Kanada bonazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kanada bonazio
Kanada bonazio, Provinca Parko Algonkino, Ontario, Kanado
Kanada bonazio, Provinca Parko Algonkino, Ontario, Kanado
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Bonasa
Specio: B. umbellus
Bonasa umbellus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kanada bonazioKanada tetrao (Bonasa umbellus) estas mezgranda birdo de la familio de Tetraonedoj kiu loĝas en arbaroj el la Apalaĉoj, norde de Usono, al Kanado kaj Alasko. Ĝi estas nemigranta. Temas pri la ĉasbirdo plej disvastigata en Nordameriko.

La Kanada bonazio estas foje menciata kiel "perdriko". Tio teknike malpravas — perdrikoj estas nerilataj birdospecioj de la Fazanedoj, kaj pri ĉasado tio povas esti erariga ĉe la Griza perdriko, kiu estas birdo de arbaroj, ne de malfermaj areoj.[1]

La Kanada bonazio estas ankaŭ la ŝtata birdo de Pensilvanio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Griza morfo

Tiu nearkta birdo estas ĉirkaŭ 45 cm longa kaj ĉirkaŭ 680 - 850 g peza ĉe maskloj kaj ĉirkaŭ 481 - 623 g la inoj. La Kanada bonazio havas du distingajn morfojn, nome griza kaj bruna, kutime griza norde kaj bruna sude.

Ĉe la griza morfo, la kapo, kolo kaj dorso estas grizbruna; la brusto estas hela kun strieco. Estas multa blanko en subaj partoj kaj flankoj, kaj ĝenerale la birdoj havas diverskolorajn makulecojn kaj striecojn; la gorĝo estas ofte distinge pli hela. La vosto estas ĉefe same brunecgriza, kun regula strieco kaj larĝa nigra al bruna bendo ĉe la fino ("subfina").

Birdoj de bruna morfo havas vostojn samkolorajn kaj sambildajn, sed la resto de la plumaro estas multe pli bruna, kio havigas la aspekton de pli uniforma birdo kun pli hela plumaro sube kaj rimarkinda griza vosto. Estas ĉiaj miksaĵoj inter la du plej tipaj morfoj; kaj pli varmaj kaj pli humidaj kondiĉoj favoras pli brunajn birdojn ĝenerale.

Estas nigra al ruĝecbruna kolumo ĉe ambaŭ seksoj. Ili havas ankaŭ kreston kapopinte, kiu kutime kuŝas. La vosto estas malfermata ventumile dum piediro aŭ flugo. Ambaŭ seksoj estas simile markaj kaj grandaj (inoj nur iomete malpli grandaj), kio malfaciligas distingi ilin, eĉ enmane. La ino ofte havas rompitan subfinan vostobendon, dum maskloj ofte havas kompletajn vostobendojn. Alia marko estas ke pugoj kun ununura blanka punkto indikas inon; dum pugoj kun pli da unu blanka punkto (kutime du) indikas masklon.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Memmontranta masklo

Kiel ĉe plej parto de tetraonedoj, ili pasas plej parton de la tempo surgrunde (sed nokte enarbe), kaj kaze de surprizigo, ili povas eksplodi flugon, per tre laŭta flugilfrapado. Ŝajne ili preferas miksitajn arbarojn riĉajn en tremolo.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas surgrunde aŭ en arboj. Ili estas ĉiomanĝantaj, kaj manĝas burĝonojn, foliojn, berojn, semojn kaj insektojn. Laŭ Don L. Johnson:

"Pli ol ĉiu ajn karaktero, estas la kapablo de la Kanada bonazio profiti tre ampleksan gamon de manĝoj kio permesis ilin adaptiĝi al ampleksa kaj varia gamo de habitatoj en tiu kontinento. Kompleta menuo de tiu tetrao plenigus per si mem libron. Unu stomako de bonazio enhavis vivantan salamandro en salado de akvokreso. Alia enhavis malgrandan serpenton."[2]

Vintre ili nutras sin ĉefe el burĝonoj, ĉefe de amentoj de tremolo, kaj de grajnoj de sumako kaj de aliaj arbustoj. Printempe ili manĝas ĉefe junajn foliojn de tremolo, de betulo, de ĉerizarbo, de pomarbo, de saliko, de trifolio, de taraksako aŭ de naturaj fragoj. Dum somero kaj aŭtuno, tiu birdo konsumas fruktojn kiaj tiuj de la kornuso aŭ de la kratago, glanojn, pomojn, rubusojn, mirtelojn, fagonuksojnprunojn same kiel gajlojn de kverkoj.

La junuloj manĝas malgrandajn insektojn kaj malgrandajn senvertebrulojn.

Habitato[redakti | redakti fonton]

La miksitaj arbaroj de deciduaj kaj koniferoj, la arbarklarejoj kaj arbarbordoj, la ĉeriveraj arbaretoj kun salikoj kaj poploj kaj ĉe abandonitaj farmoj estas taŭgaj habitatoj por trovi tiun bonazion. Vintre ili ŝirmiĝas ofte inter la branĉoj de la koniferoj pli favoraj al kamuflo kaj al protekto el vento kaj neĝo ol la nudaj branĉoj de la deciduaj arboj. Ili povas ankaŭ elfosi ŝirmejon en neĝo.

Ties habitato por reproduktado estas la arbaroj kanadaj kaj de norda Usono inklude Alaskon. Ĉe Kebekio ili troviĝas de nordo al sudo de la provinco inklude la insulon de Antikostio. Male ili forestas el la Magdalen-Insuloj.

Temas pri specio nemigranta kaj restas la tutan jaron en la sama regiono. Vintre ili povas fari mallongajn movojn por serĉi nutradon aŭ ŝirmon ĉefe kiam la tavolo de neĝo estas abunda. Kreskas skvamoj sur ties fingroj por pliampleksigi ties areon kaj faciligi piediron surneĝe. Ili perdas ilin printempe.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nesto enhavanta grandan ovaron

Maskloj allogas inojn per tamburado (laŭta flugilfrapado), ofte de sur falinta trunko, dekomence de printempo. La masklo ŝvelas sian plumaron kaj levas sian keston. La kerno de la pariĝa sezono estas fine de aprilo. Nestoj situas surgrunde, kutime en densa arbaro en depresio ĉe arbotrunko aŭ stumpo. La ino demetas ĉirkaŭ 9 al 14 brunmakuletecajn ovojn kaj eloviĝo okazas post 23 aŭ 24 tagoj. La masklo ne respondecas pri patraj zorgoj, li estas poliginia kaj foriras post kopulacio. La idoj estas frumaturaj, povas manĝi post kelkaj horoj kaj povas flugi post 12 tagoj, sed restas kun la ino ĝis fino de septembro kaj iĝas plenkreskuloj post 16 semajnoj.[3]

Predado[redakti | redakti fonton]

La predantoj de la plenkreskaj Kanadaj bonazioj estas rabobirdoj kaj vulpoj. La ovojn manĝas lavursoj, didelfoj, mefitoj, vulpoj, strisciuroj kaj kelkaj specioj de serpentoj.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Populacidensecoj en la kontinento draste malpliiĝis dum la ĵusaj jardekoj, ĉefe pro habitatoperdo. En Kanado, tiu specio estas ĝenerale disvastigata, kaj ne estas konsiderata tutmonde minacata fare de la IUCN. Multaj subŝtatoj en Usono malfermas ĉassezonojn el septembro al januaro, sed ĉasado ne estas konsiderata draste minaca faktoro ĉe la populacia malpliiĝo.

