Kanadaj Prerioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la provincoj Kanadaj Prerioj, kiuj inkludas tajgon, stepojn kaj montojn same kiel la proprajn preriojn.

La Kanadaj Prerioj estas regiono de Kanado, specife en Okcidenta Kanado, kiu povus korespondi kun kelkaj diferencaj difinoj, ĉu naturaj ĉu politikaj. Notinde la Preriaj provincoj aŭ pli simple la Prerioj enhavus la provincojn de Alberto, Saskaĉevano kaj Manitobo, ĉar ili estas grandparte kovrataj de prerioj. Pli limigite la termino povus ankaŭ aludi al la areoj de tiuj provincoj kiuj fakte estas kovrataj de prerioj. Prerioj kovras ankaŭ partojn de nordorienta Brita Kolumbio, kvankam tiu provinco ne estas tipe inkludata en tiu regiono laŭ politika vidpunkto.