝena nerilata Nordamerika kampopasero. Ĝi havas kelkajn agnoskitajn subspeciojn, sed kun malmulta variado tra tiom ampleksa teritorio.

La nesto de la Kampopasero estas fuŝa nesto konstruita en natura kavaĵo, truo en konstruaĵo aŭ granda nesto de pigo aŭ de cikonio. La tipa ovaro estas de 5 aŭ 6 ovoj kaj eloviĝo okazas post du semajnoj. Tiu pasero manĝas ĉefe semojn, sed ili konsumas ankaŭ senvertebrulojn, ĉefe dum la reprodukta sezono. Kiel ĉe aliaj malgrandaj birdoj, infektado fare de parazitoj kaj malsanoj, kaj predado fare de rabobirdoj damaĝas tiun specion, kies tipa vivodaŭro estas ĉirkaŭ du jaroj.

La Kampopasero estas disvastigata en urboj de orienta Azio, sed en Eŭropo ĝi estas birdo de maldensa arbaro kaj malferma kamparo, dum la Dompasero reproduktiĝas en pli urbaj areoj. La etenda teritorio kaj granda populacio de la Kampopasero certigas, ke ĝi ne estas endanĝerita tutmonde, sed estis grandaj malpliiĝoj en la populacioj de okcidenta Eŭropo, parte pro ŝanĝoj en farmaj praktikoj rilate la pliiĝanta uzado de herbicidoj kaj perdo de vintraj stoplejoj. En orienta Azio kaj okcidenta Aŭstralio, tiu specio estas foje konsiderata plago, kvankam ĝi estas ankaŭ amplekse traktata ĉe orienta arto.

Migrado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas parte migranta kaj nordaj populacioj ĉefe de centra Siberio migradas suden. For de la reprodukta periodo povas krei je la lokoj, kun sufiĉo de manĝaĵo, grupojn de miloj de individuoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kampopaseroj ĉe Birdomanĝejo.

La Kampopasero estas tre simila al dompasero. Ĝi malsamas per mallarĝa blanka kolstrio, pli malgranda nigra makulo sur la gorĝo kaj tre blanka vango kun nigra makulo ĉe orelareo. Gekreskuloj similas, ĉe dompasero ambaŭ seksoj malsamas.

La Kampopasero estas 12.5–14 cm longa,[1] kun enverguro de ĉirkaŭ 21 cm kaj pezo de 24 g,[2] kio faras ĝin ĉirkaŭ 10 % pli malgranda ol la Dompasero.[3] Ĉe plenkreskuloj krono kaj nuko estas tre brunaj, kaj estas renforma nigra orelmakulo en ĉiu purblanka vango; mentono kaj gorĝo estas nigraj, dum supraj partoj estas helbrunaj, nigre striecaj, kaj la brunaj flugiloj havas du distingajn mallarĝajn blankajn flugilstriojn. La kruroj estas palbrunaj, kaj la beko estas plumboblua somere, ka iĝas preskaŭ nigra vintre.[4]

Tiu pasero distingas eĉ ene de sia genro ĉar ĝi ne havas plumardiferencojn inter seksoj, tio estas, ne estas seksa duformismo malkutime en la genro; ankaŭ junuloj similas al plenkreskuloj, kvankam la koloroj tendencas esti pli senkoloraj.[5] Ties kontrasta vizaĝobildo faras tiun specion facile identigebla en ĉiuj plumaroj;[3] la pli malgrando kaj la bruna, ne griza, krono estas aldonaj diferencoj el masklo de Dompasero.[1] Plenkreskuloj kaj junuloj de Kampopasero faras malrapidan kompletan plumoŝanĝadon aŭtune, kaj montras pliiĝon en korpomaso spite malpliiĝon en stokita graso. La ŝanĝo en maso estas kaŭzata de pliiĝo en sangovolumo por elteni aktivan plumokreskon, kaj ĝenerale de pli alta akvoenhavo en korpo.[6]

La Kampopasero ne havas verajn kantojn, sed ties voĉoj inkludas ekscititan serion de alvokoj cĉip fare de neparigataj aŭ pariĝantaj maskloj. Alia unusilaba ĉirpado estas uzata en sociaj kontaktoj, kaj la flugalvoko estas akra tek.[3] Studo kompare la voĉojn de la enmetita populacio de Misurio kun tiuj de birdoj el Germanio montris, ke la usonaj birdoj havas malmultajn kunhavatajn silabotipojn (memeo) kaj pli da strukturo ene de la populacio ol la eŭropaj paseroj. Tio povas esti rezulto el la malgrando de la troviĝanta nordamerika populacio kaj el la sekva perdo de genetika diverseco.[7]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Priskribo de la Dompasero kaj la Kampopasero el la Systema naturae[8]

La malnovmonda genro de paserojPasser estas grupo de malgrandaj paserinaj birdoj kiuj verŝajne originiĝis en Afriko, kaj kiu enhavas 15–25 speciojn depende de la fakulo.[9] Ties membroj troviĝas tipe en malfermaj, maldensaj arbaraj habitatoj, kvankam kelkaj specioj, notinde la Dompasero (P. domesticus) adaptiĝis al homaj setlejoj. Plej parto de specioj de la genro estas tipe 10–20 cm longaj, ĉefe brunecaj aŭ grizecaj birdoj kun mallongaj kvadrataj vostoj kaj fortikaj konusformaj bekoj. Ili estas ĉefe surgrunde semomanĝantaj, kvankam ili konsumas ankaŭ senvertebrulojn, ĉefe dum reproduktado.[10] Genetikaj studoj montras ke la Eŭrazia kampopasero diverĝis el aliaj eŭraziaj membroj de sia genro relative frue, antaŭ la speciigo de la Dompasero, de la Flava pasero kaj de la Hispana pasero.[11] La eŭrazia specio ne estas proksime rilata al la Nordamerika arbopasero (Spizella arborea), kiu estas membro de la grupo de Amerikaj paseroj.[12]

