Kanaana lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanaana lingvaro
lingva familiodialekta kontinuaĵo
Nordokcidenta ŝemida lingvaro
Lingvaj kodoj
  Glottolog cana1267
Angla nomo Canaanite
Franca nomo langues cananéennes
vdr

La kanaana lingvarokanaana dialektaro estas subaro de la nordokcidenta ŝemida lingvaro, kune kun la aramea kaj ugarita. La kanaanaj lingvoj aŭ dialektoj estis parolataj de la antikvaj popoloj de la regiono Kanaano, la Kanaanidoj, kiuj vastasence inkludis la Amonidojn, Amoridojn, Edomanojn, Izraelidojn, Fenicojn, kaj Moabidojn.

Ĉiuj el la lingvoj ŝajne formortis en la Levanto kiel denaskaj lingvoj frue en la unua jarmilo k.e., anstataŭitaj unue de la tre parenca aramea kaj poste la araba. Formo de la fenica lingvo, la punika lingvo, restis uzata en la Mediteraneo ĝis ĉ. 500 k.e., kaj apartaj formoj de la hebrea restis literature kaj religie uzataj de la judoj kaj samarianoj ĝis hodiaŭ. En Eŭropo kaj Palestino dum la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj grupo de judoj revivigis la hebrean kiel parolata kaj denaska lingvo, kvankam la gramatiko multe ŝanĝiĝis intertempe dum ĝi estis uzata ĉefe en religiaj verkoj kaj rabenaj respondoj.

Ĉar ĝi inkluzivas la fenican lingvon, tiu ĉi lingvaro aŭ dialektaro estis grava en la historio de skribado: hodiaŭ la plimulto da alfabetoj kaj abĝadoj en la mondo devenis de la fenica abĝado. Ĉar ĝi inkluzivas ankaŭ la hebrean, ĝi estis aparte grava en la historio de la abrahamaj religioj.

Klasigo[redakti | redakti fonton]

La kanaanaj lingvoj aŭ dialektoj povas klasiĝi jene:

Komparo kun la aramea[redakti | redakti fonton]

Iuj distingaj tipologiaj kvalitoj de la kanaanaj lingvoj rilate al la aramea estas:

  • La prefikso h- estas uzata kiel la difinita artikolo; la aramea havas anstataŭe sufikson -a.
  • La pronomo de la unua persono estas ʼnk (אנכ anok(i), kontraŭ la aramea ʼnʼ/ʼny ena:), kiu similas al la akada, la egipta, kaj la berbera.
  • La vokalŝanĝiĝo ā > ō.