Kanalo de Gliwice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kluzo de la Glivica kanalo

La Kanalo de GliwiceGlivica kanalo (eĉ "Adolf-Hitler-Kanal", pole Kanał Gliwicki) kondukas en Valo de Kłodnica inter Gliwice kaj Odro ĉe Koźle kaj estis konstruita inter 1934 kaj 1939 anstataŭ kaj sur loko de la malnova Kanalo de Kłodnica. Ĝi havis la longon de ĉ. 41 km, profundon de 3,5m, larĝon de 38 m, altodiferencon de ĉ. 49 m. Ĝi estas ŝipebla dum 275 tagoj (de 15-a de marto ĝis 15-a de decembro) en jaro.

Post kiam oni profundigis, trankonstruis la Klodnican kanalon por ebligi ŝipveturon kun ŝarĝo ĝis 100 t kaj mergo de 1,20 m, okazis denova trakonstruo ekde 1934 kaj establo de modernaj (kaj malpli da) kluzoj, pli mallongaj Trasse).

La kanalo estis solene malfermita la 8-an de decembro 1939 kun nomo "Adolf-Hitler-Kanal" kaj fare de Rudolf Heß. Samtempe okazis la unua fosila preno por la Danub-Odra kanalo, fare de reprezentanto de Hitler. La laboroj por la ĉ. 320 km longa akvovojo estis baldaŭ ĉesigitaj.

La Glivica kanalo estas ŝipebla por ŝipoj kun mergo de 2,25 m. Ĝi alfluas la Odron en la haveno en Kłodnica.

Post finiĝo de la dua mondmilito, ekde 1950 ekis denove la ŝipado sur la nun pola Kanał Gliwicki. Pli poste oni atingis eĉ la celitan jaran varomason de 3 milionoj da tunoj. Dumtempe la transporto reduktis je 300.000 t/jaro.