La scienca nomo de la Kampopasero devenas el du latinaj vortoj: nome passer, "pasero", kaj montanus, "montana" (el mons "monto").[2] La Kampopasero estis unuafoje priskribita de Carl Linnaeus en sia verko de 1758 Systema Naturae kiel Fringilla montana,[13] sed, kun la Dompasero, ĝi estis tuj movata el la familio de Fringedoj al la nova genro Passer kreita de franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760.[14] La komuna nomo de la Kampopasero devenas el ties preferata habitato kie ĝi uzas truojn de arbo por nestumado, kio havigas al si en la angla nomon Tree sparrow (Arbopasero), kiu same kiel la scienca nomo montanus ne taŭgas por priskribi la habitatajn preferojn de la specio, dum la germana nomo Feldsperling ("Kampopasero") pli taŭgas.[15]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Nomiga P. m. montanus
Origina bildo renversita

Tiu specio varias malmulte laŭ aspekto tra sia granda teritorio, kaj la diferencoj inter la ok subspecioj agnoskataj de Clement estas malmultaj. Almenaŭ 15 aliaj subspecioj estis proponitaj, sed estas konsiderataj intermezaj inter la listitaj rasoj.[4][16]

Distribuado kaj biotopo[redakti | redakti fonton]

Arboj en malferma kamparo estas ofte uzataj kiel ripozejoj

La natura reprodukta teritorio de la Kampopasero enhavas plej parton de la moderklimataj Eŭropo kaj Azio suden de ĉirkaŭ la 68a paralelo norde (norde de tiu someroj estas tro malvarmaj, kies juliaj averaĝaj temperaturoj estas sub 12 ) kaj tra Sudorienta Azio al Javo kaj Balio. Ĝi iam reproduktiĝis en la Ferooj, Malto kaj Gozo.[3][4] En Suda Azio ĝi troviĝas ĉefe en moderklimata zono.[17][18] Temas pri loĝantaj birdoj ĉe plej parto de ties etenda teritorio, sed plej norde reproduktantaj populacioj migras suden vintre,[19] kaj malgrandaj nombroj eliras el suda Eŭropo al Nordafriko kaj Mezoriento.[3] La orienta subspecio P. m. dilutus atingas marbordan Pakistanon vintre kaj miloj da birdoj de tiu raso moviĝas tra orienta Ĉinio aŭtune.[4]

La Kampopasero estis enmetita for de sia indiĝena teritorio, sed ĝi ne ĉiam setlis, eble pro konkurenco kun la Dompasero. Ĝi estis sukcese enmetita en Sardinio, orienta Indonezio, Filipinoj kaj Mikronezio, sed enmetoj en Novzelando kaj Bermudo ne enradikiĝis. Perŝipe enportitaj birdoj koloniigis Borneon. Tiu pasero ĉeestis kiel natura vaganto en Ĝibraltaro, Tunizio, Alĝerio, Egiptio, Israelo kaj Dubajo.[4]

En Nordameriko populacio de ĉirkaŭ 15,000 birdoj setlis ĉe Sankta Luiso, Misurio, kaj najbaraj partoj de Ilinojso kaj sudorienta Iovao.[20] Tiuj paseroj descendas el 12 birdoj importitaj el Germanio kaj liberigitaj fine de aprilo de 1870 kiel parto de projekto por plibonigo de indiĝena nordamerika birdofaŭno. En tiu limigita usona teritorio la Kampopasero devas konkurenci kun la Dompasero en urbaj centroj, kaj troviĝas ĉefe en parkoj, farmoj kaj ruraj arbaroj.[7][21] La usona populacio estas foje menciata kiel "Germana pasero", por distingi ĝin el kaj la indiĝena Amerika kampopasero kaj la multe pli disvastigata "angla" Dompasero.[22]

Urba nesto sub tegmento de ligna domo en Japanio

En Aŭstralio la Kampopasero ĉeestas en Melburno, urboj de centra kaj norda Viktorio kaj kelkaj centroj de la regiono Riverina de Novsudkimrio. Ĝi estas malpermesata specio en Okcidenta Aŭstralio, kie ĝi ofte alvenas per ŝipoj el Sudorienta Azio.[23]

Spite sia scienca nomo, Passer montanus, tiu ne estas tipe monta specio, kaj atingas nur 700 m en Svisio, kvankam ĝi reproduktiĝis je 1,700 m en norda Kaŭkazo kaj tiom alte kiom ĝis 4,270 m en Nepalo.[3][4] En Eŭropo, ĝi troviĝas ofte ĉe marbordoj kun klifoj, en malfermaj konstruaĵoj, ĉe pritonditaj salikoj ĉe malrapidaj akvofluoj, aŭ en malferma kamparo kun malgrandaj izolataj makuloj de arbaro.[3] La Kampopasero montras fortan preferon por nestolokoj ĉe humidaj habitatoj, kaj evitas reproduktadon en intensivaj farmejoj.[24]

