Canal de Bourgogne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kanalo de Burgonjo)
Tunelo apud Pouilly-en-Auxois

La Canal de Bourgogne, aŭ Kanalo de Burgonjo esperante, estas kanalo en la nordorienta parto de Francio. Ĝi ricevis sian nomon de la region Burgonjo. Ĝi ligas la riverojn Yonne kaj Saône kaj tiel ligas la Atlantikon kun la Mediteranea Maro.

La kanalo perdis sian ekonomian signifon kaj estas ĉefe uzata de turismaj boatoj. Malgraŭ la 189 kluzoj sur 242 km la kanalo estas rigardata kiel unu el la plej belaj de la mondo.

Vojo[redakti | redakti fonton]

La kanalo estas 242 km longa kaj komencas ĉe Migennes apud la rivero Yonne sur nivelo de 80 metroj. Post 150 km ĝi atingas per la helpo de 115 kluzoj la akvodislimon sur 376 m da alteco ĉe Pouilly-en-Auxois. La tunelo Voûte du canal de Bourgogne (Volbo de la kanalo de Burgonjo) aŭ Voûte de Pouilly en Auxois (3.337 m longa) trairas la limon inter Atlantiko kaj Mediteranea Maro. La malsupreniro bezonas 76 kluzojn kaj post 92 km la kanalo atingas ĉe Saint-Jean-de-Losne la riveron Saône.

Sur la tuta kanalo la rapideco estas 6 km/h. La kluzoj estas 39 m longaj kaj 5,20 larĝaj (Formato Péniche).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj ideoj ekestis en la 15-a jarcento, sed konkretaj planoj komencis en la jaro 1606 en la epoko de Henriko la 4-a (Francio). La fama inĝeniero Vauban priskibis en la jaro 1696 la diversajn eblecojn, sed daŭris pliajn 28 jarojn ĝis la administracio de Burgonjo dungis la inĝenieron Joseph Abeille la 18-an de Majo 1724 por prilabori planon, kiuj estis pretaj en la jaro 1727.

Pliaj 47 jaroj pasis ĝis la komenco de la unuaj preparaj laboroj inter la riveroj Yonne kaj Tonnerre. Pro la samtempa realigo de la Canal du Centre fare de Émiland Gauthey, la financaj rimedoj estis limigitaj kaj oni realigis nur la parton inter Saint-Jean-de-Losne kaj Dijon. Ĝi tio ekfunkciis ek de la 14-a de decembro 1808. Dum la franca revolucio kaj epoko de Napoléon Bonaparte la laboroj stagnis. Plia peco de 20 km inter Dijon kaj Pont de Pany estis realigata ĝis 1822.

La finkonstruado estis ebla per la ideo de Joseph-Michel Dutens, la plej supera inĝeniero pri ŝoseoj kaj pontoj kaj Louis Becquey, la ĝenerala direktoro de ŝoseoj kaj pontoj. Ili proponis la fondon de asocio Compagnie de l’Emprunt du Canal de Bourgogne surbaze de kreditoj.

La 28an de decembro 1832 trapasis la unua boato la vertotenejon kaj alvenis la 3-an de januaro 1833 en Dijon. Sed nur post realigo de kvin la basonoj en Cercey, Chazilly, Grosbois, Le Tillot kaj Panthier fine de la jaro 1843 por certigi la akvoprovizon de la vertotenejo la kanalo povis ekfunkcii.

Sed post la finkonstruo de la fervoja linio inter Dijon kaj Laroche Migennes la kanalo perdis sian ekonomian valoron. Tamen la kanalo estis plibonigita ĝis la jaro 1882. Oni plilaĝigis la kluzojn al la formato de Péniche kaj aldonis basenon sur la Armançon

Voûte du canal de Bourgogne[redakti | redakti fonton]

Voûte du canal de Bourgogne estas tunelo, kiu estas 3.337 m longa en la proksimeco de Pouilly-en-Auxois. Ĝi estis realigata dum 7 jaroj ekde la jaro 1825.

La boatoj bezonis 10 horojn por trapasi. En la jaro 1867 estis aldonita ĉeno por tiri la boatojn, kiuj estis funkciigita per vapormaŝino. En la jaro 1893 estis instalata elektra motoro kaj la tempo de la trapaso estis reduktita al 2 horoj.

En la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento senmotoraj boatoj estis tirataj de elekta trenŝipo.

Alia problemo estis la malgranda alteco de la tunelo kaj malplenaj boatoj tuŝis la plafonon. Oni trovis teknika solvon. La boatoj estis prenitaj per granda, kiu funkciis kiel doko. Ĝi malaltigis la internan nivelon de la akvo kaj la boato troviĝis sur la ĝusta malalta nivelo.

Hodiau la preskaŭ senescepte turismaj boatoj trapasas per la propra motoro. Oni devas sin anonci ĉe la kluzo 1S, venante de Saône1Y venante de Yonne kaj ricevas informfolion. La boato devas havi lumon, naĝvestojn por ĉiuj pasaĝeroj kaj sonorilon. La rapideco devas esti 6 km/h. En la tunelo estas elektra lumo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]