Kandelo (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kandelo estas mezurunuo de la intenso de elsendata luma energio. Ĝi estas baza unuo de Sistemo Internacia de Unuoj (signo cd).

La kandelo estas la lumintenso, en difinitan direkton, de lumfonto, kiu radias unukoloran lumon de frekvenco 540 × 1012 Hz kaj kiu havas en tiu direkto energi-intenson de 1/683 de vato je steradiano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]