Kanbero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanbero
angle: Canberra
urbo
Kanbero
Flago
Oficiala nomo: Canberra
Lando Aŭstralio Aŭstralio
Federacia ŝtato Aŭstralia ĉefurba teritorio
Historia regiono Ngunavaloj
Montaro Brindabella Ranges
Konstruaĵoj Turo Telstra, ANZAC Parade
Rivero Molonglo
Situo Kanbero
 - alteco 700 m s. m.
 - koordinatoj 35° 18′ 29″ S 149° 07′ 28″ O / 35.30806 °S, 149.12444 °O / -35.30806; 149.12444 (mapo)
Plej alta punkto 888
 - situo Monto Majura
Plej malalta punkto 550
Areo 814,2 km² (81 420 ha)
Loĝantaro 358 222 (31.03.2011)
Denseco 439,97 loĝ./km²
Parkoj Nacia parko Brindabella, Naciaj botanikaj ĝardenoj
Estiĝo 12-a de marto 1913
Horzono AOST (UTC+10)
 - somera tempo AOST (UTC+11)
Poŝtkodo TAS 7000
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Situo enkadre de Aŭstralio
Vikimedia Komunejo: Canberra
Retpaĝo: www.hobartcity.com.au
Portalo pri Aŭstralio
Nacia muzeo de Aŭstralio
Aŭstralia akademio de sciencoj
Antaŭa enirejo en la parlamentejon

Kanbero estas la ĉefurbo de Aŭstralio (Commonwealth of Australia) kun 308.700 loĝantoj. Ĝi ne apartenas al iu ajn federacia ŝtato, sed formas Australian Capital Territory (ACT) (Aŭstralia Ĉefurba Teritorio).

Kanbero estas sidejo de katolika ĉefepiskopo kaj anglikana episkopo. En la urbo troviĝas ankaŭ diversaj sciencaj institutoj, naciaj universitatoj, ambasadejoj.

Kanbero estas planita ĉefurbo (fondita en 1913), kiu formis triangulon. Meze trovebla Burley Griffin- aŭ Gininderra-lago.

Kanbero estis elpensita kaj realigita far arĥitekto Burley-Griffin kiel ĝardena urbo. Konvene al la ideo, la urbo etendiĝas plate. La setleja surfaco de Kanbero estas tiel granda kiel tiu de Berlino, sed havas nur dekonon de la loĝantaro. Kelkaj relative aŭtonomaj urbopartoj estas Belconnen, Woden, Dunlop, Civic.

Kanbero estas la sola urbego de Aŭstralio, kiu kuŝas ne ĉe la maro. Onidire, oni intence establis la urbon post la trajektorio de la ŝipaj kanonoj. Aliaj onidiroj asertas, ke Melbourne kaj Sydney kandidatiĝis por la ĉefurbeco, sed oni ne elektis el ili, sed Kanberon duonvoje inter la du urboj.

Por ebligi propran aliron al la maro, oni aĉetis la teritorion ĉirkaŭ la golfo Jervis de Novsuda Kimrio en 1915. Kvankam Jervis Bay-Teritorio estas taksita kiel memstara federacia teritorio, oni rigardas ĝin el praktikaj kialoj pleojfte kiel parton de ACT.

Por la turistoj estas interesa la Nacia Muzeo, la nova kaj malnova parlamentejo same kiel la Milita Monumento. La nova parlamentejo konstruiĝis sur monteto, kies kupolon, supraĵon oni antaŭ deprenis kaj al nova parlamenta konstruaĵo formis la artefaritan kupolon de la monteto. Tiu kupola tegmento estis kovrita per razeno, tiel oni povas piediri sur la verda monteto de la parlamentejo. Sur la monteto altas flagomasto kun la aŭstralia nacia flago.

Kanbero situas sur altebenaĵo (ĉ. 600 m super marnivelo). Vintre la temperaturo sinkas sub 0° Celsiuson kaj somere kompareble malpli varmega ol aliaj aŭstraliaj urbegoj (pleojofte maks. 30° Celsiuso).

En la jaroj 2002 kaj 2003, la urbon minacis brulo de la proksimaj arbaroj.

Konstruaĵoj

Esperantistoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Panoramo de Kanbero kaj lago Burley Griffin
Panoramo de Kanbero kaj lago Burley Griffin

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda