Kanada ansero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanada ansero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Branto Branta
Specio: B. canadensis
Branta canadensis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivejoj de la kanada ansero flava = somera tereno (kovejo), blua = vintra tereno
Vivejoj de la kanada ansero
flava = somera tereno (kovejo), blua = vintra tereno
Vivejoj de la kanada ansero
flava = somera tereno (kovejo), blua = vintra tereno
  • B. c. occidentalis (Okcidenta kanada ansero)
  • B. c. fulva (Kanada ansero de Vankuvero)
  • B. c. parvipes (Malgranda kanada ansero)
  • B. c. moffitti (Kanada ansero de Moffitt)
  • B. c. maxima (Granda kanada ansero)
  • B. c. interior (Enlanda kanada ansero)
  • B. c. canadensis (Atlantika kanada ansero)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kanada ansero (science: Branta canadensis) estas birdo de la familio de Anasedoj; ĝi nomiĝas "ansero" kvankam ĝi ne estas "vera" ansero, nome el la grupo de la grizaj anseroj, sed estas en la genro Branta, nome de nigraj anseroj, pro la malhela plumaro, tiukaze de kapo kaj ĉefe de kolo. Tiu specio estas indiĝena de arktaj kaj moderklimataj regionoj de Nordameriko, kaj havas nigrajn kapon kaj kolon, blankajn makulojn en vizaĝo, kaj brunecgrizan korpon.

Taksonomio kaj etimologio

Kanadaj anseroj ĉe Churchill, Manitobo, Kanado

La Kanada ansero estis unu el multaj specioj priskribataj de Carl Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae.[1] Ĝi apartenas al genro Branta, nome genro de "nigraj anseroj", kiu enhavas speciojn kun multe da nigra plumaro, distinge el la "grizaj anseroj" de la genro Anser. La specia epiteto canadensis estas vorto de novlatina signife "el Kanado". Laŭ la Oxford English Dictionary, la unua citaĵo de 'Canada Goose' (Kanada ansero) datas el 1772. La Eta kanada ansero estis iam konsiderata subspecio de la Kanada ansero. La Kanada ansero estas menciata ankaŭ kiel Kanadia ansero.[2]

La Eta kanada ansero estis origine konsiderata sama specio aŭ subspecio de la Kanada ansero, sed en julio de 2004 la Komitato pri Klasigo kaj Nomenklaturo de la American Ornithologists' Union disigis ambaŭ en du specioj, farante la Etan kanadan anseron nova plena specio laŭ la scienca nomo de Branta hutchinsii. La British Ornithologists' Union sekvis tiun indikon en junio de 2005.[3]

La AOU dividis la multajn subspeciojn inter ambaŭ specioj. Al tiu ĉi specio estis atribuitaj la jenaj:

  • Atlantika kanada ansero, Branta canadensis canadensis
  • Enlanda kanada ansero, Branta canadensis interior
  • Granda kanada ansero, Branta canadensis maxima
  • Kanada ansero de Moffitt, Branta canadensis moffitti
  • Kanada ansero de Vankuvero, Branta canadensis fulva
  • Okcidenta kanada ansero, Branta canadensis occidentalis
  • parto de "komplekso Malgranda", Branta canadensis parvipes
Fluganta Kanada ansero

La distingoj inter ambaŭ anseroj kondukis al konfuzo kaj debato inter ornitologoj. Tio komplikiĝis pro koincido inter malgrandaj tipoj de Kanada ansero kaj pli grandaj tipoj de Eta kanada ansero. La malnova "Malgranda kanada ansero" estis supozata parte hibrida populacio, kaj la birdoj nome taverneri konsiderataj miksaĵo de minima, occidentalis kaj parvipes. Aldone, oni determinis, ke la Blankvanga ansero estas devena el la stirpo de la Eta kanada ansero, dum la Havaja ansero estus insula reprezentanto de la Kanada ansero.

Aspekto

Kanada ansero
La blanka mentontenila makulo estas la plej karaktera trajto de tiu Kanada ansero

Ĝi grandas ĉ. 91-102 cm, nome la plej granda ansero en Eŭropo. La nigra kapo kaj longa, nigra kolo forte diferenciĝas de la blanketa al helgriza brusto, kaj bruneca trunko.

