Kanalo de Sankta Georgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanalo de Sankta Georgo
markolo [+]

AkvejoKelta Maro, Irlanda maro
Koordinatoj52° 0′ 0″ N, 6° 0′ 0″ U (mapo)52-6Koordinatoj: 52° 0′ 0″ N, 6° 0′ 0″ U (mapo)

Longo160 km (99 mi)
Minimuma larĝo81 km (50 mi)
Map
Kanalo de Sankta Georgo
Vikimedia Komunejo:  Saint George's Channel [+]
vdr
situo de la Kanalo de Sankta Georgo
Reliefa mapo de la kanalo sude kaj la Irlanda Maro norde

La Kanalo de Sankta Georgo (angle St George’s Channel, kimre Sianel San Siôr, irlande Muir Bhreatan) estas mara kanalo inter Irlando kaj Kimrio. Ĝi ligas la Irlandan Maron norde kun la Kelta Maro respektive la Atlantika Oceano sude. La plej malvasta punkto situas inter la kabo Carnsore Point en la irlanda graflando Wexford kaj la kabo St David’s Head, la plej okcidenta punkto de Kimrio en la graflando Pembrokeshire.

Historie, la tuta mara parto inter Irlando kaj sudokcidenta Britio de la duoninsulo Lleyn en nordokcidenta Kimrio ĝis Land's End en sudokcidenta Anglio nomiĝis Kanalo de Sankta Georgo. La nomo devenis de legendo el la 14-a jarcento, laŭ kiu la sankta Georgo, romia soldato origine el Kapadokio, ŝipe pasis la kanalon dum vojaĝo de Bizanco al Britio.

La mara kanalo inter la insuloj Novbritio kaj Novirlando en la Bismarka Insularo de Papuo-Nov-Gvineo konsekvence same nomiĝas Kanalo de Sankta Georgo.