Kanalo Danubo-Odro-Elbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akva koridoro Danubo-Odro-Elbo aŭ ankaŭ Kanalo Danubo-Odro-Elbo, Akvovojo Danubo-Odro-Elbo, DOE, estas polemika projekto de kanalo, kiu devus kunigi riverojn Danubo, Odro kaj Elbo por akva transporto. Krom tiuj ĉi riveroj havas signifan rolon en la projekto riverojn Morava kaj Bečva.

Favorantoj de la kanalo estas kelkaj ministerioj de Ĉeĥio kaj de najbaraj ŝtatoj, konstruaj, loĝistikaj kaj ŝipfirmaoj, kelkaj urboj kaj municipoj sur vojo de la kanalo, kelkaj transportaj fakuloj.

Kontraŭuloj estas kelkaj transportaj fakuloj, ekologoj kaj mediprotektistoj timantaj rompigon de la naturaj biotopoj kaj pejzaĝo kaj kelkaj urboj kaj municipoj sur la vojo de la kanalo, tra kiuj teritoria ŝirmo por la akva koridoro Danubo-Odro-Elbo ne ebligas konstrui sur la trafitaj parceloj.