La nigraj kapo kaj kolo kun blanka "mentontenilo" distingas la Kanadan anseron el ĉiuj aliaj anserspecioj, kun la escepto de la Blankvanga ansero, sed tiu lasta havas nigran bruston, kaj ankaŭ grizan, pli ol brunecan, korpoplumaron,[4] kaj krome la vizaĝa blanka marko ĉe tiu specio estas multe pli granda ol ĉe la Kanada ansero kaj inkludas ĉefe ankaŭ la frunton. Estas sep subspecioj de tiu birdo, de variaj grandoj kaj plumardetaloj, sed ĉiuj estas rekoneblaj kiel Kanada ansero. Kelkaj el la plej malgrandaj rasoj povas esti malfacile distingeblaj el la ĵus separata Eta kanada ansero.

Tiu specio gamas el 75 al 110 cm laŭ longo kaj havas enverguron de 127 – 185 cm.[5] La masklo kutime pezas 3.2 - 6.5 kg, kaj povas esti tre agresema defendante teritorion. La ino aspektas preskaŭ identa sed estas iome pli malgranda je 2.5 - 5.5 kg, ĝenerale 10% pli malgranda ol sia maskla partnero, kaj havas diferencan trumpetadon. Escepte granda masklo de la raso B. c. maxima, la "giganta Kanada ansero" (kiu rare superas la 8 kg), pezis ĝis 10.9 kg kaj havis enverguron de 2.24 m. Tiu specimeno estis la plej granda natura ansero iam registrita inter ĉiuj specioj. La vivodaŭro en naturo de tiuj anseroj se survivas al plenkreskeco gamas el 10 al 24 jaroj.[6]

Vivloko

Tiu nearktisa specio estas ĉefe trovebla en Nordameriko, kaj loĝas en Kanado kaj norda Usono. La birdo migris nature al Eŭropo, kaj estas trovebla ankaŭ en orienta Azio: la duoninsulo Kamĉatko, orienta Ĉinio, kaj Japanio.

La Kanada ansero vivas ĉe nesalaj akvoj, marĉoj, apud marbordoj.

Flava plumaro de anserido

Krom la kovada tempo, ĝi vivas komune. Dumtage ĝi vizitas herbejon kaj paŝtas tie, malofte nutroserĉas en akvo. Ĝi flugas en kojna formo aŭ en linio.

Distribuado kaj habitato

Tiu specio estas indiĝena de Nordameriko. Ĝi reproduktiĝas en Kanado kaj norda Usono en vario de habitatoj. Ties nesto estas kutime situanta en alta areo ĉe akvejoj kiaj rojoj, lagoj, lagetoj kaj foje en nestotruoj de kastoro. Ties ovojn demetas en neprofunda truo kovrita per plantomaterialo kaj lanugo. La regiono de la Grandaj Lagoj havas tre grandan populacion de Kanada ansero.

Komence de la 20a jarcento, troa ĉasado, kaj habitatoperdo fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a jarcento rezultis en grava malpliiĝo en la nombroj de tiu birdo en ties indiĝena teritorio. La subspecio de la Giganta kanada ansero estis supozata formortinta en la 1950-aj jaroj ĝis, en 1962, malgranda aro estis malkovrita vintrante en Rochester (Minesoto), fare de Harold Hanson de la Illinois Natural History Survey.[7] Per plibonigo de ĉasleĝaro kaj habitata rekreado kaj konservoprogramoj, ties populacioj rekuperiĝis en plej el ties teritorioj, kvankam kelkaj lokaj populacioj, ĉefe de la subspecio occidentalis, povus esti ankoraŭ malpliiĝantaj.

Dum ĵusaj jaroj, la populacioj de Kanada ansero en kelkaj areoj kreskiĝis tiom sufiĉe ke kelkaj konsideras ilin plago (pro ties fekaĵoj, la bakterioj en ties fekaĵoj, bruo kaj luktema konduto). Tiu problemo okazas parte pro la forigo de naturaj predantoj kaj abundo de sekuraj, homfaritaj akvejoj (kiaj ĉe golfejoj, publikaj parkoj kaj strandoj, kaj en urbanizaj komunumoj). Parte pro interreproduktado de diversaj migrantaj subspecioj kun la enmetita nemigranta giganta subspecio, la areo de la Kanadaj anseroj estas ofte tutjara trajto de tiaj urbaj medioj.

