Kanalo inter Nantes kaj Brest

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kanalo inter Nantes kaj Brest estas etprofila kanalo, kiu kunligas la urbojn Nantes kaj Brest kaj kiu iras tra la valoj de la riveroj Erdre, Isac, Oust, Blavet (al kiu ĝi alfluas en Pontivy), Doré, Hyères kaj Aulne ; tiuj riveroj estas kunligitaj per tru kunligaj kanaloj, kiuj suriras la akvodislimon. Ĝia konstruado okazis en la unua duono de la 19-a jc kaj ĝia tuta longo estas 364 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kilometroŝtono 354 de la kanalo.

La ideo malfermi internan navigan vojon en Bretonio datiĝas de la 16-a jc okaze de la unuiĝo de la duklando de Bretonio al la reĝlando de Francio : la kanalizado de la rivero Vilaine estis decidita en 1538 de la ĝenerala Asembleo de Bretonio. La rivero fariĝis navigebla inter Rennes kaj Messac, tio ebligis ekde 1585 la unuan riveran iron de la bretona ĉefurbo al Redon kaj al la biskaja Golfo per la mara parto de la rivero Vilaine.

La ekonomia celo de la kanalo inter Nantes kaj Brest estis malenklavigi la bretonan centron (kun malmultaj vetureblaj vojoj, ĝi estis nomata « la Siberio de Bretonio »), ebligante al ĉiuj punktoj de tiu teritorio esti je malpli ol 15 km for de akvovojo (maro kaj ties rioj, riveroj aŭ kanalo). En 1627, la ĝenerala Asembleo de Bretonio aprobis projekton por ligi Brest kaj Carhaix per kanalo, sed tiu projekto abortis pro manko de financado[1].

La diversaj marblokadoj, truditaj ekde 1688 en la reĝado de Ludoviko la 14-a, kondukis la ĝeneralan Asembleon esplori la konstruadon de kanalreto, en Bretonio, sed ankaŭ en la graflando de Maine. En 1745, la grafo François Joseph de Kersauson iniciatis neklaran projekton inter Nantes kaj Brest, kiu estis forlasita pro manko de mono. En Januaro 1783, intera komisiono estis kreita por esplori ĉiujn projektojn. Laŭ tiu ideo, tiu komisiono prezentis al la reĝo Ludoviko la 16-a, la 31-an de oktobro 1784, ĝeneralan mapon de la projektoj kaj komentis ĝin. Tiu komisiono ricevis la helpon de membroj de la reĝa Akademio de la Sciencoj, el kiuj la abato Rochon kaj Nicolas de Condorcet, kiuj analizis la memuarojn de la diversaj projektoj. Tamen necesis atendi la komenciĝon de la 19-a jc kaj la blokado de Brest fare de la angloj, por konvinki Napoleonon la 1-an pri la strategia intereso malbloki Brest-on tra la tero, provianti per nutraĵoj kaj municioj la arsenalojn de Brest kaj Lorient kun Nantes kaj Saint-Malo[2].

La ĉefaj datoj :

  • 1803 : la ĉefinĝeniero de la pontoj kaj vojoj Guy Bouessel estis komisiita pri la esploro de la projekto ;
  • 1811 : komenciĝo de la laboroj ĉe la du finoj (en departementoj Loire-Inférieure kaj Finistère), sekve de imperia dekreto pri konstruado de la kanaloj en Bretonio subskribita en la 7-a de junio 1811 de Napoleono. Starigo en la 7-a de septembro 1811 de la unua ŝtono de la unua kluzo sur la nuna interkluzejo Guilly Glaz, ĉe la limo inter la komunumoj Port-Launay kaj Châteaulin ;
  • 1822 : Kreado de la Kompanio de la Kanaloj de Bretonio (france: Compagnie des Canaŭ de Bretagne) kies pruntoj reprogresigis la laboron bremsitan pro ties komplekseco, la revolucia periodo kaj poste la falo de la Unua Imperio. Tiu laboro estis sub la estrado de la grafo Jean-Marie de Silguy ;
  • Majon 1826 : malfermo de la kvar unuaj kilometroj de la kanalo en la departemento Finistère ;
  • 1836 : malfermo por la navigado de la sekcioj Nantes-Redon kaj Brest-Carhaix ;
  • 1-an de januaro 1842 : la akvovojo inter Nantes kaj Brest, kiu longas je 360 km estis malfermita por la navigado laŭ sia tuta longo ;
  • 1858 : inaŭguro de la kanalo fare de Napoleono la 3-a kaj de ties edzino Eŭgenia sur la loko de la mara kluzo Guilly Glaz.

La disvolviĝo de la fervojo ekde la 1850-aj jaroj (kaj aparte la linio 'Carhaix' - 'Châteaulin' - 'Camaret' en 1911), la konstruado de vojoj kaj la konstruado de la baraĵo de Guerlédan (kiu izolis la partojn de la departementoj Finistère ka Côtes-d'Armor disde la alia parto de la reto, kaj kiu naskis la plej vastan artefaritan lagon de Bretonio: la lago de Guerlédan). Tiu lago de Guerlédan, ekde 1923, neniigis la « frajton » (konsistantan el nutraj rimedoj (cerealoj, vinoj, sukero, salo), el krudaj materialoj (ligno, sablo el riverego Luaro, ardezoj, anĝeviaj kalkoŝtonoj, minkarbo por la forĝejoj de Loudéac) kaj el agrokulturaj sterkoj (kalko el departemento Maine-et-Loire, kalka sablo)[3]) per la dolĉakvaj vojoj inter Nantes kaj Brest, ankaŭ pro la tro malgranda profilo de la kanalo por la bretona ŝiparo, kiu motorizis siajn ŝipojn en la 1930-aj jaroj. La trafiko, kiu progresis de 10 000 tunoj en 1859 al 174 000 tunoj en 1911 tiam komencis malprogresi. En 1942, la lasta barĝo transiris la kluzon de Châteauneuf-du-Faou[4].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kluzo n°234, Toul ar rodo.

Turismo kaj libertempado[redakti | redakti fonton]

Forlasita kluzo de la kanalo en la ne plu navigebla sekcio Pontivy - baraĵo de Guerlédan.

Teknikaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La kanalo inter Nantes kaj Brest havas 238 kluzojn, el kiuj 18 estas subakvigitaj en la lago de la baraĵo de Guerlédan (la lasta kluzo estas la 237-a sed ekzistas iu 17 bis-a kluzo en Redon). La ok kanalizitaj riveroj estas : Erdre, Isac, Oust, Blavet, Doré, Kergoat, Hyères kaj Aulne. Estas tri supraj interkluzejoj sur la kanalo inter Nantes kaj Brest : Bout-de-Bois (alta je 20 m), la baraĵo de Bosméléac kaj la akvoproviza kanaleto de Hilvern (alta je 129 m) kaj Glomel (alta je 184 m). La laboroj kostis 160 milionojn da or-frankoj de 1860 (t.e. 150 milionoj da eŭroj en 2000).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kader Benferhat, france Le canal de Nantes à Brest, éd. Ouest-France, reeld. 13-an de Februaro 2007, 142 p.
  2. Jean Kergrist, radioelsendaĵo La marche de l'histoire sur radiokanalo 'France Inter', 28-an de Junio 2011
  3. (PDF) Kial kanaloj en Bretonio ?[rompita ligilo]
  4. france Promenadoj en la valo de la rivero Aulne : la kanalo inter Nantes kaj Brest Arkivigite je 2012-05-18 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Le canal de Nantes à Brest à pied de Thierry Guidet, éditions UBACS, 1991
  • france Les bagnards du canal de Nantes à Brest (la vie au camp de Glomel, 1823-1832) de Jean Kergrist, Editions Keltia Graphic, 2003
  • france Bagnards en cavale, roman de Jean Kergrist, Editions Keltia Graphic
  • france Carhaix et le Poher, itinéraires intérieurs, ouvrage hors-série sous la direction de Marie-Josée Christien, Spered Gouez 2004: quelques pages sur le canal de Jean Kergrist, Marie-Josée Christien, Jacqueline Saint-Jean
  • france Aspects du canal de Marie-Josée Christien, Sac à mots éditions 2010
  • esperante La kanalo de Nantes al Brest de Christian Bertin, 56 paĝoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

-->