Aliflanke ŝjane la specio postulas klaran ekziston de arbaro, almenaŭ parto el kiuj estas malnova, por pluhavi stabilan populacion. Tiu specio loĝis en Kantono Seneca (Ohio) kaj en similaj arbaroj de norda Usono, sed malaperis surloke ne longe post plej parto de tiuj arbaroj estis dehakitaj.[4] Izolataj populacioj povas malaperi pro ĉasado - en Kantono Seneca, la laste vidata Kanada bonazio de la origina populacio estis mortpafita aŭtune de 1892 ekzemple.[4] Krome la specio, kiel ĉe multaj tetraoj, suferas regulajn populaciciklojn de 10–12 jaroj averaĝe. Nombroj de Kanada bonazio pliiĝas kaj malpliiĝas, ne rare laŭ faktoro de kvin, kaj eventuale laŭ faktoro de dek; la tialoj estas nekonataj.

La Kanada bonazio estas fekundaj kaj la populacioj povus esti facile rekuperataj per reenmeto. Foje eĉ surloke formortintaj populacioj estis rekuperataj. Populaciciklojn oni atentu, por ke rekuperitaj populacioj formu sufiĉajn nombrojn antaŭ la komenco de la ciklofalo. Krome, kvankam teorie tiu specio povas elteni fortan ĉaspremon pro kapablo produkti grandan idaron, oni havu ampleksajn arbarojn por elteni konstantan ĉasadon sen risko de populacia formorto. Ĉasado estas plej efika se oni atentas la populaciciklojn, garantiante la birdojn du jarojn senĉasajn por rekuperiĝi el ciklofalo, kaj permesi sufiĉan rekuperadon.

La Ruffed Grouse Society (Societo por Kanada bonazio)[5] estas NRO dediĉita nur al kreado kaj zorgado de juna arbara habitato, kio gravas por la survivado de tiu specio same kiel por aliaj specioj, kiaj kantobirdoj.

Ĉasado[redakti | redakti fonton]

"Ĉasado de Kanada bonazio estas komuna en norda kaj en plej okcidenta Usono same kiel en Kanado, ofte per pafado. Oni povas uzi ankaŭ hundojn. Ĉasado de la Kanada bonazio estas tre rigora. Ĉar la bonazio pasas sian tempon en densa arbustaro, tremolejoj, kaj duaranga pinaro. Estas malfacile ankaŭ detekti manĝantan bonazion vagantan en makiso. Ĉar ties kamufla plumaro kaŝas ilin tre bone en vario de kondiĉoj, kvankam kiam estas neĝo, ĝi povas esti multe pli facila. Kiel ĉe aliaj arbaraj bestoj, La Kanada bonazio lasas spurojn inter subkreskaĵaro kaj pinoj. Tiuj povas esti trovataj serĉe plumojn de la birdo surgrunde kaj ĉe branĉetoj borde de la spuroj. Ĉasado de la Kanada bonazio postulas bonan aŭdkapablon kaj multan staminon ĉar oni devas konstante piediri kaj aŭskulti ilin inter la foliaro." - Joseph B. Barney

La populacio de Kanada bonazio havas ciklon, kaj la ciklo okazas sendepende de la multa aŭ malmulta ĉasado. Tiu ciklo konfuzigis sciencistojn dum jaroj, kaj estas konata simple kiel la "bonazia ciklo."

Minesoto estas la subŝtato plej produkta de Kanada bonazio en Usono.[6]

La Kanadaj bonazioj estis jam ĉasitaj aŭ kaptitaj de la indiĝenoj pro ties viando, sed ili estis nekomunaj tiam. Ĉe la unuaj kolonoj, pro la sekvaj senarbarigo kaj agrikulturo la populacioj de tiu birdospecio pliiĝis.

La Kanadaj bonazioj estas ĉasbirdo populara inter ĉasistoj. La ĉasado okazas aŭtune, ĝenerale inter septembro kaj januaro depende de la regiono. Ĝi praktikiĝas ĉefe per fusilo aŭ per karabeno. Ĝia viando estas de fajna gusto. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la ĉasado forigas malpli de 30 % de la populacio aŭtuna de ia teritorio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ruffed Grouse, Animal Diversity
  2. Johnson (1995): p.37
  3. Birds of Minnesota: Ruffed Grouse
  4. 4,0 4,1 Henninger (1906), OOS (2004)
  5. Ruffed Grouse Society
  6. Grouse Hunting

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]