Kanabcigaredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La rulado de herbingo

Kanabcigaredo estas cigaredo, kiu enhavas drogon faritan el kanabo, kutime mariĥuanonhaŝiŝon.

Malsame al normalaj cigaredoj, kanabcigaredoj kutime estas rulitaj de la fumanto mem.

Kanabcigaredo fariĝas de peco da rulpapero (kutime pli longa ol regule) kaj mariĥuano aŭ haŝiŝo. Oni ankaŭ povas aldoni tabakon (aŭ anstataŭan herbaĵon), kaj kiam oni uzas haŝiŝon, oni certe devas uzi ĝin, por ke la kanabcigaredo estu fumebla. Kelkaj personoj ankaŭ uzas pintojn (peco da rulita mola kartono).

Tiumaniere, la rulpapero ruliĝas ĉirkaŭ la miksita tabako kaj kanabo kaj je la finaĵo metiĝas la pinto. La pinto kaŭzas pli bonan oksigenigon, kaj plifaciligas finfumi la kanabcigaredon.

Farinte rulaĵon, oni ĝin ekbruligas.

Inter la neformalaj esprimoj por kanabcigaredo en Esperanto estas kanabingo, herbingo, haŝingo, rulaĵo kaj ĝojnto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]