Kanada Kosma Agentejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kanada Kosma Agentejo (CSA), aŭ france (ASC), estas la ŝtata agentejo kiu respondecas pri la kanada kosma programo. Ĝi estis fondita en marto 1989. La ĉefo (CEO) de ĉi tiu organizo estas la Prezidento, kiu raportas al la industria ministro.

La sidejo de la agentejo troviĝas ĉe John H. Chapman kosmocentro en Saint-Hubert, Kebekio. La agentejo ankaŭ havas oficejon en Otavo, Ontario ĉe la David Florida Laboratorio (kiu estas ĉefe porinĝenierada instalaĵo), kaj malgrandajn interrilatajn oficejojn en Usono ĉe Vaŝingtono, Houston (Teksaso) kaj Cape Canaveral (Florido); kaj en Francio ĉe Parizo.

La agentejo estas relative malgranda, kun nur 575 laborantoj. La plejmulto laboras en John H. Chapman kosmocentro.

Historio

Kun la lanĉo en 1962 de la satelito Alouette 1 Kanado fariĝis la tria lando post Usono kaj Sovetunio havi propran sateliton en la kosmo. La misio estis tute sukcesa, eĉ pli ol planite, ĉar la satelito daŭris dum dek jaroj kiam oni planos vivodaŭron de nur unu jaron. Ĉi tio provokis postan pli ampleksan studon de la jonosfero per la internacia programo ISIS.

Oni devas noti, ke Kanado neniam havis kaj ne havas proprajn lanĉilojn, tio estas, spite la satelito Alouette 1 estis desegnita kaj farita en Kanado, ĝin lanĉis NASA el Vandenberg Air Force Base, Kalifornio.

Alia kanada atingo estis la lanĉo de satelito Anik A-1 en 1972, per kiu Kanado fariĝis la unua lando en la mondo havi sian propran reton de tersinkronaj komunikaj satelitoj.

Kanada kosma programo

La kanadan kosman programon administras la Kanada Kosma Agentejo. Kanado kontribuis al la tutmonda kosma konkuro per teknologio, kompetenco kaj homoj, especiale kunlabore kun NASA kaj ESA. La ĉefa kanada kosmonaŭto estas Steven MacLean.

Krom siaj kosmonaŭtoj, unuj el la plej rimarkeblaj teknologiaj kontribuoj estas la robotaj sistemoj desegnitaj kaj faritaj de Kanado: la robota brako de la usonaj kosmopramoj, nomita Canadarm; kaj la robota sistemo de la Internacia Kosmostacio, pli konata por la nomo de sia ĉefa elemento, Canadarm2.

Post la sukcesa lanĉo de Radarsat 2 en decembro 2007 kaj la baldaŭa kompletiĝo de la kanada kontribuo al la IKS, la CSA vidis sin sen grandaj projektoj por la venontaj jaroj.

Kanadanoj en la kosmo

Entute ok kanadanoj flugis en 13 mision de la NASA:

Nomo Kosmopramo Misio Lanĉo Notoj
Marc Garneau Challenger STS-41-G 5-a de oktobro, 1984 Unua kanadano en la kosmo
Roberta Bondar Discovery STS-42 22-a de januaro, 1992 Unua kanada virino en la kosmo
Steven MacLean Columbia STS-52 22-a de oktobro, 1992
Chris Hadfield Atlantis STS-74 12-a de novembro, 1995 Nura kanadano viziti la kosmostacion Mir
Marc Garneau Endeavour STS-77 19-a de majo, 1996
Robert Thirsk Columbia STS-78 20-a de junio, 1996
Bjarni Tryggvason Discovery STS-85 7-a de aŭgusto, 1997
Dafydd Williams Columbia STS-90 17-a de aprilo, 1998
Julie Payette Discovery STS-96 27-a de majo, 1999 Unua kanadano viziti la IKS
Marc Garneau Endeavour STS-97 30-a de novembro, 2000 misio al IKS
Chris Hadfield Endeavour STS-100 19-a de aprilo, 2001 Unua kosma promenado de kanadano
Steven MacLean Atlantis STS-115 9-a de septembro, 2006 Dua kosma promenado de kanadano
Dafydd Williams Endeavour STS-118 27-a de aŭgusto, 2007 Tria kosma promenado de kanadano


Kanadaj satelitoj

Nomo Lanĉo Fino Celo
Alouette 1 29-a de septembro, 1962 1972 Esplori la jonosferon
Alouette 2 29-a de novembro, 1965 1-a de aŭgusto, 1975 Esplori la jonosferon
ISIS-I 30-a de januaro, 1969 1990 Esplori la jonosferon
ISIS-II 1-a de aprilo, 1971 Esplori la ionosferon
Hermes 17-a de januaro, 1976 novembro, 1979 Eksperimenta komunika satelito
RADARSAT-1 4-a de novembro, 1995 Ankoraŭ uzata Komerca satelito por observi la Teron
MOST 30-a de junio, 2003 Ankoraŭ uzata Kosmoteleskopo
SCISAT-1 12-a de aŭgusto, 2003 Ankoraŭ uzata Observi la Teran atmosferon
RADARSAT-2 14-a de decembro, 2007 Ankoraŭ uzata Komerca satelito por observi la Teron
CASSIOPE Planata por 2008 CAScade, Smallsat and IOnospheric Polar Explorer

Lokoj de la agentejo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj