Kanada Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kanada Esperanto-Asocio (KEA) (angle: Canadian Esperanto Association, france: Association canadienne d’espéranto) estas la landa Esperanto-asocio de Kanado. Ĝi fondiĝis en 1958 pro iniciato de Dez Hackett post tiucela referendumo en 1957, kaj iusence daŭrigas la pli frue ekzistantan asocion sam-noman kiu fondiĝis en 1907 kaj kiu ĉesis funkcii en 1939 pro la dua mondmilito. Instigo al la fondo estis interalie la problemoj ĉirkaŭ Esperanto-Asocio de Norda Ameriko sub George Alan Connor.

Kanada Esperanto-Asocio estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio, kaj ĝia junulara sekcio, Junularo Esperantista Kanada (kvankam neaktiva lastatempe) estas la kanada sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La revuo de KEA aperas dufoje jare, ĝi nomiĝas "Lumo", kaj ĝia redaktoro estas Paul Hopkins.

KEA funkciigas retejon por la Esperanto-asocioj de Kanado kaj kanadan retgrupon ĉe Yahoo por esperantistoj en Kanado.

Eksteraj ligiloj

greke Hejmpaĝo de kanadaj Esperanto-grupoj greke Oficiala retpaĝaro de KEA greke Ret-grupo (Yahoo) de kanadaj esperantistoj