Kiam la Kampopasero kaj la pli granda Dompasero koincidas en la sama areo, la Dompasero ĝenerale reproduktiĝas en urbaj areoj dum la pli malgranda Kampopasero nestumas kampare.[4] Kie ne estas multaj arboj, kiel en Mongolio, ambaŭ specioj povas uzi homfaritajn strukturojn kiel nestolokojn.[25] La Kampopasero estas rura en Eŭropo, sed estas urba birdo en orienta Azio; en suda kaj centra Azio, ambaŭ specioj de Passer povas troviĝi ĉe urboj kaj vilaĝoj.[4] En partoj de Mediteraneo, kiel en Italio, kaj la Kampopasero kaj la Itala aŭ la Hispana paseroj povas troviĝi ĉe setlejoj.[26] En Aŭstralio la Kampopasero estas ege urba birdo, kaj estas la Dompasero kiu uzas pli naturajn habitatojn.[23]

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Passer montanus
Nesto kaj ovoj

Ili nestumas en agrikultura tero kun aleoj, ĝardenoj, arbareroj, arbustoj kaj sole starantaj arboj, dum aprilo ĝis aŭgusto, 2 – 3 foje jare. Nesto estas de pajloj, tigoj kaj plumoj. Ĝi faras nestojn en kavoj de muroj, arboj kaj nestbudetoj. Ino demetas 5 - 6 blankajn forte makulitajn ovojn, kiujn kovas ambaŭ gepatroj dum 13 – 14 tagoj. Idoj estas nutrataj dum 14 – 16 tagoj.

Junulo

La Kampopasero atingas reproduktan maturecon unu jaron post eloviĝo,[27] kaj tipe konstruas sian neston en kavaĵo en malnova arbo aŭ rokaro. Kelkaj nestoj ne estas en truoj, sed konstruitaj inter radikoj de pendantaj uleksoj aŭ similaj arbustoj.[28] Ili uzas ankaŭ kavaĵojn sub tegmentoj,[28] kaj en tropikoj, la kronon de palmoj aŭ la plafonon de portikaro.[29] Tiu specio povas nestumi en jam neuzita kupolnesto de pigo,[28] aŭ en ĉu ankoraŭ uzata ĉu neuzata elbastoneta nesto de granda birdo kiaj la Blanka cikonio,[30] la Blankvosta maraglo, Fiŝaglo, Nigra milvoGriza ardeo. Ili foje klopodas preni la neston de aliaj birdoj kiuj reproduktiĝas en truoj aŭ fermitaj lokoj, kiaj la Kamphirundo, Murhirundo, Bordhirundo aŭ la Eŭropa abelmanĝulo.[31]

Paroj povas reproduktiĝi ĉu izole ĉu en izolaj kolonioj,[32] kaj pretas uzi nestoskatolojn. Laŭ hispana studo, skatoloj faritaj el miksaĵo de ligno kaj ia cemento (lignocemento) havis multe pli altan okupadindicon ol la lignaj skatoloj (76.5% respektive 33.5%), kaj birdoj kiuj nestumas en lignocementaj lokoj havis pli fruajn ovodemetadojn, pli mallongan kovadoperiodon kaj pli da reproduktoklopodoj por jaro. Ovokvanto kaj idokondiĉoj ne diferencas inter tipoj de nestoskatoloj, sed reprodukta sukceso estis pli alta en lignocementaj skatoloj, eble ĉar la sintetikaj nestoj estis 1.5 pli varmaj ol la lignaj.[33]

Masklo alvokas el ĉenesta loko printempe por proklami posedon kaj allogi inon. Li povas ankaŭ alporti nestomaterialon al la nestotruo.[4] Memmontrado kaj nestokonstruado ripeatiĝas aŭtune. La preferataj lokoj por la aŭtuna memontrado estas malnovaj nestoj de Kampopasero, ĉefe tiuj kies idoj eloviĝis. Aŭtune rare oni uzas nestoskatolojn kaj lokojn uzatajn de la Dompaseroj aŭ aŭ de aliaj trunestaj birdoj, kiaj paruoj, muŝkaptuloĜardenruĝvostulo.[34]

Lignocementa nestoskatolo

La nesto konstruiĝas el herbo, lano aŭ aliaj materialoj kaj kovriĝas per plumoj,[28] kiuj plibonigas la temperaturan izoladon.[35] Tipa ovodemetado estas de 5 aŭ 6 ovoj (rare pli da 4 en Malajzio),[29] blankaj al palgrizaj kaj tre markitaj per punktoj aŭ malgrandaj makuloj;[36] ili estas 20 al 14 mm grandaj kaj pezas 2.1 g, el kiuj 7 % estas konko.[2] La ovoj estas kovataj de ambaŭ gepatroj dum 12–13 tagoj antaŭ kiam la senkapablaj nudaj idoj eloviĝas kaj pluaj 15–18 tagoj antaŭ elnestiĝo. Ili povas plenumi 2 aŭ 3 ovodemetadojn ĉiujare;[2] birdoj kiuj reproduktiĝas en kolonioj produktas pli da ovoj kaj idoj ekde la unua ovodemetado ol la solemaj paroj, sed reverso veras por la dua kaj tria ovodemetadoj.[37] Inoj kiuj seksumas ofte tendencas ovodemeti pli da ovoj kaj havas pli mallongan kovadon, tiele seksumofteco povus esti indikilon de la para reprodukta kapableco.[38] Estas grava nivelo de promiskueco; en hungara studo, pli da 9 % de idoj estis zorgataj de eksterparaj maskloj, kaj 20 % de ovaroj enhavis almenaŭ unu eksterparan junulon.[39]

Hibridado inter la Kampopaseroj kaj la Dompaseroj konstatiĝis en multaj partoj de la mondo kaj masklaj hibridoj tendencas simili al la Kampopaseroj, dum inoj havas pli da simileco kun la Dompasero.[40] Ankaŭ reprodukta populacio de Orientaj Ghatoj de Barato,[41] eble enmetita,[4] povas hibridiĝi kun la Dompaseroj.[18] Almenaŭ unufoje estis konstatita miksita paro kiu havis fertilan idon.[42][43][44] Natura hibridado kun la Hispana pasero, P. hispaniolensis estis konstatita en Malto en 1975.[4]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Precipe semoj, grajnoj, fruktoj kaj insektoj.

