Kanarianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanarianoj
loĝantaro
Hispanoj • loĝanto • islanders
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

Kanarianoj estas socia aŭ etna grupo loĝanta en la arkipelago de Kanarioj (nome Aŭtonoma Komunumo de Hispanio), ĉe la marbordo de Okcidenta Afriko. La varianto de la Hispana lingvo parolata en la regiono estas Habla Canaria [Abla kanArja] (Kanaria parolmaniero) aŭ Dialecto Canario (Kanaria dialekto), sufiĉe distinga dialekto de la hispana lingvo parolata en la insuloj.

La originaj loĝantoj de la Kanarioj estis Guanĉoj, supozeble ĉu Berberoj laŭ origino aŭ rilata grupo.

La insuloj estis konkeritaj kaj koloniigitaj ĉefe de elmigrintoj el Andaluzio kaj malpli el Kastilio komence de la 15a jarcento. En 1402, ili jam komencis subpremi kaj nuligi la indiĝenan loĝantaron de Guanĉoj. Tiuj estis dekomence sklavigitaj kaj laŭgrade aligitaj de la hispanaj kolonoj spite ties evidentaj fizikaj kaj kulturaj diferencoj.

Insulo N Averaĝa deveno de Nordokcidenta Afriko
La Gomera 7 42.50%
Fuerteventura 10 21.60%
La Palma 7 21.00%
El Hierro 7 19.80%
Lanzarote 13 16.40%
Tenerife 30 14.30%
Gran Canaria 30 12.40%
Totalo de Kanarioj 104 17.40%
Historio de la loĝantaro [1]
Jaro Loĝantaro
1768 155,763
1787 168,928
1797 173,865
1842 241,266
1860 237,036
1887 301,983
1900 364,408
1920 488,483
1940 687,937
1960 966,177
1981 1,367,646
1990 1,589,403
2000 1,716,276
2008 2,075,968
2011 2,126,769
Inter 1768-2011
Demografio de Kanarioj (2009) [2][3]
Nacieco Loĝantaro Procento

Kanarianoj 1,547,611 73.7%
Kontinentaj hispanoj (Peninsulares) 178,613 12.0%
Hispanoj totale 1,799,373 85.7%
Eksterlandanoj 299,220 14.3%

Totalo 2,098,593 100%

Notoj[redakti | redakti fonton]