Male al ties normala migrorutino, grandaj aroj de Kanada ansero setlis konstante en la regionoj de la municipo Esquimalt (Insulo Vankuvero), de la Golfo Chesapeake, ĉe la rivero James de Virginio, ĉe la Triangla areo Raleigh-Durham de Norda Karolino (Raleigh, Durham, Chapel Hill), kaj proksima Hillsborough. Kelkaj Kanadaj anseroj setlis porĉiame tiom sude kiom ĝis Florido, en lokoj kiaj akvorezervejetoj en apartmentaroj ktp. Kelkaj aroj en Kanado povas eĉ elekti ne migri, eĉ dum vintro, se manĝo (kia homa forlasaĵo) estas konstante disponebla tra la tuta sezono.

For de Nordameriko

La Kanada ansero atingis Nordeŭropon nature, kiel pruvis ringaj rekuperoj. Tiuj birdoj estis almenaŭ de la subspecio parvipes, kaj eble de aliaj. Kanadaj anseroj troviĝis ankaŭ nature en Kamĉatko en orienta Siberio, orienta Ĉinio, kaj en Japanio.

La Granda kanada ansero estis enmetita ankaŭ en Eŭropo, kaj setligis populaciojn en Granda Britio, Nederlando, Belgio, Germanio kaj Skandinavio. Duonhejmigitaj naturiĝintaj birdoj estas komunaj en parkoj, kaj iĝis plago en kelkaj areoj. Komence de la 17a jarcento, la esploristo Samuel de Champlain sendis kelkajn parojn de anseroj al Francio kiel donaco por la reĝo Ludoviko la 13-a. Tiuj anseroj estis unuafoje enmetitaj en Britio fine de la 17a jarcento kiel aldono al la kolekto de akvobirdoj de la reĝo Jakobo la 2-a en la Parko de Sankta Jakobo.

La Kanada ansero estis enmetita kiel ĉasbirdo en Novzelando kaj ankaŭ tie ĝi iĝis problemo en kelkaj areoj, elĉerpante paŝtejojn kaj damaĝante rikoltojn. Ili estis protektitaj laŭ la Wildlife Act 1953 kaj la populacio estis administrata de la servo pri fiŝkaptado kaj ĉasado de Novzelando, kiu selektis troan birdonombron. En 2011 la registaro nuligis la protektostatuson permesante iun ajn mortigi tiujn birdojn.[8] Oni timas, ke farmistoj venenas la birdojn, sed tion neas la asocio de Federataj Farmistoj.[9]

Kutimaro

krio de Branta canadensis

Krio de kanada ansero

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
Flugante en Novĵerzejo, Usono

Kiel plej anseroj, ankaŭ la Kanada ansero estas nature migranta kun vintra teritorio ĉe plej de Usono. La superaj alvokoj el grandaj grupoj de Kanadaj anseroj flugate en V-forma flugogrupo indikas la transiron en printempon kaj aŭtunon. En kelkaj areoj, migrovojoj ŝanĝis pro ŝanĝoj en habitatoj kaj manĝofontoj. Ĉe mildaj klimatoj el Kalifornio al la Grandaj Lagoj, kelkaj populacioj iĝis nemigrantaj por profiti vintran manĝodisponeblon kaj mankon de iamaj predantoj.

Dieto

La Kanada ansero estas ĉefe herbivoroj,[10] kvankam ili foje manĝas malgrandajn insektojn kaj fiŝojn.[11] Ties dieto inkludas verdan vegetaĵaron kaj grenojn. La Kanada ansero manĝas varion de herboj surtere. Ili manĝas tranĉante bordon de herbo per la beko, kaj posten englutante ĝin per skuo de la kapo. La Kanada ansero manĝas ankaŭ grenojn kiaj tritiko, fazeoloj, rizo, kaj maizo kiam tio disponeblas. Ĉe akvo, ili manĝas el silto de la fundo de akvejo. Ili manĝas ankaŭ akvajn plantojn, kiaj algoj.[6] Ĉe urboj, oni scias ke ili ankaŭ plukas manĝon el rubujoj.

Reproduktado

Kanada ansero kun idoj

Dum sia dua vivojaro la Kanada ansero trovas partneron. Ili estas monogamaj, kaj plej paroj restas kune la tutan vivon.[6] Se unu el la membroj mortiĝas, la alia povas trovi novan partneron. La ino demetas 3–8 ovojn kaj ambaŭ gepatroj protektas la neston dum oni kovas la ovojn, sed la ino pasas pli da tempo ĉeneste ol la masklo.

Konataj ovopredantoj estas kojotoj,[12] arktaj vulpoj, lavursoj, ruĝaj vulpoj, grandaj mevoj, korakoj, la Larĝbeka korvo kaj ursoj.[13]

La kovoperiodo, kiam la ino kovas dum la masklo restas proksime, daŭras 24–28 tagojn post ovodemetado. Ĉar la jara somera plumoŝanĝado okazas ankaŭ dum la reprodukta sezono, plenkreskuloj perdas siajn flugoplumojn dum 20–40 tagoj, kaj rekuperas flugon ĉirkaŭ samtempe kiam ties idoj ekflugas.[14]

Plenkreskuloj estas ofte vidataj kondukantaj siajn idojn en linio, kutime kun unu gepatro antaŭe, kaj la alia malantaxue. Dum protektado de siaj idoj, la gepatroj ofte violente forpelas ĉiam proksimajn bestojn, el malgrandaj merloj al izolaj homoj alproksimiĝintaj, post averti ilin per elsendo de fajfa sono kaj poste atakante per “mordoj” kaj flugilfrapoj se la supozata minaco ne retiriĝas aŭ prenis idon. Plej specioj kiuj predas ovojn ankaŭ predas idojn. Kvankam gepatroj atakemas nefamiliajn anserojn, ili povas formi grupojn de nombraj idoj kaj kelkaj plenkreskuloj, nome infanvartejo.

La idoj eniras al ekflugo iam post 6 al 9 semajnoj de aĝo. Ili ne abandonas siajn gepatrojn ĝis post la printempa migrado, kiam ili revenas al sia naskiĝloko. Post kiam ili atingas maturecon, la Kanadaj anseroj rare estas predataj, sed (krom homoj) povas esti kaptataj de kojotoj, ruĝaj vulpoj, lupoj, neĝostrigoj, grandaj kornostrigoj, reĝaj agloj kaj, plej ofte, blankkapaj maragloj.[13]

Rilataro kun homoj

En Nordameriko, nemigrantaj populacioj de Kanada ansero pliiĝis. La specio troviĝas ofte en golfludejoj, aŭtoparkejoj kaj urbaj parkoj, kiuj antaŭe gastigis nur migrantajn anserojn en raraj okazoj. Pro sia adapteblo al homŝanĝitaj areoj, ĝi iĝis la plej komuna specio de akvobirdo en Nordameriko. En multaj areoj, nemigrantaj Kanadaj anseroj estas nune konsiderataj kiel plago fare de homoj. Oni supozas, ke ili estas kaŭzo de pliiĝo en alta indico de fekokoliformoj ĉe strandoj.[15] Etenda ĉassezono, uzado de bruiloj kaj ĉikanado fare de hundoj estis uzataj kiel klopodo rompi supozeblajn arojn.[16]

Ekde 1999 la Naturaj Servoj de la Usona Departamento de Agrikulturo engaĝiĝis en mortigaj selektoj de Kanadaj anseroj ĉefe en urbaj aŭ dense loĝataj areoj. La servo plenumas petojn de municipoj aŭ privataj terposedantoj, kiaj golfludejoj, kiuj konsideras la anserojn malhelpajn aŭ rifuzas ties rubon.[17] Malfekundigo de anserovoj kaj detruado de nestoj estas uzataj kiel populacikontrolaj metodoj.[18]