Ĉe birdomanĝejo.

La Kampopasero estas ĉefe semo- kaj grenomanĝanta birdo kiu nutras sin surgrunde en aroj, ofte en miksitaj kunmanĝantaroj kun la Dompaseroj, fringedojemberizedoj. Ili manĝas herbosemojn, kiaj tiuj de Kariofilacoj and Chenopodium, disa greno,[4] kaj ili povas ankaŭ viziti manĝejojn, ĉefe pro arakidoj. Ili povas ankaŭ manĝi senvertebrulojn, ĉefe dum la reprodukta sezono kiam idoj estas manĝigataj ĉefe per animala manĝo; ili kaptas insektojn, ekzemple Oniscidea, Milpieduloj, Centpieduloj, araneoj kaj Opilionuloj.[45]

Plenkreskuloj uzas varion de humidejoj por kaptado de senvertebruloj por idomanĝigado, kaj akvaj lokoj ludas gravan rolon en havigo de taŭga diverseco kaj disponeblo de taŭga senvertebrula predaro por permesi sukcesan idozorgadon dum la longa reprodukta sezono de tiu multreprodukta specio. Grandaj areoj de iam okupata farmejo ne plu havigas tiun disponeblon de senvertebruloj pro sekvo de intensa agrikulturo, kaj disponeblo de kroma semomanĝo en 1 km de la nestoloko ne influas la nestolokan elekton, aŭ la nombron de ido zorgataj.[24]

Vintre semoresursoj estas plej verŝajne ŝlosila limiga faktoro.[24] Je tiu jarepoko, individuoj de aro formas stirpan dominan hierarkion, sed ne estas forta rilato inter la grando de la gorĝomakulo kaj la situo en tiu hierarkio. Tio kontrastas kun la kazo de la Dompasero; ĉe tiu specio, la lukto por starigi dominon estas limigita al montrado de la gorĝomakulo, kies grando funkcias kiel signalo aŭ "marko" de bonfarto.[46]

La risko de predado influas manĝostrategiojn. Studo montris pliiĝantan distancon inter ŝirmo kaj manĝodisponeblo kaj ke birdoj vizitis manĝejon en pli malgrandaj aroj, pasis malpli da tempo tie kaj estis pli viglaj kiam ili estis pli malproksime de ŝirmo. Tiuj paseroj povas manĝi kiel "produktantoj", serĉe manĝon rekte, aŭ kiel "profitantoj", ĝuste per aliĝo al membroj de alia aro kiuj jam estis malkovrintaj manĝon. Profitantoj estis 30 % pli ofte ĉe eksponitaj manĝolokoj, kvankam tio ne ĉar malpliiĝo de kontraŭpredanta viglo. Ebla klarigo povus esti ke pli riskaj lokoj estas uzataj de individuoj kun pli malaltaj grasorezervoj.[47]

Kampopasero.

Survivado[redakti | redakti fonton]

Predantoj de la Kampopasero inkludas varion de akcipitroj, falkoj kaj strigoj, kiaj la Nizo,[45] Turfalko,[48] Noktuo,[49][50] kaj foje Orelstrigo kaj eĉ Blanka cikonio.[51][52]

Ŝajne ĝi ne suferas gravan riskon de predado dum la aŭtuna plumoŝanĝado, spite havo de malpliaj flugilplumoj tiam.[53] Nestoj povas esti rabataj de eŭraziaj pigoj, garoloj, vizeloj, ratoj, katoj kaj konstriktaj serpentoj kiaj la Hufuma serpento.[54][55][56]

Nizo estas disvastigata predanto.

Multaj specioj de laŭsoj estas en tiuj birdoj kaj en ties nestoj,[57][58] kaj oni konstatis akarojn de la genro Knemidocoptes infestantajn populaciojn, rezulte en vundoj en kruroj kaj fingroj.[59] Parazitado de idoj fare de la larvoj de kaliforedoj Protocalliphora estas grava faktoro en idomortindico.[60] Ovogrando ne influas idomortindicon, sed idoj el grandaj ovoj kreskas pli rapide.[61]

Kampopaseroj suferas ankaŭ bakteriajn kaj virusajn infektojn. Bakterioj montriĝis kiel grava faktoro en malsukceso ĉe eloviĝo kaj ĉe idomortindico,[62] kaj amasmortoj pro infektoj de Salmonella konstatiĝis en Japanio.[63] Oni trovis parazitojn de birda gripo en sango de multaj populacioj,[64] kaj birdoj de Ĉinio portis stamon de gripo H5N1 kiu estis ege mortiga por kokidoj.[65]

