Kaname Akamatsu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

AKAMATSU Kaname (japane 赤松 要, Akamatsu Kaname; 7-an de aŭgusto 1896 en Kurume - mortis la 20-an de decembro 1974) estis japana ekonomikisto. Li estas konata pro ellaboro de paradigmo de flugantaj anseroj, kiu montris la japanan gvidrolon en la teknologia evoluo en sudorienta Azio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis ekonomion kaj germanan filozofion en la Tōkyō Shōka Daigaku (Ekonomia Lernejo de Tokio) (hodiaŭ Universitato Hitotsubashi). Lia deveno el malriĉaj cirkonstancoj kondukis al forta interesiĝo je la marksismaj ideoj. Li veturis en 1924 al Germanio, kie li pasigis du jarojn en Berlino kaj Heidelberg kaj ekkonis ideojn de Friedrich List pri nacia ekonomio kaj filozofion de Hegel. Li vizitis en Londono tombon de Karl Marx, en Boston lernis en la nov-fondita Harvard Bureau of Economic Statistics la tie evoluigitajn metodojn de la matematika ekonomio. Ekde 1926, li instruis en Universitato de Nagojo. Li esploris empirie la ekonomian evoluon precipe laŭ ekzemplo de la regiona teksaĵa industrio. la esploroj donis bazon de sia teoria verko. En 1939, li eklaboris en Ekonomia Lernejo de Tokio. Ekde 1943, li laboris en Singapuro. Post fino de la dua mondmilito, li estis akuzita kiel militkrimulo kaj estis juĝprocesigita. La akuzoj falis en la proceso, ekde 1953 li iĝis dekano de la ekonomiscienca fakulto de Universitato Hitotsubashi.

Verko[redakti | redakti fonton]

La paradigmo de flugantaj anseroj estis ellaborita en la 1930-aj jaroj, por kio lin helpis ideoj de Friedrich List. Li preferis la impoton, se tio helpis elkonstruon de la hejma industrio. Liaj verkoj restis nekonataĵ ĝis la 1960-aj jaroj, kiam aperis artikoloj en la angla lingvo. Liaj libroj ne estas ĝis nun tradukitaj al alia lingvo.