En 1995 usonarmea aviadilo E-3 Sentry ĉe bazo Elmendorf, Alasko, frapis aron de Kanadaj anseroj dum elteriĝo kaj eksplodis pro kio mortiĝis la tuta aviadilanaro de 24 homoj. La akcidento postulis klopodojn por eviti tiajn okazintaĵojn, kiaj habitatomodifo, devojigaj taktikoj, arkonduko kaj relokigo, kaj plukoselektado de aroj.[19] Frapo kontraŭ aro de migrantaj Kanadaj anseroj rezultis en la fakto ke Flugo 1549 de US Airways suferis totalan perdon de elektro post elteriĝo el Flughaveno LaGuardia, Novjorko, Novjorkio la 15an de januaro 2009. La ŝoforo lertege kondukis la aviadilon al emerĝa surakva “alterigo” sur la rivero Hudson, kaŭzante nur malgrandajn vundojn al 155 homoj de veturintoj kaj aviadanoj.[20][21]

Anseroj havas tendencon ataki homojn kiam ili sentas sin aŭ siajn idojn minacataj. Unue la anseroj rekte stariĝas, etendas siajn flugilojn kaj produktas ege minacan longan fajfan sonon. Poste la anseroj atakas. Ili povas ĉu “mordi” per beko aŭ ataki per siaj flugiloj.[22]

Migrado

Ripoze en lageto dum printempa migrado, Otavo, Ontario

Kanadaj anseroj faras sezonajn migradojn. Plej Kanadaj anseroj havas restajn aŭ ripozajn areojn kie ili kuniĝas kun aliaj. Ties aŭtuna migrado povas esti vidata el septembro al komenco de novembro. La fruaj migrantoj havas tendencon pasi malpli da tempo ĉe ripozejoj kaj faras la migradon pli rapide. La malfruaj birdoj kutime pasas pli da tempo ĉe la ripozejoj. Tiuj anseroj estas konataj pro sia V-forma flugoformado. La komenca sinteno estas laŭvice plenumita ĉar flugi la unua konsumas plej energion. La Kanadaj anseroj lasas la vintrejojn pli rapide ol la somerejojn. Oni mezuris altajn tiroidajn hormonojn, kiaj T3 kaj T4, ĉe anseroj ĝuste post granda migrado. Oni supozas, ke dum la longaj tagoj de flugo en migrado la tiroida glando elsendas pli da T4 kiu helpos la korpon alteni la pli longan veturadon. Pliiĝantaj niveloj de T4 estas asociaj ankaŭ kun pliiĝanta muskolmaso (hipertrofio) de la brusta muskolo, ankaŭ pro la tiom longa tempo dediĉata al flugado. Oni supozas, ke la korpo elsendas pli da T4 por helpi la anseran korpon ĉe ties longa tasko rapidigante la metabolon kaj temperaturon je kiu la korpo funkcias.[23] Ankaŭ aliaj studoj montras ke la niveloj de kortikosterono altiĝas ege rimarkinde ĉe tiuj birdoj post kaj dum migrado. Kortikosterono estas konata kiel stresiga hormono, kaj tiele estas logike ke kiam tiuj birdoj estas stresataj pro flugo de longaj distancoj ĉiutage plej kortikosterono estas liberigita al sia sistemo. Oni supozas, ke pli alta nivelo de kortikosterono helpas la birdojn plej bone elteni tiun taskon.[24]