La imuna reago de Kampopaseroj estas malpli forta ol tiu de la Dompaseroj kaj tio proponiĝis kiel faktoro por la pli granda invada povo de tiu lasta.[66] La Dompaseroj kaj la Kampopaseroj estas la plej oftaj viktimoj de ŝoseomorto sur ŝoseoj de Centra, Orienta kaj Suda Eŭropo.[67] La maksimuma konstatita aĝo estis de 13.1 jaroj,[27] sed tri jaroj estas la tipa vivodaŭro.[2]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Vintraj stoplejoj estas sezona manĝoresurso.[68]

La Kampopasero havas grandan nune nekvantigatan teritorion; ties monda populacio estas ankoraŭ nekonata, sed inkludas ĉirkaŭkalkulite 52–96 milionojn da individuoj en Eŭropo. Kvankam ankaŭ la populacitendenco ne estis pritaksita, tiu specio supozeble ne alproksimiĝas al sojloj de la kriterioj por malpliiĝo de populacioj fare de la IUCN Ruĝa Listo (tio estas, malpliiĝo plia ol 30 % en dek jaroj aŭ tri generacioj). Sekve la konservostatuso de tiu specio estas taksita je tutmonda nivelo kiel "Malplej Zorgiga".[69]

Kvankam la Kampopasero etendis sian teritorion en Fenoskandion kaj orientan Eŭropon, la populacioj ege malpliiĝis en multe de okcidenta Eŭropo,[3][70] tendenco kiu similas ĉe aliaj farmobirdoj kiaj la Alaŭdo, Grenemberizo kaj la Vanelo. El 1980 al 2003, nombroj de komunaj farmobirdoj falis je 28%.[68] Falo de populacioj ŝajne estis klare akra en Britio, kie estis malpliiĝo de 95% inter 1970 kaj 1998,[71] kaj Irlando, kiu pluhavas nur 1,000–1,500 parojn.[3] En la Britia Insularo, tiaj malpliiĝo povas respondi al naturaj fluktuoj, al kiuj Kampopaseroj klinas.[26] Reproduktado tamen iom pliboniĝis dum populacioj malpliiĝis, sugeste ke malpliiĝo en produktiveco ne responsas pro malpliiĝo kaj tiu survivado estis la plej grava faktoro.[72] La granda malpliiĝo ĉe Kampopaseroj probable rezultas el agrikulturaj intensigo kaj specialigo, ĉefe pro pliiĝa uzado de herbicidoj kaj tendenco al aŭtunaj rikoltoj (kontraŭ printempaj rikoltoj kiuj produktas stoplejojn vintre). Ŝanĝo el miksa al specialigita farmado kaj pliiĝanta uzado de insekticidoj malpliiĝis la kvanton de insekta manĝodisponeblo por idoj.[68]

Rilatoj kun homoj[redakti | redakti fonton]

Hortikultura plago, nome la Asparaga skarabo estas kutima predaĵo

La Kampopasero estas konsiderata plago en kelkaj areoj. En Aŭstralio, ĝi damaĝas multajn cerealajn kaj fruktajn rikoltojn kaj difektas cerealajn rikoltojn, animalan manĝon kaj stokitan grenon per siaj fekaĵoj. Regularo malpermesas la transporton de tiu specio en Okcidentan Aŭstralion.[23]

Prezidento Mao Zedong de Ĉinio klopodis aprile de 1958 malpliigi la rikoltodamaĝon fare de la Kampopaseroj, ĉirkaŭkalkulita je 4.5 kg de greno por birdo ĉiujare, per movilizado de tri milionoj da homoj kaj multaj birdotimigiloj por forpeli la birdojn al morto pro lacego. Kvankam dekomence sukcesa, la "Granda paserkampanjo" ne pritaksis la nombrojn de lokustoj kaj aliaj plaginsektoj konsumataj de tiuj birdoj, kaj la rikoltokvanto falis, pliigante la malsategon kiu kaŭzis morton de 30 milionoj de homoj inter 1959 kaj 1961.[20][73] La konsumo de insektoj fare de Kampopaseroj kondukis al ties uzado en agrikulturo por kontroli fruktarbajn plagojn kaj ĉefe ĉe la Asparaga skarabo, Crioceris aspergi.[74]

Detalo el verko de Hokusai nome Suzume Odori

La Kampopasero estis pentrita en ĉina kaj japana arto, ofte sur planta tigo aŭ en fluganta aro,[73] kaj reprezentoj de orientaj artistoj kiaj Hiroŝige aperis en poŝtmarkoj de Antigvo kaj Barbudo, Centrafrika Respubliko, Ĉinio kaj Gambio. Pli simplaj ilustraĵoj aperis en poŝtmarkoj de Belorusio, Belgio, Kamboĝo, Estonio kaj Tajvano.[75] La flugilfrapado de tiu birdo inspiris tradician japanan dancon, nome Suzume Odori, kiu estis pentrita de artistoj kiaj Hokusai.[76]

En Filipinoj, kie ĝi estas konata kiel maja, la Kampopasero estas la plej komuna birdo en urboj, kaj multaj urbaj filipinanoj konsideras ke ĝi estas la nacia birdo. La iama nacia birdo de Filipinoj (estis la Filipina aglo ekde 1995)[77] estas fakte la Nigrakapa lonĥuro, alia specio ankaŭ konata kiel maja,[78] sed specife diferencigita en la popolaj nomoj kiel "mayang pula" ("ruĝa maja").

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Mullarney et al. 1999, p. 342
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Tree Sparrow Passer montanus [Linnaeus, 1758]. Bird facts. British Trust for Ornithology. Alirita 30a de Januaro 2009.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 Snow & Perrins 1998, paĝoj 1513–1515
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 4,14 4,15 4,16 4,17 Clement, Harris & Davis 1993, paĝoj 463–465
  5. Mullarney et al. 1999, p. 343
  6. (2004) “Compensatory bodily changes during moult in Tree Sparrows Passer montanus in Italy”, Ornis Fennica (PDF) 81, p. 1–9. 
  7. 7,0 7,1 (1997) “Cultural evolution in the Eurasian Tree Sparrow : Divergence between introduced and ancestral populations”, The Condor 99 (2), p. 413–423. 
  8. Kvankam Linnaeus donis lokigon tiom simple kiom en Eŭropo, la tipa specimeno venis el Bagnacavallo, Italio (Clancy, Philip Alexander (1948). “{{{Titolo}}}”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 68, p. 135. )
  9. Anderson 2006, p. 5
  10. Clement, Harris & Davis 1993, paĝoj 442–467
  11. (2001) “The Old World sparrows (genus Passer) phylogeography and their relative abundance of nuclear mtDNA pseudogenes”, Journal of Molecular Evolution (PDF) 53, p. 144–154.  Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
  12. Byers, Curson & Olsson 1995, paĝoj 267–268
  13. Linnaeus 1758, p. 183 F. remigibus rectricibusque fuscis, corpore griseo nigroque, alarum fascia alba gemina
  14. Brisson 1760, p. 36
  15. Summers-Smith 1988, p. 217
  16. Vaurie, Charles (1949). “Notes on some Ploceidae from western Asia”, American Museum Novitates 1406, p. 22–26. 
  17. Raju, K.; Krishna, S. R.; Price, Trevor D. (1973) "Tree Sparrow Passer montanus (L.) in the Eastern Ghats." Journal of the Bombay Natural History Society 70(3): 557–558.
  18. 18,0 18,1 Rasmussen & Anderton 2005
  19. Arlott 2007, p. 222
  20. 20,0 20,1 Cocker & Mabey 2005, paĝoj 442–443
  21. Barlow, Jon C; Leckie, Sheridan N. Eurasian Tree Sparrow (Passer montanus). The Birds of North America Online (A. Poole, Ed.). Ithaca: Cornell Laboratory of Ornithology. Alirita 30a de Januaro 2009.
  22. Forbush 1907, p. 306
  23. 23,0 23,1 23,2 Massam, Marion Sparrows (PDF). Farmnote No. 117/99. Agriculture Western Australia. Arkivita el la originalo je 2008-08-12. Alirita 1a Februaro 2009. Arkivigite je 2008-08-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-08-12. Alirita 2010-08-13.
  24. 24,0 24,1 24,2 (2004) “Habitat use by breeding Tree Sparrows Passer montanus”, Ibis 146 (2), p. 60–68. 
  25. (1998) “Syntopy of Eurasian Tree Sparrow Passer montanus and House Sparrow P. domesticus in Inner Mongolia, China”, Forktail (PDF) 13, p. 125.  Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-11. Alirita 2010-08-13.
  26. 26,0 26,1 Summers-Smith 1988, p. 220
  27. 27,0 27,1 An Age entry for Passer montanus. AnAge, the animal ageing and longevity database. Alirita 30a de Januaro 2009.
  28. 28,0 28,1 28,2 28,3 Coward 1930, paĝoj 56–58
  29. 29,0 29,1 Robinson & Chasen 1927–1939, Chapter 55 (PDF) 284–285
  30. Bochenski, Marcin ”Nesting of the sparrows Passer spp. in the White Stork Ciconia ciconia nests in a stork colony in Klopot (W Poland) Arkivigite je 2011-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (PDF) en Pinowski, Jan (ed.) (2005). “International Studies on Sparrows” 30, p. 39–41. 
  31. Czechowski, Pawel. ”Nesting of Tree Sparrow Passer montanus in the nest of Barn Swallow Hirundo rustica in Pinowski, Jan (ed.) (2007). “International Studies on Sparrows” (PDF) 32, p. 33–35. [rompita ligilo]
  32. Hegyi, Z.; Sasvári, L. (1994) "Alternative reproductive tactics as viable strategies in the Tree Sparrow (Passer montanus). Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine" (PDF) Ornis Hungaria 4: 9–18
  33. (2008) “Effect of nestbox type on occupancy and breeding biology of tree sparrows Passer montanus in central Spain”, Ibis (PDF) 150, p. 356–364.  Arkivigite je 2010-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-09-30. Alirita 2010-08-14.
  34. (June 2006) “Significance of the breeding season for autumnal nest-site selection by Tree Sparrows Passer montanus”, Acta Ornithologica 41 (1), p. 83–87. 
  35. Pinowski, Jan; Haman, Andrzej; Jerzak, Leszek; Pinowska, Barbara; Barkowska, Miloslawa; Grodzki, Andrzej; Haman, Krzysztof (2006) "The thermal properties of some nests of the Eurasian Tree Sparrow Passer montanus[rompita ligilo]". (PDF) Journal of Thermal Biology 31: 573–581
  36. Eurasian Tree Sparrow Passer montanus. Bird guide. Cornell Laboratory of Ornithology. Alirita 30a de Januaro 2009.
  37. (1994) “Colonial and solitary nesting choice as alternative breeding tactics in tree sparrow Passer montanus”, Journal of animal ecology 63 (2), p. 265–274. doi:10.2307/5545. 
  38. Heeb, P. (junio 2001). “Pair copulation frequency correlates with female reproductive performance in Tree Sparrows Passer montanus”, Journal of Avian Biology 32 (2), p. 120–126. 
  39. (2007) “Extra-pair paternity of tree sparrow (Passer montanus) in a semi-urban population”, TISCIA (PDF) 36, p. 17–21.  Arkivigite je 2008-12-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-09. Alirita 2010-08-14.
  40. Cordero, P. (1991). “Phenotypes of adult hybrids between House Sparrows Passer domesticus and Tree Sparrow Passer montanus”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 111, p. 44–46.. 
  41. Raju, K. S. R. Krishna; Price,Trevor D (1973). “Tree Sparrow Passer montanus (L.) in the Eastern Ghats”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 70 (3), p. 557–558. 
  42. (January 2000) “Fertile House Sparrow X Tree Sparrow (Passer domesticus X Passer montanus) hybrids?”, Journal of Ornithology (PDF) 141 (1), p. 10–104. doi:10.1007/BF01651777.  Arkivigite je 2012-02-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-15. Alirita 2010-08-14.
  43. Solberg, E. J.; Jensen, H.; Ringsby, T. H; Sæther, B.-E. (2006) "Fitness consequences of hybridization between house sparrows (Passer domesticus) and tree sparrows (P. montanus) Arkivigite je 2012-02-15 per la retarkivo Wayback Machine". (PDF) Journal of Ornithology 147: 504–506.
  44. Solberg, E. J.; Ringsby, T. H. (1996). "Hybridisation between house sparrow Passer domesticus and tree sparrow Passer montanus Arkivigite je 2012-02-15 per la retarkivo Wayback Machine". (PDF) Journal für Ornithologie 137 (4): 525–528.
  45. 45,0 45,1 Tree sparrow – Passer montanus – Family: Fringillidae/Passeridae. Natural England. Alirita 31a Januaro 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-20. Alirita 2010-08-15.
  46. Torda, G.; Liker, A.; Barta, Z. (2004) Dominance hierarchy and status signalling in captive tree sparrow (Passer montanus) flocks. (PDF) Acta Zoologica Academiae Scientiarum Hungaricae 50(1): 35–44
  47. (February 200) “The effects of predation risk on the use of social foraging tactics”, Animal Behaviour 67, (2), p. 301–308. 
  48. Costantini, David; Casagrande, Stefania; Di Lieto, Giuseppe; Fanfani, Alberto; Dell’Omo, Giacomo (2005) "Consistent differences in feeding habits between neighbouring breeding kestrels" (PDF) Behaviour 142: 1409–1421
  49. Shao, M.; Hounsome, T.; Liu, N. (2007) "The summer diet of the Little Owl (Athene noctua) in the desert of north-west China." Journal of Arid Environments 68(4): 683–687
  50. Obuch, Ján; Kristin, Anton (2004) "Prey composition of the little owl Athene noctua in an arid zone (Egypt, Syria, Iran) Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine". Folia Zoologica 53(1): 65–79
  51. Berthold, Peter (2004) "Aerial “flycatching”: non-predatory birds can catch small birds in flight". Journal of Ornithology 145(3): 271–272
  52. Bertolino, Sandro; Ghiberti, Elena; Perrone, Aurelio (2001) "Feeding ecology of the long-eared owl (Asio otus) in northern Italy: is it a dietary specialist? Canadian Journal of Zoology 79(12): 2192–2198
  53. Lind, J. (2001). “Escape flight in moulting Eurasian Tree Sparrows (Passer montanus)”, Functional Ecology (PDF) 15, p. 29–35. 
  54. Veiga, J. P. (1990). “A comparative study of reproductive adaptations in house and tree sparrows”, The Auk 107, p. 45–59. 
  55. Cordero, P. J.; Salaet, M. "Breeding season, population and reproduction rate of the tree sparrow (Passer montanus, L.) in Barcelona, NE Spain." in Pinowski & Summers-Smith 1990, paĝoj 169–177
  56. Cordero, P. J. "Predation in House Sparrow and Tree Sparrow (Passer sp.) nests" in Pinowski et al. (1991) pp.111–120.
  57. Skoracki, Maciej (2002) "Three new species of the ectoparasitic mites of the genus Syringophiloidus Kethley, 1970 (Acari: Syringophilidae) from passeriform birds from Slovakia. (PDF) Folia Parasitologica 49: 305–313
  58. Suthasanee Boonkong; Wina Meckvichai (1987) "Arthropod parasites of the tree sparrow (Passer montanus Linnaeus, 1758) in Bangkok, Thailand. (PDF) Journal of the Scientific Society of Thailand 13: 231–237
  59. Mainka, S.A.; Melville D. S.; Galsworthy A.; Black, S. R. (1994) "Knemidocoptes sp. on wild passerines at the Mai Po nature reserve, Hong Kong Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine".(PDF) Journal of Wildlife Diseases 30(2): 254–256
  60. Puchala, Peter (2004) "Detrimental effects of larval blow flies (Protocalliphora azurea) on nestlings and breeding success of Tree Sparrows (Passer montanus)". Canadian Journal of Zoology 82(8): 1285–1290 COI:10.1139/z04-111
  61. (2004) “The effect of egg size on growth and survival of the Tree Sparrow Passer montanus nestlings”, Acta Ornithologica 39 (2), p. 121–135. 
  62. Pinowksi, J.; Barkowska M.; Kruszewicz A. H.; Kruszewicz A. G. (1994) The causes of the mortality of eggs and nestlings of Passer spp. (PDF) Journal of Bioscience. 19: 441–451
  63. Yumi Une; Asuka Sanbe; Satoru Suzuki; Takeshi Niwa; Kazuto Kawakami; Reiko Kurosawa; Hidemasa Izumiya; Haruo Watanabe; Yukio Kato (2008) "Salmonella enterica Serotype Typhimurium Infection Causing Mortality in Eurasian Tree Sparrows (Passer montanus) in Hokkaido. (PDF) Japan Journal of Infectious Diseases 61: 166–167
  64. Shurulinkov, Peter; Golemansky, Vassil (2003) "Plasmodium and Leucocytozoon (Sporozoa: Haemosporida) of wild birds in Bulgaria. (PDF) Acta Protozoolica 42: 205–214
  65. Z. Kou; F. M. Lei; J. Yu; Z. J. Fan; Z. H. Yin; C. X. Jia; K. J. Xiong; Y. H. Sun; X. W. Zhang; X. M. Wu; X. B. Gao; T. X. Li (2005) "New genotype of Avian Influenza H5N1 Viruses isolated from Tree Sparrows in China[rompita ligilo]. (PDF) Journal of Virology 79(24): 15460–15466
  66. (2005) “Responding to inflammatory challenges is less costly for a successful avian invader, the house sparrow (Passer domesticus), than its less-invasive congener”, Oecologia (PDF) 145 (2), p. 244–251. 
  67. Erritzoe J.; Mazgajski T. D.; Rejt L. (2003). “Bird casualties on European roads — a review”, Acta Ornithologica 38 (2), p. 77–93. 
  68. 68,0 68,1 68,2 Research highlights decline of farm and forest birds. News, 8 June 2005. BirdLife International. Alirita 3a Februaro 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-07. Alirita 2010-08-17.
  69. iucn
  70. Eurasian Tree Sparrow Passer montanus (PDF). Birds in Europe. BirdLife International. Alirita 31a de Januaro 2009.
  71. Tree sparrow. Conservation case studies. Royal Society for the Protection of Birds. Alirita 3a Februaro 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-15. Alirita 2010-08-17.
  72. Tree Sparrow Passer montanus. Breeding Birds in the Wider Countryside. British Trust for Ornithology. Arkivita el la originalo je 2008-02-27. Alirita 3a Februaro 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-02-27. Alirita 2010-08-17.
  73. 73,0 73,1 McCarthy, Michael, "The secret life of sparrows", 2a Aŭgusto 2006. Kontrolita 30a Januaro 2009.
  74. (March 1995) “Influences of trees on abundance of natural enemies of insect pests: a review”, Agroforestry Systems 29 (3), p. 303–311. doi:10.1007/BF00704876. 
  75. Stamps showing Eurasian Tree Sparrow Passer montanus. Birdtheme.org. Alirita 18a de Februaro 2009.
  76. Sketches by Hokusai (Hokusai Manga). Nipponia No.27 15a de decembro 2003. Alirita 6a de Februaro 2009.
  77. Labro, Vicente, "2 Philippine eagles spotted in Leyte forest", Philippine Daily Inquirer, 19a Julio 2007. Kontrolita 21a Novembro 2008. Arkivigite je 2012-05-10 per WebCite
  78. Kennedy et al. 2000, p. 343

