Kanalo Poarta Albă–Midia Năvodari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kanalo estas la norda forko de la ruĝa linio

La Kanalo Poarta Albă–Midia Năvodari estas branĉo de la Kanalo Danubo-Nigra Maro. Ĝi debranĉiĝas ĉe Poarta Albă kaj kondukas ĝis la marhaveno Midia ĉe urbo Năvodari. La branĉo longas 31,2 km, tio estas iom malpli ol la duono de la ĉefa kanalo.

La distancomarkoj de la kanalo komenciĝas per 0 ĉe la disbranĉejo, ĉe Poarta Albă, kie la kanalo Danubo–Nigra Maro atingas sian 36-an kilometron.

Kluzo Năvodari

La kanalo situas tute en la distrikto Constanța. Ĝi havas larĝon de 50 m kaj profundon de 5,5 m. La minimuma kurbiĝa radiuso estas 1000 m. Ĝi do estas malpli profunda ol la ĉefa kanalo kaj havas pli akrajn kurbiĝojn. Ankaŭ la libera alto sub pontoj estas malpli, nur 12,5 metroj kompare al 17.[1]

La kanalo posedas du kluzojn, ĉe Ovidiu (km 15+230) kaj ĉe Năvodari (km 25+477), kun niveldiferencoj de 6.26 m resp. 1,75 m. Ili estas nur duone longaj kaj larĝaj kompare al tiuj de la ĉefa kanalo (145 m × 12,5 m).[1]

Tri kilometrojn de la mara fino la kanalo disbranĉiĝas; branĉeto 5,5 km longa iras norden al la haveno Luminița.

La konstruado de la branĉo daŭris de 1983 ĝis oktobro 1987; ĝi do estis finita tri jarojn post la pretigo de la ĉefa kanalo.

Laŭ longo de kvin kilometroj la kanalo fluas rande de lago Siutghiol, kiu havas proksimume la saman nivelon, sed estas apartigita per digo[1]. Ekzistas propono konstrui norde de la lago, je kilometro 20+500, kluzon inter la kanalo kaj la apuda maro, tiel ŝparante ĉirkaŭ ok kilometrojn; laŭ taksoj tio kreskigus la trafikon de persontransportaj ŝipoj je 30 ĝis 50 elcentoj[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Istoria Canalului Dunăre–Marea Neagră. Arkivita el la originalo je 2020-08-09. Alirita 2015-02-0.
  2. (2008-11-08) “Ecluza între Lacul Siutghiol și Canalul Poarta Albă văzută cu ochi buni de instituțiile de mediu”, Telegraf. Alirita 2015-02-01..