Atakemo de Kanada ansero.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata (latine). Holmiae. (Laurentii Salvii).
  2. Canadian goose. Dictionary.com. InterActiveCorp. Alirita 3a Januaro 2011.
  3. Stackhouse, Mark. The New Goose.
  4. Audubon Society
  5. Ogilvie & Young, Wildfowl of the World. New Holland Publishers (2004), ISBN 978-1-84330-328-2
  6. 6,0 6,1 6,2 . Branta canadensis. Animal Diversity Web (2002). Alirita 2007-11-18.
  7. Hanson, Harold C.. (1997) The Giant Canada Goose, 2‑a eldono, Southern Illinois University Press. ISBN 978-0809319244.
  8. Canada geese protection status changed. Beehive - New Zealand Government (17a Marto 2011). Alirita 24a Marto 2011.
  9. Cronshaw, Tim, "Farmers deny poison plans", The Press, 25a Marto 2011. Kontrolita 24a Marto 2011.
  10. Mowbray, Thomas B.; Ely, Craig R.; Sedinger, James S. and Trost, Robert E.. (2002) Poole, A.: The Birds of North America. Ithaca: Cornell Lab of Ornithology. doi:10.2173/bna.682.
  11. . Identification and range of subspecies within the Canada and Cackling Goose Complex (Branta canadensis & B. hutchinsii).
  12. Chicago Area Is Home to Growing Numbers of Coyotes. Illinois Department of Natural Resources. Alirita 2011-04-23.
  13. 13,0 13,1 [bna.birds.cornell.edu/bna/species/682/articles/behavior|Canada Goose behavior] (2011).
  14. Johnsgard, Paul A.. (2010) Ducks, Geese, and Swans of the World. Lincoln, Nebraska: University of Nebraska Press.
  15. Pennsylvania Department of Conservation and Natural Resources. Retrieved 15a de decembro, 2007, http://www.dcnr.state.pa.us/
  16. (1995) “Livestock Herding Dogs: A Unique Application for Wildlife Damage Management”, Great Plains Wildlife Damage Control Workshop Proceedings 12, p. 43–45. 
  17. Board of Park Commissioners (Seattle) Meeting Minutes July 12, 2001
  18. Gregg MacDonald, Fairfax County Times (6a de majo, 2008) Goose egg addling stirs concern in Reston. Alirita 2009-06-10.
  19. Air Force News article on Yukla 27
  20. Barbara Barrett (2009-06-08) DNA shows jet that landed in Hudson struck migrating geese. Alirita 2009-06-08.
  21. Maynard, Micheline, "Bird Hazard Is Persistent for Planes", 15a Januaro 2009. Kontrolita 23a Februaro 2010.
  22. Division of Wildlife (Ohio) Goose Attacks
  23. T. M. John & J. C. George (1978). “Circulatory levels of thyroxine (T4) and triiodothyronine (T3) in the migratory Canada goose”, Physiological Zoology 51 (4), p. 361–370. 
  24. Mėta M. Landys, John C. Wingfield & Marilyn Ramenofsky (2004). “Plasma corticosterone increases during migratory restlessness in the captive white-crowned sparrow Zonotrichia leucophrys gambelli”, Hormones and Behavior (PDF) 46 (5), p. 574–581. doi:10.1016/j.yhbeh.2004.06.006. 

Eksteraj ligiloj

Literaturo

  • Hans-Heiner Bergmann, Helmut Kruckenberg, Volkhard Wille: Wilde Gänse – Reisende zwischen Wildnis und Weideland. G. Braun Verlag, Karlsruhe 2006
  • J. Madsen, G. Cracknell, Tony Fox: Goose Populations of the Western Palearctic. Wetlands International, Wageningen 1999.
  • Steve Madge: Wassergeflügel – Ein Bestimmungsbuch der Schwäne, Gänse und Enten der Welt. Verlag Paul Parey, Hamburg 1989, ISBN 3-490-19018-1.
  • Harold C. Hanson: The Giant Canada Goose – Revised Edition. Illinois Natural History Survey.
  • Myrfyn Owen, G. L. Atkinson-Willes, D. G. Salmon: Wildfowl in Great Britain. Cambridge University Press, Cambridge 1986, ISBN 0-521-30986-7.
  • Janet Kear: Man and Wildfowl. Poyer, London 1990, ISBN 0-85661-055-0.
  • P. J. Higgins (Hrsg.): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds. Band 1. Ratites to Ducks. Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3.
  • Erich Rutschke: Die Wildgänse Europas – Biologie, Ökologie, Verhalten. Aula Verlag, Wiesbaden 1987, ISBN 3-89104-448-8.
  • Erich Rutschke: Wildgänse - Lebensweise, Schutz, Nutzung. Parey Buchverlag, Berlin 1997, ISBN 3-8263-8478-4.
  • Malcolm Ogilvie, Bruce Pearson: Wildfowl Behaviour Guide. Hamlyn, London 1994, ISBN 0-600-57973-5.
  • William Lishman: Vater der Gänse – Dem Geheimnis des Vogelzugs auf der Spur. Droemersche Verlagsanstalt, München 1996, ISBN 3-426-26908-2.


Ŝablono:LigoLeginda