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anderson, Ted R.. (2006) Biology of the Ubiquitous House Sparrow: From Genes to Populations. Oxford University Press. ISBN 0-19530411-X.
  • Arlott, Norman. (2007) Birds of the Palearctic: Passerines. Londono: Collins. ISBN 0-00714705-8.
  • Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie ou méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés. A laquelle on a joint une description exacte de chaque espece, avec les citations des auteurs qui en ont traité, les noms qu'ils leur ont donnés, ceŭ que leur ont donnés les différentes nations, & les noms vulgaires. Ouvrage enrichi de figures en taille-douce (france). Parizo: Bauche.
  • Byers, Clive. (1995) Sparrows and Buntings: a Guide to the Sparrows and Buntings of North America and the World. Pica Press. ISBN 1-87340319-4.
  • Clement, Peter. (1993) Finches and Sparrows: an Identification Guide. Christopher Helm. ISBN 0-71368017-2.
  • Coward, Thomas Alfred. (1930) The Birds of the British Isles and Their Eggs, 3‑a eldono I, Frederick Warne.
  • Forbush, Edward Howe. (1907) Useful Birds and Their Protection. Boston: Massachusetts State Board of Agriculture.
  • Kennedy, Robert S.. (2000) A Guide to the Birds of the Philippines. Oxford University Press. ISBN 0198546688.
  • Pinowski, Jan. (1991) Nestling mortality of granivorous birds due to microorganisms and toxic substances. Varsovia: Polish Scientific Publishers. ISBN 830110476-7.
  • Pinowski, Jan. (1990) Granivorous birds in the agricultural landscape. Lomianki: Polish Academy of Sciences. ISBN 830108460-X.
  • Rasmussen, Pamela C.. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Washington: Smithsonian Institution Press kaj Lynx Edicions. ISBN 8487334679.

Arkivigite je 2009-02-01 per la retarkivo Wayback Machine

  • Snow, David. (1998) The Birds of the Western Palearctic I-II. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19854099-X.
  • Summers-Smith, J. Denis. (1988) The Sparrows, illustrated by Robert Gillmor, Calton, Staffs, England: T. & A. D. Poyser. ISBN 0-85661-048-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

" Pariĝantaj Kampopaseroj[rompita ligilo]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.