Kanalo de Bydgoszcz

El Vikipedio
(Alidirektita el Kanalo de Bromberg)
Saltu al: navigado, serĉo

La kanalo de Bydgoszcz respektive historie "kanalo de Bromberg" (pole Kanał Bydgoski, germane Bromberger Kanal) ligas la riveron Brda ĉe Bydgoszcz kun la rivero Noteć (pole, Netze germane) ĉe Nakło nad Notecią. La kanalo estas 26 kilometrojn longa kaj havas 6 kluzojn.

Ĝi estis konstruita inter la jaroj 1773 kaj 1774 post la Prusa anekto de okcidenta Pollando. La kanalo ligas la riveron Vistulo en oriento kun la riveroj Varto kaj Odro en okcidento kaj kreis ligon inter la plej gravaj akvovojoj de la regiono.

Krom la Finowkanal kaj la Plauer Kanal (parto de la nuna Elbe-Havel-Kanal) la "kanalo de Bromberg" estis la tria granda kanala projekto en la epoko de la prusia reĝo Frederiko la Granda (Friedrich der Große').

Komence de la 18-a jarcento la regiono de la posta kanalo suferis pro la Granda Nordia Milito, pro inundo kaj epidemio. Ĝia loĝantaro malkreskis al 700 en 1772, kiam ĝi iĝis parto de la prusia provinco Posen (pole Poznań). Pro konstruado de la "kanalo de Bromberg" la loka loĝantaro ekonomie reprosperis.

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  Kanał Bydgoski (pole)
Ekstera ligilo  Muzeo Kanału Bydgoskiego
Ekstera ligilo  Stowarzyszenie Kanał Bydgoski
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj