Kandelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri lumilo. Por informoj pri la samnoma mezurunuo de lumintenseco, vidu la artikolon Kandelo (mezurunuo).
flamo de kandelo

Kandelo estas lumigilo, konsistanta el cilindra seba, stearinavaksa maso, ĉirkaŭanta meĉon. En la antikva Romio, Egiptio oni uzis oleomeĉujon kaj oni konis jam en la 4. jc. la vaks-kandelojn. La seba kandelo aperis en la 12. jc., sed oni eltrovis la stearinan kandelon en 1834 kaj la parafinan nur en 1850. La kandeloj cilindre ĉirkaŭas la meĉon kaj estas tenataj en kandelingo, aŭ multaj kandeloj en kandelabro).

Sonoroj ondas por nova jar',
ĉi jar' nur horojn rulas.
Malluma estas kabanar',
kandeloj ne plu brulas.
Malsata lup' en urbo, kort'.
Kiel novjare venos sort'?
(Hialmar Procopé, esperantigis Szilagy)

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri kandelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo. 
  • Citaĵo
     Gardu kandelon por la nokto. 
  • Citaĵo
     Perdi la kandelon el la kapo. 

Referencoj