Kanada cervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kanada Cervo
Wapiti.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Remaĉuloj Ruminantia
Familio: Cervedoj Cervidae
Genro: Cervo Cervus
Specio: C. canadensis
Cervus canadensis
(Erxleben, 1777) [1]
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Subspecioj

Multaj - vidu la tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La siberia kaj nordamerika kanada cervo (Cervus canadensis) estas la due plej granda cervo-specio de la mondo post la alko. La origine palearktisa specio disvastiĝis nearktisen post la formorto de la amerika megafaŭno fine de la glaciepokoj. La besto longas 1,65 – 2,5 metrojn, kun vostoj je 12 – 15 centimetroj longa, altas 1,2 – 1,5 metrojn kaj pezas 100 – 250 kilogramojn. Ĝi estas ruĝbruna kun abdomeno iom hela. Ĝi portas helkoloran makulon sur la koksoj kaj malhelkoloran strion sur la dorso laŭlonge de la spino.

Ĝis lastatempe oni kredis ke la kanada cervo kaj la eŭropa ruĝa cervo estis unu specio, sed lastatempaj geno-esploroj indikas ke ili estas apartaj specioj.[2] Laŭ ĉi tiuj studoj, la makula cervo (Cervus nippon) de Azio estas eĉ pli proksime parenca al la kanada cervo ol la ruĝa cervo.


La kanadaj cervoj vivas en miksaj arbaroj, altmontaj arbaroj kaj herbejoj aŭ maldensaj arbetaroj. Somere ili aktivadas sur altaj montoj kun prosperaj arboj kaj vivas 3 – 5 – ope. La cervino loĝas kune kun siaj idoj. La vircervo ĝenerale vivas sola aŭ formas kun aliaj samseksuloj grupon. Kiel plejparto de la alispecaj cervoj, la ruĝa cervo manĝas kaj trinkas akvon en frumateno kaj vespero, kaj tre viglas ĉe tagiĝo. Somere ĝi banas sin en marĉo aŭ lago. Ĝi manĝas arbofoliojn, ŝosojn kaj herbojn, ofte trinkas mineralan akvon aŭ lekas naturan salon. Ĝi estas sprita kaj lerta en kurado, havas akrajn flaradon kaj aŭdadon, sed malbonan vidadon. La vircervo defaligas kornajn vilojn en aŭgusto kaj septembro, kaj tuj post tio ĝi komencas serĉi por si kunulinojn. Tiam ĝi ofte krias, kaj ĝia basa krio povas aŭdiĝi fore je pli ol 1 kilometro. Dum tiu tempo intensa lukto okazas inter la vircervoj. La venkinto kolektas ĉirkaŭ sin grupon da cervinoj kaj pariĝas al ili. En majo kaj junio de la sekvanta jaro la cervino naskas ĝenerale unu idon ĉiufoje. La gravedeco daŭras 230 – 240 tagojn. La ĵus naskita ido havas makulojn sur si. La juna cervino maturiĝas en la aĝo de 3 aŭ 4 jaroj, dum la juna vircervo en la aĝo de 5 aŭ 6 jaroj. Ĝenerale ili povas vivi 15 – 18 jarojn.

La juna korno de la kanada cervo estas valora ĉina drogo. Ĝia kvalito estas malpli bona ol tiu de la makula cervo, sed pli granda ol tiu de la lasta.

Arealo de la kanada cervo


Vidu ankau[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erxleben, J.C.P. (1777) Anfangsgründe der Naturlehre and Systema regni animalis.
  2. Mitochondrial DNA phylogeography of red deer (Cervus elaphus). Molecular Phylogenetics and Evolution 31 (2004) 1064–1083. Alirita la 6-a de oktobro 2006.