Kandidato

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Kandidato estas persono aŭ listo de personoj, kiu(j) petas por si mem, seĝon, postenon, komision, mandaton, titolon, distingon aŭ premion, eble per sukceso en ekzameno, konkurso aŭ baloto.

Per plivastigo de signifo, kandidatoj povas esti personoj, organizaĵoj aŭ verkoj indikitaj de krompersono aŭ krompartio cele al akiro de titolo aŭ distingo. Ekzemple : laŭ propono de sia eldoninto, romano kaj ties aŭtoro povas esti kandidatoj por beletra premio.