Kanada angla lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kanada angla lingvo estas dialekto de la angla lingvo uzata en Kanado. Kombinas elementojn de la usona angla kaj brita angla.

La kanada angla lingvo estas tre simila al la angla lingvo kiu estas parolata en la pacifika nordokcidenta parto de Usono. Tamen, uzas plejparte britanglan ortografion (te: colour anstataŭ color, zed anstataŭ zee, ktp.)

Difina trajto de la kanada angla estas "vokala levo". La diftongoj /aɪ/ kaj /aʊ/ "levas" antaŭ senvoĉaj konsonantoj, konkrete /p/, /t/, /k/, /s/, /ʃ/ kaj /f/. En tiaj okazoj, /aɪ/ igas [ʌɪ~ɜɪ~ɐɪ]. Unu de la malmultaj fonetikaj variabloj kiu dividas Kanadanojn regione estas la prononco de la levita alofono /aʊ/. En Ontario, /aʊ/ inklinas havi meza-centran aŭ eĉ meza-frontan artikulacion, foje preskaŭ [ɛʊ], dum en okcidento kaj la maraj provincoj, pli retirita sono estas aŭdita, pli proksime al [ʌʊ].