Kanceliero (Aŭstrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kancelierejo, Vieno
Kanceliero Werner Faymann

En Aŭstrio la federacia kanceliero (mallonge: kanceliero) estas la ĉefministro de la aŭstria registaro kaj tiel fakte la plej potenca (kvankam formale ne la plej altranga) aŭstra politikisto.

Aktuale (2021) la kanceliero estas Karl Nehammer (ÖVP).

Listo de la Federaciaj kancelieroj de Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Kancelieroj de la Unua respubliko
Nomo Vivdatoj Oficado Partio
Karl Renner, "ŝtatkanceliero" 1870–1950 1918–1920 SDAP
Michael Mayr 1864–1922 1920–1921 CS
Johann Schober 1874–1932 1921–1922 Oficisto
Walter Breisky 1871–1944 1922 Oficisto
Johann Schober 1874–1932 1922 Oficisto
Ignaz Seipel 1876–1932 1922–1924 CS
Rudolf Ramek 1881–1941 1924–1926 CS
Ignaz Seipel 1876–1932 1926–1929 CS
Ernst Streeruwitz 1874–1952 1929 CS
Johann Schober 1874–1932 1929–1930 Oficisto
Carl Vaugoin 1873–1949 1930 CS
Otto Ender 1875–1960 1930–1931 CS
Karl Buresch 1878–1936 1931–1932 CS
Engelbert Dollfuß1) 1892–1934 1932–1934 CS/VF
Kurt Schuschnigg1) 1897–1977 1934–1938 VF
Arthur Seyß-Inquart2) 1892–1946 1938 NSDAP

1) 1933/1934 la demokratiaj institucioj de Aŭstrio estis anstataŭigitaj per aŭtoritateca reĝimo, la aŭstrofaŝismo, kies plej gravaj reprezentantoj estis Dollfuß kaj Schuschnigg.
2) Sub forta premo de la nazia reĝimo en Germanio kaj de la aŭstraj nazia partio, la lasta prezidento, Wilhelm Miklas, nomumis la Arthur Seyß-Inquart kancelieron, kiu gvidis Aŭstrion en la Germanan imperion. Poste ne plu estis la funkcio "kanceliero" en Aŭstrio.

Kancelieroj de la Dua respubliko
Nomo Vivdatoj Oficado Partio
Karl Renner, "ŝtatkanceliero" 1870–1950 1945 SDAP/SPÖ
Leopold Figl 1902–1965 1945–1953 ÖVP
Julius Raab 1891–1964 1953–1961 ÖVP
Alfons Gorbach 1898–1972 1961–1964 ÖVP
Josef Klaus 1910–2001 1964–1970 ÖVP
Bruno Kreisky 1911–1990 1970–1983 SPÖ
Fred Sinowatz 1929–2008 1983–1986 SPÖ
Franz Vranitzky *1937 1986–1997 SPÖ
Viktor Klima *1947 1997–2000 SPÖ
Wolfgang Schüssel *1945 2000–2007 ÖVP
Alfred Gusenbauer *1960 2007–2008 SPÖ
Werner Faymann *1960 2008–2016 SPÖ
Christian Kern *1966 2016–2017 SPÖ
Sebastian Kurz *1986 2017–2021 ÖVP
Alexander Schallenberg *1969 okt-dec 2021 ÖVP
Karl Nehammer *1972 2021– ÖVP


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]