Kanaria pino
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Caldera de Taburiente ( La Palma )
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Pinus canariensis C.Sm. |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Kanaria pino ( Pinus canariensis ) estas palearkta specio el la genro pino, familio de pinacoj, hejme kaj endemie en la eksteraj Kanarioj ( Gran Canaria, Tenerifo, El Hierro kaj La Palma ) en la Atlantika Oceano. Estas subtropika pino kaj ne toleras malaltajn temperaturoj aŭ fortan froston, postvivante ĝis ĉirkaŭ −6 to −10 °C. Ene de sia natura arealo, ĝi vegetas sub ekstreme varieblaj reĝimoj, ekde malpli ol 300 mm ĝis pluraj miloj, plejofte kaŭze de diferencoj pri nebulo-kaptado de la pinglaro. Sub varmaj cirkonstancoj, ĝi estas unu el la plej sekec-toleremaj pinoj, postvivante eĉ kun malpli ol 200 mm po jaro.
Enhavo |
[redakti] Disvastiĝo
La natura arealo estas iome reduktita kaŭze de trohakado tiel ke nur la insuloj de Tenerifo, La Palma kaj Gran Canaria ankoraŭ havas vastajn arbarojn. Ĝi estas la plej granda arbo en Kanarioj.
[redakti] Priskribo
Kanaria pino estas granda ĉiamverda arbo, vegetante ĝis alteco de 30-45 m kaj trunka diametro de 1,5 m, escepte ĝis alteco de 60 m kaj diametro de 2,5 m. La verdaj ĝis flav-verdaj folioj estas pinglecaj, en faskoj po tri, 15-30 cm longaj, kun delikate dentigitaj randoj kaj ofte pendantaj. Karakterizaĵo de la specio estas la ĉeesto de glaŭkaj ( blu-verdaj ) ŝosoj el dormantaj burĝonoj de la pli malalta trunko, sed en la natura arealo tiu nur okazas kiel konsekvenco de fajro aŭ alia difekto. Fakte, tiu pino estas unu el la plej fajro-rezistemaj koniferoj en la mondo. La strobiloj estas 10-23 cm longaj, brilante kaŝtan-brunaj, multfoje restante fermitaj dum pluraj jaroj ( malfruaj strobiloj ). Ĝiaj plej proksimaj parencoj estas roksburg-pino ( Pinus roxburgii ) el la Himalajo, la mediteraneaj pinoj pinio ( Pinus pinea ), halepa pino ( Pinus halepensis ), pinastro ( Pinus pinaster ) kaj turka pino ( Pinus brutia ) el la orienta Mediteranea regiono.
[redakti] Kultivado kaj uzado
La ekstreme longaj pingloj liveras signifan kontribuon al akvoprovizado de la insuloj, kaptante grandajn kvantojn de kondensaĵo el la humida aero de la Atlantika Oceano kun la superreganta okcidenta vento. La kondensaĵo tiam gutas sur la grundon kaj estas rapide sorbita de tiu ĉi, eventuale perkolante suben en la subgrundaj akvokorpoj.
La aroma ligno, speciale la durameno, estas unu el la plej taŭgaj pinolignoj - malmola, forta kaj daŭrebla.
Sub pli varmaj klimatoj, kanaria pino estas populara ornama arbo por privataj ĝardenoj, publikaj pejzaĝoj, kaj kiel stratoarboj en Kalifornio.
En Sud-Afriko kaj Aŭstralio, ĝi estas estinta kvazaŭhejma specio en la pejzaĝo.
[redakti] Referencoj
- Farjon (2003). Pinus canariensis. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 12 May 2006. La datumbaza eniro inkluzivas eksplikon de la kialo de la malplia prizorgemo por la specio.
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |