Kandidatoj al la Somera Olimpiko 2012

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kandidatoj al la
Somera Olimpiko 2012

Londono
Parizo · Madrido · Novjorko · Moskvo

Emblemo de Londono 2012
Somera Olimpiko 2012
Detaloj
Komitato Internacia Olimpika Komitato
Elektita dum 117-a IOK-sesio
Gravaj datoj
Unua fazo 15-a de julio 2003
Dua fazo 15-a de januaro 2004
Fina listo 18-a de majo 2004
Decido 6-a de julio 2005
Decido
Venkinto Londono (54 voĉdonoj)
Malvenkinto Parizo (50 voĉdonoj)

Entute naŭ urboj estis kandidatoj al la Somera Olimpiko 2012 kaj estis oficiale agnoskitaj de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). La Komitato unue elektis kvin el ili : Madrido, Moskvo, Novjorko, Parizo kaj Londono, kiu fine venkis la konkurson. La brita ĉefurbo tiel fariĝis la unua urbo, kiu gastigos la Olimpiajn Ludojn por la tria fojo[1]. La kandidatiĝa proceduro por la Somera Olimpiko 2012 estis rigardita kiel unu el la plej vigle kontestitaj debatoj en la tuta historio de IOK[2]. Parizo longe restis konsiderata kiel la plej grava favorato de la proceduro[3], sed la subtenantoj de Londono sukcese influis la tutfinan decidon de la Komitato[1]. Madrido estis ankaŭ rigardita kiel ebla favorato, sed la hispana ĉefurbo ne ricevis sufiĉe multajn voĉdonojn por venki Parizon kaj Londonon[4]. Ankaŭ multe malutilis al la kandidatiĝo de Madrido tio, ke Hispanio jam gastigis la Someran Olimpikon 1992 en Barcelono.

Post teknika ekzameno de la naŭ originalaj kandidatdosieroj, la kvin unuaj urboj estis elektitaj la 18-an de majo 2004 kaj fariĝis la oficialaj kandidatoj. Estis eliminitaj la aliaj kandidatiĝintaj urboj, nome Havano, Istanbulo, Lepsiko kaj Rio-de-Ĵanejro[5]. Kvar el la kvin elektitaj urboj estis prestiĝaj naciaj ĉefurboj, tiel ke des pli kreskis tutmonda intereso kaj pasio pri la fina fazo de la proceduro. Parizo kaj Madrido obtenis pli multajn poentojn okaze de la unua ekzameno de siaj dosieroj. Komence de 2005, pli detala taksado de la kandidatoj preskaŭ egaligis Parizon kaj Londonon kaj instigis specifan rivalecon inter la du ĉefurboj antaŭ la fina baloto. Post kvar-raŭnda baloto dum la 117-a IOK-sesio en Singapuro la 6-an de julio 2005, Londono estis fine elektita de la komitatanoj. Moskvo, Novjorko kaj Madrido estis eliminitaj ekde la unuaj tri raŭndoj. Londono venkis la finan raŭndon danke al plimulto de kvar voĉdonoj kompare kun Parizo, kaj fariĝis la gastigonta urbo de la Somera Olimpiko 2012.

Dum la monato post la baloto, membroj de la pariza delegitaro asertis, ke la delegitaro de Londono malrespektis plurajn regulojn de IOK. La ĉefa akuzo rilatis al publika subtenado fare de Tony Blair antaŭ la fina voĉdono sed ankaŭ al tio, ke Londono pretis proponi variajn donacojn al alvenontaj atletoj[6]. Publika deklaro de IOK-prezidanto Jacques Rogge refutis tiujn akuzojn kaj aldonis, ke la konkurso estis justa[7]. Aperis alia polemiko pro ĵurnalisma raporto en la brita televidserio Panorama, kiu malkaŝis korupto-skandalon rilate al la IOK-membro Ivan Slavkov kaj al aliaj agentoj, kiuj proponis doni sian voĉdonon al iu ajn kandidato kontraŭ mono[8]. Ĉar la Internacia Olimpika Komitato estis jam malfortigita de la skandalo de la Vintra Olimpiko 2002, ĝi tre rapide kaj tre severe punis la kulpulojn[9].

Proceduro

La olimpika kandidatiĝa proceduro komenciĝas per la prezento de la dosiero de kandidata urbo al la Internacia Olimpika Komitato (IOK) fare de ĝia Nacia Olimpika Komitato (NOK). Ĝi finiĝas per la elekto de la olimpika urbo fare de la membroj de IOK dum ordinara sesio. La tuta proceduro estas regulita de la Olimpika Ĉarto, kiel mencias la 34-a Regulo de la 5-a Ĉapitro[10].

Ekde 1999, la proceduro konsistas en du apartaj fazoj. Dum la unua fazo, kiu komencas tuj post la fino de la templimo por kandidatiĝo, oni petas al la "kandidatantaj urboj" plenigi demandaron pri variaj temoj, kiuj precipe gravas por la sukcesa organizado de olimpiaj ludoj. Danke al tiuj informoj, la IOK analizas la gastigkapablecon, kvalitojn kaj mankojn de ĉiu urbo. Post akurata ekzameno de la demandaroj kaj de la aliaj elementoj de ĉiu dosiero, la ekzekutivo de IOK elektas la urbojn, kiuj rajtas partopreni en la sekva fazo. La dua fazo fakte estas la vera kandidatiĝa proceduro : la antaŭe akceptitaj kandidatantaj urboj devas respondi al dua demandaro, kiu havas la formon de pli ampleksa kaj pli detala kandidatdosiero[11]. Tiuj dosieroj estas zorgeme studitaj de la Taksado-Komisiono de IOK, kiu interalie entenas IOK-membrojn kaj reprezentantojn de internaciaj sportaj federacioj, membrojn de Naciaj Olimpikaj Komitatoj, atletojn, membrojn de la Internacia Paralimpika Komitato kaj internaciajn ekspertojn pri variaj fakoj[12]. La membroj de la Taksado-Komisiono tiam plenumas kvartagajn vizitojn de ĉiu kandidatanta urbo, kie ili kontrolas la proponitajn lokojn kaj iom pli studas detalojn de la kandidata dosiero. La Taksado-Komisiono sendas la rezultojn de siaj inspektoj per raporto al membroj de la Internacia Olimpika Komitato, minimume unu monaton antaŭ la balonta IOK-sesio[11].

La IOK-sesio, kiu elektas la venontan olimpikan urbon, normale okazu en lando, kiu ne proponis kandidaton[11]. Rajtas baloti la kuniĝantaj aktivaj IOK-membroj (escepte de honoraj membroj), ĉiu po unu voĉdono. Ne rajtas baloti la membroj el landoj, kie situas kandidatanta urbo, ĝis kiam la koncernata urbo estas eliminita. La baloto mem konsistas en sinsekvaj raŭndoj, ĝis kiam unu kandidato akiras plimulton de la voĉdonoj. Se tio ne okazas ekde la unua raŭndo, la malplej sukcesa kandidato estas eliminita kaj nova balotraŭndo komenciĝas. Kaze de egaleco de voĉdonoj inter la du malplej sukcesaj kandidatoj, okazas speciala subbaloto inter ili, kaj la gajnanto rajtas aliri al la sekva raŭndo. Post ĉiu raŭndo la eliminitan kandidaton oni oficiale anoncas[13][14]. Post la elekto de la olimpika urbo, la delegitaro de tiu urbo subskribas la "Kontrakton de la Gastiganta Urbo" kun IOK, kiu per tiu akto komisias la organizadon de la venonta Olimpiko al la gastiganta urbo kaj al la loka Nacia Olimpika Komitato[15].

Taksado de la pretendantaj urboj

La templimo por kandidatiĝi al la Somera Olimpiko 2012 estis la 15-a de julio 2003. La naŭ urboj, kiuj sciigis sian kandidatiĝon antaŭ tiu dato, sekve ankaŭ konformis al la templimo por respondi al la demandaro de la unua fazo antaŭ la 15-a de januaro 2004[16]. Post la analizo de la demandaro, IOK indikis averaĝan poentaron por ĉiu urbo surbaze de la respondoj al ĉiuj dekunu temoj de la demandaro : politika kaj socia kunteksto, ĝeneralaj terinstalaĵoj, sportejoj, Olimpika Vilaĝo, medio, loĝado, transporto, sekureco, pasintaj spertoj, financo kaj heredaĵo. Se la poentaro de kandidato superis 6 (minimuma sojlo antaŭdifinita de IOK), la kandidata urbo estis serioze konsiderebla por gastigi la Olimpikon. Alikaze, kandidato ne havis multajn ŝancojn[17]. La akceptitaj kandidatoj estis anoncitaj de IOK la 18-an de majo 2004[16]> :

La kvin urboj kun plejmultaj poentoj sukcese aliris al la sekva fazo kiel oficialaj kandidatoj[16]. Konforme al la olimpika regularo, IOK permesis al ĉiuj kandidatoj uzi la simbolon de la olimpikaj ringoj por iliaj kandidatiĝaj emblemoj.

Taksado de la kandidatoj

Ĉiu oficiala kandidato donis sian dosieron al IOK antaŭ la 15-a de novembro 2004. Post periodo de analizado de la dosieroj, ĉiu urbo estis vizitita de la Taksado-Komisiono de IOK, kiu konsistis el dekdu membroj kaj estis prezidita de la maroka IOK-membro Nawal El Moutawakel[12]. La kvar-tagaj vizitoj okazis inter la 3-a de februaro kaj la 17-a de marto 2005[16] :

La pariza kandidatiĝo spertis du malavantaĝojn dum la vizito. Pluraj strikoj kaj manifestacioj okazis dum la periodo de la vizito. Cetere publikiĝis raporto, kiu anoncis ke Guy Drut, IOK-membro kaj grava membro de la pariza delegitaro, estus baldaŭ akuzita pri korupto rilate al la financado de politika partio[18].

IOK publikigis la taksadraportojn de la komisiono por la kvin kandidataj urboj la 6-an de junio 2005[16]. Kvankam tiuj dokumentoj ne proponis poentarojn aŭ rangojn, la raporto pri Parizo estis ŝajne la plej favora. Ankaŭ tre favora estis la raporto pri Londono, kies delegitaro sukcese korektis multajn malavantaĝojn antaŭe rimarkitajn dum la unua fazo en 2004. Novjorko kaj Madrido ankaŭ obtenis ĝenerale bonajn taksadojn, dum Moskvo aperis kiel la malplej forta kandidato[19]. Je la sama tago aperis grava malavantaĝo por la novjorka kandidatiĝo, kiam la ŝtato Novjorkio oficiale rifuzis financi la konstruadon de la stadiono West Side, fundamentan elementon en la olimpika dosiero de Novjorko[20]. La novjorka delegitaro ja ellaboris novan projekton antaŭ la fino de la sama semajno, sed tia grava ŝanĝo nur unu monaton antaŭ la fina baloto signife malfortigis la ŝancojn de tiu urbo.

Dum la tuta proceduro ĝis la fina baloto de la 117-a IOK-sesio, Parizo estis daŭre rigardita kiel la favorato, despli ke ĝia kandidatiĝo estis la tria depost la 1990-aj jaroj (la urbo jam antaŭe kandidatiĝis al la Someraj Olimpikoj 1992 kaj 2008). La kandidateco de Londono origine estis rangita larĝe malantaŭ tiu de Parizo, sed tiu situacio ekŝanĝis la 19-an de majo 2004, kiam Sebastian Coe estis nomumita kiel la nova estro de la projekto "Londono 2012"[21]. Fine de aŭgusto 2004 multiĝis raportoj, kiuj prognozis streĉan batalon inter Londono kaj Parizo[22]. Dum la fina fazo ĵus antaŭ la 117-a IOK-sesio, la ŝancoj de Londono kaj Parizo aperis pli kaj pli samvaloraj. Kiam oni petis al IOK-prezidanto Jacques Rogge lian opinion pri la plej verŝajna gajnonto, li respondis al la kunigitaj ĵurnalistoj la jenon : "mi ne povas prognozi tion, ĉar mi ne scias, kiel la IOK-membroj balotos. Sed mi intime sentas, ke tio estos tre streĉa. Eble estos diferenco de nur dek voĉdonoj, eble malpli"[23].

Fina elektprocezo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo 117-a IOK-sesio.
Aparta speco de hibrida orkidaco estis kultivita por celebri la IOK-sesion en Singapuro. La floro, nomita "Vanda", devenas de la nacia floro Vanda Miss Joaquim.

La inaŭgura ceremonio de la 117-a IOK-sesio okazis la 5-an de julio 2005 en la teatrejo Esplanade – Theatres on the Bay en Singapuro. Lee Hsien Loong, la singapura ĉefministro, estis honora invitito kaj oficiale inaŭguris la sesion. La ceremonio komenciĝis per kantoj, dancoj kaj prezentoj de variaj luktosportoj, ĉiuj rilate al la ĝenerala temo "Unu Voĉo, Unu Ritmo, Unu Mondo"[24].

La 6-a de julio 2005 estis la tago de la baloto, kiu okazis en la konferencejo Raffles City. Ĝi komenciĝis je 1:00 UTC per la kvin unu-horaj finaj prezentoj de la kandidataj urboj, laŭ la jena ordo : Parizo, Novjorko, Moskvo, Londono kaj Madrido. La prezentoj estis sekvitaj de duonhora gazetkonferenco, kiu finiĝis je 9:00 UTC. Prezento de la fina raporto de la Taksado-Komisiono estis proponita ĵus antaŭ la baloto[25]. El la 116 aktivaj membroj de la Internacia Olimpika Komitato, 17 ne rajtis voĉdoni en la unua raŭndo, tiel ke restis 99 validaj voĉdonantoj[26].

IOK-membroj sen voĉdonrajto (17)
Membroj el landoj
kun kandidataj urboj (13)
Aliaj membroj (4)

La elektronika baloto komenciĝis je 10:26 UTC. La tri unuaj raŭndoj sinsekve eliminis Moskvon, Novjorkon kaj Madridon. Post kiam kandidata urbo estis eliminita, la IOK-membroj el la lando de tiu urbo denove rajtis partopreni en la sekvaj raŭndoj. Londono kaj Parizo ambaŭ atingis la finan, kvaran raŭndon, kiu okazis je 10:45 UTC. Post unu horo, je 11:49 UTC, Londono estis formale anoncita kiel la gajninto de la prezidanto Jacques Rogge[3]. Proksimume unu miliardo da spektantoj vidis la senperan televidan transsendon de la anonco[24].

Post la anonco, oni publikigis la precizan rezulton de la baloto : Londono obtenis plej multajn voĉdonojn en la unua, tria kaj lasta raŭndoj, dum Madrido gajnis la duan raŭndon kaj estis malgraŭe eliminita en la tria. Finfine estis diferenco de nur kvar voĉdonoj en la fina raŭndo inter Parizo kaj Londono, tiel konfirmante ke la du kandidatoj ambaŭ havis seriozajn ŝancojn.

Elekto de la Olimpika Urbo 2012 — Balotrezultoj
Urbo Lando 1-a Raŭndo 2-a Raŭndo 3-a Raŭndo 4-a Raŭndo
Londono Ŝablono:Flagicon 22 27 39 54
Parizo Ŝablono:Flagicon 21 25 33 50
Madrido Ŝablono:Flagicon 20 32 31
Novjorko Ŝablono:Flagicon 19 16
Moskvo Ŝablono:Flagicon 15

Prezento de la kandidatoj

Londono

Dekoraciita vagono de la metroo de Londono.

Ĉar Birmingham kaj Manchester jam malsukcesis gastigi la Somerajn Olimpikojn 1992, 1996 kaj 2000, la Brita Olimpika Asocio (BOA) decidis, ke Londono estis la plej taŭga brita urbo por kandidatiĝi al la Somera Olimpiko 2012[27]. La centra argumento de la londona dosiero estis la areo Lower Lea Valley, kiun oni plani aliformi en mondskalan Olimpikan Parkon kaj Vilaĝon. Ĝin konektos al la brita ĉefurbo altrapida naveto kromnomita la "Olimpika Ĵetlanco", krom la jam ekzistantaj transportrimedoj, kiuj kapablas transigi 240 000 homojn po horo[28]. Post la fino de la Olimpiko, la areo normale fariĝos la plej vasta urba parko disvolvita en Eŭropo ekde 150 jaroj kun areo de 2 km². Tie situos la Olimpika Medicina Instituto (OMI) kaj sporta resanigejo[29]. La londona dosiero promesis gravan plibonigon de la metroo de Londono por bone akcepti la venontan homamason, sed ankaŭ projektis plian financan investadon por novaj olimpikaj lokoj tra la tuta urbo. Londono estis rigardita kiel la dua favorato de la baloto post Parizo. Pro intensa influigo fare de la londona teamo fine de la elektprocezo, Londono tamen sukcesis superforti Parizon[1]. La celebrado de la venko estis ruinigita de la teroristaj atakoj en Londono de la 7-a de julio 2005 en la metroo. Pro tio rapide aperis antaŭtimoj pri la sekureco de la Olimpiko 2012, tiel ke IOK kaj britaj oficialuloj tuj provis trankviligi londonanojn pri tio[30][31].

Parizo

Emblemo de "Parizo 2012" ĉe la fasado de la urbdomo de Parizo.

Parizo estis ofte rigardita kiel la plej verŝajna favorato por fariĝi la Olimpika Urbo en 2012[3], pro tio ke la franca ĉefurbo jam perdis siajn antaŭajn kandidatiĝojn al la Someraj Olimpikoj 1992 kaj 2008, respektive kontraŭ Barcelono kaj Pekino. La pariza dosiero planis konstrui la olimpikajn sportejojn en la nordaj kaj okcidentaj ĉirkaŭurboj, kun la olimpika vilaĝo meze de tiu areo kaj maksimuma transporta tempo de malpli ol dek minutoj[32]. La projekto ricevis altan poentaron el IOK pro la bonstata transportsistemo de la urbo kaj pro la multaj proksimaj instalaĵoj, kiuj ebligis akcepti grandan nombron da turistoj. La kandidatiĝo estis tutkore subtenita de multaj parizanoj kaj pli ĝenerale de multaj francoj[33]. Kvankam jam ekzistis granda parto de la planitaj olimpikejoj, inkluzive de la granda stadiono de Francio, la projekto ankaŭ proponis konstrui provizorajn sportejojn, kiuj post la Olimpiko estus moveblaj kaj rekonstrueblaj alie[33]. La pariza teamo volonte emfazis la riĉan kulturan kaj olimpikan historion de Parizo, sed ankaŭ la grandan sperton de tiu urbo rilate al la gastigo de gravaj sportaj okazaĵoj, ekzemple la Futbala Mondpokalo 1998 kaj la atletisma mondĉampionado de 2003[33]. Ĉiuj tiuj argumentoj multe favorigis Parizon.

Madrido

La Palaco de Komunikaĵoj de Madrido kun la emblemo de la Olimpiko 2012 sur la horloĝturo.

Komence de 2003, Madrido venkis Sevilon por reprezenti Hispanion kiel internacia kandidato al la venonta Olimpiko[34]. Madrido prezentis superaveraĝan dosieron, kiu planis konstrui preskaŭ ĉiujn sportejojn ene de tri ĉirkaŭurboj proksime al la urbocentro[35]. Danke al pluraj jam ekzistantaj instalaĵoj promesis la dosiero, ke la entuta kosto de la Olimpiko restus malalta, dum la novaj sportejoj daŭre aktiviĝus post la Olimpiko kaj daŭre kontribuus al la olimpika tradicio de la urbo[35]. Por la unua fojo en la historio de Olimpikaj Ludoj, la transportado de la centmiloj da turistoj kunveniĝantaj en la ĉefurbo nur baziĝus sur publikaj transportiloj[35]. Ĉiuj sportejoj kaj publikaj transportoj funkcius laŭ la dosiero per renoviĝantaj energioj, tiel subtenante idealon de "verda Olimpiko"[35]. La urbo jam havis longan sperton rilate al eŭropaj kaj mondĉampionadoj de pluraj olimpikaj sportoj[36]. Inter la kvin kandidataj urboj, Madrido estis la plej kore subtenata de la urba kaj nacia loĝantaro[36], kaj ĝia kandidatiĝo estis helpita de la subteno de la eksa IOK-prezidanto Juan Antonio Samaranch, kiu klopodis por arigi voĉdonojn favorajn al la hispana ĉefurbo[37]. Dum la lastaj fazoj de la elektprocezo, IOK-membro Alberto la 2-a de Monako publike dubis pri la sekureco de Madrido, aludante al la teroristaj atakoj de la 11-a de marto 2004, okaze de kiuj pereis 191 homoj. La hispana delegitaro precipe ofendiĝis pri tiu rimarko kaj rigardis la finan venkon de Londono super Madrido kiel konsekvencon de la kritiko de Alberto[38]. Nur unu tagon post la oficiala elekto de Londono kiel olimpika urbo cetere okazis la londonaj teroristaj atakoj de julio 2005, kiuj kaŭzis la morton de 52 homoj.

Novjorko

Horloĝo en Union Square (Novjorko), montrante la ceteran tempon antaŭ la fina elekto de la olimpika urbo.

Novjorko estis proponita prefere ol San-Francisko dum la usona interna elektprocezo en 2002. La novjorka delegitaro proponis la tiel nomitan planon "Olympic X" : du ĉefaj transportlinioj kunligus la plurajn olimpikajn centrojn en Manhatano, Kvinzo, Broklino kaj eĉ East Rutherford en Nov-Ĵerzejo. Olimpika vilaĝo kun 8 550 dormĉambroj situus je la kruciĝo de la du transportlinioj[39]. En la olimpikaj centroj, al la jam ekzistantaj sportejoj kiel Madison Square Garden, la stadiono Yankee, Centra Parko, USTA Tennis Center, la stadiono Giants kaj Izod Center (parto de Meadowlands Sports Complex) aldoniĝus novaj sportejoj, nomitaj Queensbridge Athletic Center, Greenbelt Equestrian Center kaj Flushing Meadows Regatta Center[40]. La urbo cetere posedis abundajn instalaĵojn kaj altkvalitan sperton pri la organizado de internaciaj okazaĵoj. Ĝi cetere finance kapablis reklamacii sin tra la tuta mondo[39]. Gravan problemon tamen trafis la kandidatiĝo, kiam la novjorkia ŝtato rifuzis aprobi la konstruadon de la planita stadiono West Side, kiu estis la ĉefa sportejo de la projekto, tiel multe malfavorigante la ŝancojn de tiu kandidato[41]. La dosiero de la urbo revigliĝis, kiam la novjorka delegitaro anoncis interkonsenton pri la konstruado de nova stadiono (Citi Field), kiun oni prezentis kiel taŭgan ĉefsportejon por la olimpikaj ceremonioj kaj eventoj[41]. Novjorko neniam estis rigardita kiel favorato, kaj ĝiaj ŝancoj despli malgraviĝis, kiam Vankuvero (Brita Kolumbio) obtenis la organizadon de la Vintra Olimpiko 2010.

Moskvo

Maneĝa Placo en Moskvo kun la emblemo de la Olimpiko 2012.

La projekto de Moskvo por la Olimpiko 2012 celis profiti el la sperto jam akirita dum la Somera Olimpiko 1980. Ĝi proponis, ke ĉiuj olimpikaj sportejoj situu en la internaj limoj de la rusia ĉefurbo kaj ĉirkaŭ la rivero Moskvo, tiel ke ĝi historie estus unu el "la plej kompaktaj Olimpikoj" laŭ la rusa delegitestro Valerij Ŝancev[42]. Ĉiuj ekzistantaj sportejoj spertus ampleksan renovigon, kaj novaj sportejoj estus konstruitaj kaj sukcese testitaj antaŭ la komenco de la Olimpiko[43]. La centra elemento kaj kerno de la moskva dosiero estis la nova, moderna olimpika vilaĝo, kiun oni planis konstrui ĉe la bordoj de la rivero[43]. Malgraŭ vigla subteno de la urbo kaj de la tuta rusia loĝantaro, kaj malgraŭ la olimpika sperto de Moskvo, la kandidatiĝo de tiu urbo suferis pro nesufiĉaj instalaĵoj kaj antikva transportsistemo, kiuj verŝajne ne taŭgus por akcepti ĉiujn vizitantojn de la Olimpiko[43].

Polemikoj

Olimpika aludo de Tony Blair

En decembro 2003, brita ĉefministro Tony Blair parolis pri la londona kandidatiĝo okaze de "sporta matenmanĝo", kiun li ĉeestis dum ŝtatkonferenco en Nigerio[44]. Blair menciis la kandidatiĝon rilate al la senproblema gastigo de la Ludoj de la Komunumo de Nacioj de 2002 en Manchester : "La sukceso de la Ludoj de la Komunumo de Nacioj parte inspiris nian kandidatiĝon al la Olimpiko"[44]. Ĉar la Internacia Olimpika Komitato klare malpermesas iun ajn internacian reklamon de la kandidatoj antaŭ la fina elektprocezo, ĝi skribis leteron al la brita delegitaro, postulante klarigon pri tiu supozita malrespekto de la olimpika regularo[44]. La estro de la Federacio de la Ludoj de la Komunumo de Nacioj, la estro de la Brita Olimpika Asocio sed ankaŭ delegitoj de Downing Street kaj de la projekto "Londono 2012" negis iun ajn malrespekton de la kodekso de IOK. Ili insistis, ke al la raportita komento fare de Tony Blair mankis la kunteksto de la konversacio, kaj ke la brita ĉefministro neniel intencis reklamacii la kandidatiĝon[44]. Por malebligi novajn malrespektojn, la juristo Michael Beloff estis tamen nomumita kiel la "etika konsilisto" de la londona delegitaro du monatojn post la incidento[45].

Korupto-skandalo de Ivan Slavkov

La 4-an de aŭgusto 2004, la brita televida serio Panorama diskonigis la rezultojn de jarlonga enketo, okaze de kiu la ĵurnalistoj false prezentis sin kiel konsilantojn de la fikcia firmao "New London Ventures", kiu laŭ ili celis defendi la interesojn de londonaj firmaoj kaj subteni la Olimpikon 2012 en Londono. La raporto malkaŝis, ke kelkaj olimpikaj agentoj povis promesi la voĉdonojn de pluraj IOK-membroj por la londona dosiero, kontraŭ mono aŭ aliaj favoroj[8]. La diskreta ĵurnalista teamo sekrete filmis renkonton kun unu el tiuj agentoj, Goran Takac, kiu prezentis ilin al Ivan Slavkov, IOK-membro kaj prezidanto de la Bulgara Olimpika Komitato[8]. Slavkov deklaris, ke li konsentis pri traktado, ĉar li ankoraŭ ne certis pri la kandidata urbo, kiu ricevus lian voĉdonon[46]. Takac aldonis, ke la posteno de Slavkov en IOK estis tre utila avantaĝo por preteratenti la rigorajn regulojn rilate al renkontoj kun aliaj IOK-membroj, kaj ke la prezo de tiu servo estis jam inkludita en la ciferoj antaŭe donitaj al la ĵurnalistoj[46].

Dum la tagoj antaŭ la dissendo de la televidserio, la Etiko-Komisiono de IOK instigis enketon pri la akuzoj de la filmo[47]. Kvankam la ĵurnalistoj de Panorama jam atentigis, ke la londona delegitaro neniel partoprenis en la raporto, la delegitoj de "Londono 2012" publikigis ceterajn komunikaĵojn. Ili asertis, ke la delegitaro neniel partoprenis aŭ sciis pri la ĵurnalista enketo, tiel esperante malproksimigi ilin el la skandalo : "mi devas klarigi tion, ke Londono 2012 sciis nenion pri tio - ni kaŝas nenion", diris Alan Pascoe, la vicprezidanto de Londono 2012. Li cetere promesis "fari ĉion fareblan por kunlabori [kun la IOK-enketo] kaj forviŝi tiun aferon el la tagordo"[47]. Sebastian Coe, tiutempe ankaŭ vicprezidanto, konfirmis la deklarojn de Pascoe kaj asertis, ke "Londono 2012 agis tauĝe kaj etike tra la tuta kandidatiĝa procezo"[47]. Post la diskonigo de la televida raporto, IOK-membroj kaj oficialuloj agnoskis la plenan senkulpecon de Londono 2012[48].

Post la raporto, IOK provizore forbaris Ivan Slavkov kaj malpermesis al li ĉeesti la Someran Olimpikon 2004[8]. Jacques Rogge klamis, ke li estis "kolera homo, ĉar kelkaj homoj ne respektas la regulojn.". "Sub mia estreco, li aldonis, estos nula toleremo pri maletika konduto"[8]. Raporto de la Etiko-Komisiono de IOK publikiĝis la 25-an de oktobro 2004 : ĝi kulpigis Slavkov kaj agnoskis la verecon de la enketo de la BBC. "La kompleta registrigo de la renkonto inter S-ro Slavkov kaj la du ĵurnalistoj malkaŝas ke : [...] neniam kaj neniel protestis S-ro Slavkov kontraŭ tiu diskuto rilate al kontrakto por akiri voĉdonojn favorajn al kandidata urbo el IOK-membroj, kiujn li kaj S-ro Takac kapablus influi"[46][49]. Eksciante pri tiu akuzo, Slavkov replikis, ke li fakte ĉeestis tiun renkonton por ruze kapti la supozitajn koruptantojn[8]. La raporto de la Etiko-Komisiono tamen cetere menciis, ke "neniam dum la renkonto evidentiĝas, ke S-ro Slavkov nur intencis konstati la delikton de tiuj koruptantoj de IOK-membroj"[46]. La raporto sekve atentigas, ke Slavkov ricevis "neniun mandaton por 'trovi la verajn radikojn de korupto'", kaj ke li principe devis ricevi monon el Takac[46]. Konkludis la raporto jene :

S-ro Slavkov senhonorigis la bonfamon kaj reputacion de la Olimpika Movado kaj de IOK [...] Partopreno de IOK-membro al tiu "traktado" kredebligis la hipotezon de la ĵurnalistoj, laŭ kiuj en IOK ekzistis membroj kaj agentoj, kiuj povis korupti aliajn IOK-membrojn.[46].

La 7-an de julio 2005, dum la 117-a IOK-sesio, Ivan Slavkov estis definitive forbarita el la organizaĵo post baloto kun 84 favoraj voĉdonoj kontraŭ 12 malfavoraj voĉdonoj[9].

Francaj kritikoj post la baloto

La pariza delegitaro, estrita de la urbestro Bertrand Delanoë, asertis ke Tony Blair kaj la londona delegitaro malrespektis la IOK-regularon. La jenon ekzemple diris Delanoë la 11-an de julio 2005 : "Ili ne respektis la regulojn establitajn de la Internacia Olimpika Komitato. Mi ne diras, ke li alproksimiĝis al la flava linio, mi diras ke ili transpasis la flavan linion"[6][50]. Ja estis polemika ago de la londonaj delegitoj, kiam ili proponis variajn donacojn al partoprenontaj atletoj, inkluzive de senpagaj flugoj, manĝoj, kuponoj por longdistancaj telefonado kaj aliaj financaj avantaĝoj. Tuj post la anonco de tiu iniciativo, Londono nuligis ĝin, plej verŝajne pro rimarko de Jacques Rogge, kiu timis la komencon de "kandidata milito"[51]. Parizo ankaŭ asertis, ke la influigo fare de Tony Blair estis kontraŭregula. Tio estis forte kontestita de Downing Street[50]. Ne antaŭ la 4-a de aŭgusto 2005 Jacques Rogge definitive malpermesis pliajn polemikojn, deklarante : "Mi jam plene klarigis ke, miaopinie, la konkuro estis justa. Ĝi estis plenumita konforme al la reguloj, kiujn ni establis"[7]. La komentoj de Delanoë estis cetere kritikitaj de pluraj parizaj politikistoj. Claude Goasguen, prezidento de la grupo UMP en la konsilio de Parizo, deklaris : "Oni ne rajtas fari tian akuzon sen liveri iun ajn pruvon"[6].

Eĉ antaŭ la baloto ekzistis en Singapuro jam streĉa rilato inter la franca kaj brita delegitaroj. La pariza teamo konsideris registri plendon kontraŭ la londonaj konsultistoj Jim Sloman kaj Rod Sheard, kiuj deklaris ke la stadiono de Francio ne taŭgis por atletismo. Tia deklaro kontraŭis la regulojn de IOK, laŭ kiuj neniu kandidato rajtis fari komenton pri alia kandidato[52]. La londona teamo rapide malkonfirmis, ke la du homoj estis kunlaborantoj de la projekto "Londono 2012". Ĝi cetere rimarkis, ke iliaj opinioj ne reprezentis la opiniojn de la londona teamo[52].

Erara voĉdono de Lambis Nikolaou

Alex Gilady, israela IOK-membro kaj membro de la Kunordigo-Komisiono de IOK por Londono 2012, deklaris la 23-an de decembro 2005 ke Madrido teorie devis atingi la duan rangon egale kun Parizo en la tria raŭndo de la baloto, sed ke tio ne okazis pro premo de erara butono fare de la greka membro Lambis Nikolaou[53]. Li plie konjektis, ke alikaze Madrido estus venkinta Parizon en la sekva malegalpartiga baloto kaj estus venkinta Londonon en la lasta raŭndo[53]. Craig Reedie, brita IOK-membro, tamen kontestis tiun hipotezon, dirante : "deklaro, laŭ kiu nenomata membro 'eble' faris ion kiu 'eble' estus kaŭzinta ion alian kiu 'eble' estus kaŭzinta malsaman rezulton, estas la tipa bagatela babilado, kiu okazas post multaj IOK-balotoj"[53].

Fine de 2005, Lambis Nikolaou ankaŭ kontestis la aserton de Gilady : "Ĉiuj teoriumadoj koncerne mian rolon en la tria raŭndo de la baloto de la Olimpika Urbo 2012 estas tute senbazaj. Mi deklaras, ke mi ne voĉdonis dum la tria raŭndo, kiel mi jam anoncis dum la koncernata baloto"[54]. Tiu deklaro estis konfirmita de la balotstatistikoj de IOK[55], kiuj demonstris, ke Parizo estus venkinta Madridon en la tria raŭndo eĉ se Nikolaou estus voĉdoninta por Madrido. Gilady poste pardonpetis per letero al Nikolaou kaj atentigis, ke li neniam prononcis la nomon de Nikolaou[54].

Kuirarta komento de Jacques Chirac

Franca prezidento Jacques Chirac kaŭzis alian polemikon nur unu tagon antaŭ la fina elekto de la Olimpika Urbo fare de la Internacia Olimpika Komitato. Li interalie deklaris, ke "la nura kuirarto malpli bona ol la brita estis la finna", kaj ke "la nura kontribuo de britoj al eŭropa agrokulturo estas la malsano de la freneza bovino" (t.e. la bova spongoforma encefalopatio). La komentoj de Chirac estis rigarditaj kiel malsportemaj, ĉar laŭ tradicia etiko oni ne kritiku rivalajn urbojn. Cetere devis voĉdoni du membroj el Finlando por la fina baloto. Ĉar Parizo estis vaste rigardita kiel la favorato, ĝia ŝtreĉa malvenko kontraŭ Parizo igis multajn francojn kredi, ke la komentoj de Chirac kulpis pri tio[56].

Aliaj konsideritaj kandidatoj

Krom la naŭ oficiale akceptitaj kandidatoj, aliaj urboj deziris kandidatiĝi al la Somera Olimpiko 2012. Tiuj dosieroj tamen estis aŭ interne rifuzitaj de la Naciaj Olimpikaj Komitatoj (kaze de pluraj urboj en la sama lando), aŭ ne estis prezentitaj al la Internacia Olimpika Komitato, aŭ estis nuligitaj antaŭ administrada finpretiĝo[57].

La nigeria ĉefurbo Abuĝo planis prezenti kandidatiĝon por fariĝi la unua olimpika urbo en Afriko. La urbo tamen ne finpretigis sian dosieron[58]. En Azio, tri urboj montris intereson pri la Olimpiko sed ne oficiale publikigis kandidatiĝon : Hajderabado[59], Nov-Delhio[60] kaj Telavivo[61]. En Sud-Ameriko, la Brazila Olimpika Komitato elektis Rio-de-Ĵanejron prefere ol San-Paŭlo[62]. Se Rio-de-Ĵanejro estus elektita de IOK, ĝi estus fariĝinta la unua olimpika urbo en Sud-Ameriko. En Kanado, Toronto unue ambiciis gajni la Olimpikon 2012, post kiam ĝi perdis sian kandidatiĝon al la Somera Olimpiko 2008. Ĉar Vankuvero jam obtenis la Vintran Olimpikon, la toronta municipo tamen nuligis tiun projekton[63]. En Usono, Novjorko estis elektita de la Usona Olimpika Komitato prefere ol San-Francisko[64], kvankam pluraj aliaj urboj ankaŭ deziris fariĝi la usona kandidato por la Olimpiko 2012 : inter ili estis Houston, Vaŝingtono (kunlabore kun la proksimaj urboj Baltimore), Cincinnati, Dallas, Pittsburgh, Los-Anĝeleso kaj Tampa (kunlabore kun Orlando[65]). Pluraj eŭropaj urboj deziris konkuri kontraŭ Londono, Madrido, Moskvo kaj Parizo, kaj do esperis akiri la subtenon de siaj respektivaj Naciaj Olimpikaj Komitatoj. Germanio elektis Lepsikon prefere ol Duseldorfo, Frankfurto, Hamburgo kaj Stutgarto[66]. En Hispanio, kontraŭ Madrido perdis Sevilo[34]. Aliaj menciitaj urboj estis Budapeŝto[67], Milano, Romo[68], Stokholmo, Göteborg, Malmö, Oslo kaj Kopenhago[69].

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 "London wins 2012 Olympics". CNN. 2005-07-07.
  2. "London named 2012 Olympics host". MSNBC. 2005-07-18.
  3. 3,0 3,1 3,2 "London beats Paris to 2012 Games". BBC Sport. 2005-07-06.
  4. "Spain bids for 2012 Olympics". ThinkSpain. 2004-01-15.
  5. "London 2012 Election". Olympic Games. International Olympic Committee.
  6. 6,0 6,1 6,2 "JO 2012: Delanoë relance la polémique" (france). L'Expansion. 2005-07-11.
  7. 7,0 7,1 "Rogge Calls 2012 Host City Competition "Fair"". GamesBids. 2005-08-04.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 "Buying the Games". BBC News. 2005-07-06.
  9. 9,0 9,1 "SINGAPORE 2005: Session Receives Reports". International Olympic Committee. 2005-07-07.
  10. (PDF) Olympic Charter. International Olympic Committee. 2004-09-01.
  11. 11,0 11,1 11,2 "Host City Election Procedure". International Olympic Committee.
  12. 12,0 12,1 "Role and composition of the Evaluation Commission". 117th IOC Session. International Olympic Committee.
  13. "FAQ - ELECTION OF AN OLYMPIC GAMES HOST CITY - Host city election". International Olympic Committee.
  14. "Election procedure". 117th IOC Session. International Olympic Committee.
  15. "The Organising Committees of the Olympic Games". The Movement. International Olympic Committee.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 "Candidature Procedure for the 2012 Olympic Games". International Olympic Committee.
  17. (PDF) Report by the IOC candidature acceptance working group to the IOC Executive Board. International Olympic Committee. 2004-03-12. pp. 97.
  18. "Day One Of Paris 2012 Inspection By IOC". GamesBids.
  19. Paris, London and New York Get Glowing IOC Reports". GamesBids.
  20. "Funding For New York 2012 Olympic Stadium Rejected". GamesBids.
  21. "Race For 2012 Summer Olympics Could be Photo Finish". GamesBids. 2005-06-05.
  22. "London And Paris Tie In 2012 Bid". GamesBids.
  23. "Rogge Arrives in Singapore". International Sailing Federation. 2005-07-01.
  24. 24,0 24,1 "The Olympics in Singapore" (PDF). Singapore Ministry of Foreign Affairs.
  25. "Session Calendar". 117th IOC Session. International Olympic Committee.
  26. "Election of the host city for the Games of the XXX Olympiad – Who votes?". 117th IOC Session (International Olympic Committee).
  27. "Rivals for 2012: London". BBC Sport.
  28. "Stratford Olympic Park". 2006-01-25.
  29. "Olympic Medical Institute".
  30. "London Terrorist Attack Won’t Affect Host City Status Says IOC – Celebration Cancelled". GamesBids. 2005-07-07.
  31. "London Will Stage Safe And Secure Games Says Sports Minister". GamesBids. 2005-07-09.
  32. "Rivals for 2012: Paris". BBC Sport. 2005-06-08.
  33. 33,0 33,1 33,2 (PDF) Report of the IOC Evaluation Commission for the Games of the XXX Olympiad in 2012 - Paris. International Olympic Committee. 2005-06-06.
  34. 34,0 34,1 "Madrid Chosen Spain’s Candidate For 2012 Bid". GamesBids. 2003-01-21.
  35. 35,0 35,1 35,2 35,3 "Rivals for 2012: Madrid". BBC Sport. 2005-06-08.
  36. 36,0 36,1 (PDF) Report of the IOC Evaluation Commission for the Games of the XXX Olympiad in 2012 - Madrid. International Olympic Committee. 2005-06-06.
  37. "Madrid 2012 Gets Support From Samaranch". GamesBids. 2005-07-04.
  38. "Alberto de Mónaco niega haber sido "teledirigido"" (hispane). El Mundo. 2005-07-13.
  39. 39,0 39,1 (PDF) Report of the IOC Evaluation Commission for the Games of the XXX Olympiad in 2012 - New York. International Olympic Committee. 2005-06-06.
  40. Lieber, Jill (2004-05-18). "Home improvements". USA Today.
  41. 41,0 41,1 "Rivals for 2012: New York". BBC Sport. 2005-06-08
  42. "Rivals for 2012: Moscow". BBC Sport. 2005-06-08.
  43. 43,0 43,1 43,2 (PDF) Report of the IOC Evaluation Commission for the Games of the XXX Olympiad in 2012 - Moscow. International Olympic Committee. 2005-06-06.
  44. 44,0 44,1 44,2 44,3 "Blair denies 'Olympic pitch'". BBC Sport. 2003-12-22.
  45. "London appoints ethics tsar". BBC Sport. 2004-02-03.
  46. 46,0 46,1 46,2 46,3 46,4 46,5 "The case against Slavkov". BBC News. 2005-07-06.
  47. 47,0 47,1 47,2 "Olympic votes 'up for sale'". BBC Sport. 2004-07-30.
  48. "IOC clears London group of bid corruption". China Daily. 2004-08-13.
  49. (PDF) IOC Ethics Commission: Decision with recommendations. International Olympic Committee. 2004-10-25.
  50. 50,0 50,1 "London’s Bid Breached Rules Said Paris Mayor – Blair Spokesman Calls It "Fair"". GamesBids. 2005-07-11.
  51. "London withdraws 2012 incentives". BBC Sport. 2005-04-23.
  52. 52,0 52,1 "IOC President Steps In To Diffuse Potential Dispute". GamesBids. 2005-07-04.
  53. 53,0 53,1 53,2 "'Voting error' gave London Games". BBC News. 2005-12-23.
  54. 54,0 54,1 "IOC member denies voting blunder". Reuters, Tiscali. 2005-12-28.
  55. "IOC Reiterates Voting Details For Host City Of The XXX Olympiad". International Olympic Committee. 2005-12-27.
  56. [1]
  57. "2012 Summer Olympic Games Bids". GamesBids.
  58. "Nigeria To Bid For 2012 Olympic Games". GamesBids. 2002-08-20.
  59. "We will bid for 2012 Olympics". The Times of India. 2002-12-20.
  60. "India chases ultimate Olympic glory". CNN. 2002-04-25.
  61. "Tel Aviv Considers Olympic Bid". SportBusiness. 2001-09-27.
  62. "Candidaturas" (portugallingve). Brazilian Olympic Committee.
  63. Lawlor, Allison (2003-07-02). "Already with the Whining and Sour-Grapes: 'Toronto's hopes dashed'". The Globe & Mail.
  64. "New York Wins USOC Nomination For 2012 Olympic Bid". GamesBids. 2002-11-02.
  65. "New York City 2012 Summer Olympic Games Bid". GamesBids.
  66. "Leipzig 2012 Summer Olympic Games Bid". GamesBids.
  67. "Hungary Drops Its 2012 Bid Intentions". GamesBids. 2003-04-30.
  68. "Italy To Pass On 2012; Considers Milan 2016 Olympic Bid". GamesBids. 2003-07-11.
  69. "Several Cities Consider 2012 Olympic Bid". GamesBids. 2000-11-20.

Eksteraj ligiloj

Oficialaj retejoj de kandidatoj

IOK-raportoj

Aliaj ligiloj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara