Kandombleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mãe Aninha - Iálorixá de la templo Ilê Axé Opó Afonjá en Salvador da Bahia

Kandombleo (Candomblé) estas afrik-devena brazila religio, kiu estas praktikata precipe en Brazilo, sed ankaŭ en najbaraj landoj. Ĉi-tiu kredo venis al Brazilo el Afriko; ĝi estis kunportita de afrikaj pastroj, kiuj estis alportataj kiel sklavoj el diversaj regionoj de Afriko fine de la 15-a ĝis meze de la 18-a jarcento.

Komence, Kandombleo estis malpermesata fare de la Katolika Eklezio kaj nur praktikata fare de sklavoj; iuj registaroj ĝin eĉ persekutis. Tamen ĝi transvivis pli ol kvar jarcentojn kaj rimarkinde disvastiĝis ekde la fino de sklaveco.

Nuntempe ĝi estas establita kaj pleje rekonata religio, kun anoj en ĉiuj klasoj de la socio kaj dekmiloj da temploj. En aktualaj enketoj, pli ol 2 milionoj da brazilanoj deklaris Kandombleon sia religio (tio estas ĉ. 1,5 % de la tuta enloĝantaro).

En brazila kulturo, malsamaj religioj ne ekskluzivas unu-la-alian; multaj homoj kun aliaj kredoj - laŭ iuj afrik-brazilaj kultur-organizoj ĝis 70 milionoj - kutime aŭ temp-al-tempe partoprenas Kandomble-ritualojn. Gedioj, ritualoj kaj festotagoj de Kandombleo estas grava parto de la brazila folkloro.

Oni distingu Kandombleon disde Umbando kaj Kimbando. Tiuj estas aliaj afrik-brazilaj religioj kun simila deveno. Same, Kandombleo estas malsama ol la aliaj afrik-devenaj religioj en Ameriko, kiel Voduno en Haitio, Santerio en KuboObeao. Ili disvolviĝis sendepende de ĝi kaj apenaŭ konatas en Brazilo.

Nacioj

Brazilaj sklavoj devenas de granda nombro da etnoj, inter ili Joruboj, Eveoj kaj Bantuoj. Ĉar la religioj de la unuopaj grupoj malsame disvolviĝis depende de la regiono, nuntempe oni distingas inter sektojnacioj (Naçoes), kiuj distingiĝas laŭ la gedioj kultataj, la muziko kaj festoj, kaj la religia lingvo uzata dum la ritualoj.

La jena listo estas maldetala klasifiko de la plej gravaj nacioj, ilia religio kaj iliaj sanktaj lingvoj:

Kredo

Kandombleo estas speco de spiritismo. Ĝiaj anoj kultas multnombron da gedioj derivitaj de afrikaj gedioj:

  • la Oriŝaoj (Orixás) de la joruba mitologio, kreitaj fare de la di-patro Oloruno
  • la Vodunoj (Voduns) de la fonua aŭ evea mitologio, kreitaj fare de la di-patro Mawu
  • la Inkicoj (Inkices) de la Bantua mitologio, kreitaj fare de la plej supra dio ZambioZambiapongo

Kandombleo nur retenis iujn el la centoj da gedioj alpreĝitaj en Afriko. Surface, la gedioj de la diversaj nacioj tre similas unu-la-alian, t.e. multaj Oriŝaoj, Vodunoj kaj Inkicoj kompareblas, sed reale, ili povas esti tre malsimilaj.

Aliflanke, gedioj de unu nacio povas esti kultataj kiel "gastoj" en domoj kaj ceremonioj de alia domo, krom ties propraj. Iuj nacioj donas novajn nomojn al gast-dioj, aliaj retenas la nomon uzatan en la devena nacio.

La Oriŝaoj havas proprajn personecon, povojn kaj ritualajn preferojn kaj estas rilatataj al specifaj naturaj fenomenoj (nocio simila al la Kami de la japana Ŝintoismo). Ĉiu persono ricevas Oriŝa-patronon ĉe sia nasko, kiu estas elektata de Babalorixá (pastro). Dum Kandomble-ritualoj, iuj Oriŝaoj reprezentatas fare de iniciitaj personoj; por aliaj, tio malkutimas, sed ili estas kultataj ekz. per arbo aŭ iu simila. Iuj aliaj Oriŝaoj, nomataj Funfun (blanka) kiuj laŭkrede partoprenis la kreadon de la mondo, ankaŭ ne enkorpumatas.

Tra la jarcentoj Kandombleo alprenis multajn elementojn de Kristanismo. Ekzemple ofte troviĝas en temploj krucoj, kaj Oriŝaoj ofte estas egaligataj al specifaj katolikaj sanktuloj.

Ĉi-tiu historia disvolviĝo estas parto de la persekuto fare de eklezio, aŭtoritatuloj kaj sklavestroj. Por povi kulti iliajn Oriŝaojn, Inkicojn kaj Vodunojn, la nigraj sklavoj ofte uzis altaron kun bildoj de katolikaj sanktuloj, malantaŭ kiuj kaŝiĝis kandombleaxjoj. Tiu praktiko jam komencis ĉe la kristanigo de Afriko kaj estis eĉ parte enkondukita fare de la misiistoj mem por plifaciligi la konvertiĝon al kristanismo. Aliflanke Kandombleo ankaŭ alprenis indianajn elementojn, pro kio ne eblas diri, ke la persekuto estis la ununura kialo de la miksiĝo kun aliaj religioj.

Dum la lastaj jaroj ekestis "fundamentisma" movado ene de Kandombleo, kiu kontraŭas la kristanajn elementojn kaj provas estigi "puran" Kandombleon surbazantan nur sur afrikaj elementoj.

Ritualoj

Kandomblean ritualon (toque) konsistigas du partoj:

  • La pretigo, komencanta foje unu semajnon antaŭ la ceremonio. Ĉi-dume la loko de la ceremonio estas purata kaj ornamata fare de la iniciitoj. Flagoj en la koloro de la Oriŝao, pro kies honoro la ceremonio estas farata, estas almetataj, kaj bestoj estas oferataj. Parto de la viando estas por la Oriŝaoj, la alia parto pretigatas por la vespera festmanĝo.
  • La publika parto kaj la festo konsistas el tio, ke la sanktaj infanoj (la iniciitoj) ĝis-trance dancas kaj enkorpumas sian Oriŝaon. La Babalorixá (patrono) faras simbolajn kantojn kaj dancojn, kiuj memorigas pri la ecoj de la Oriŝao. La ritualo finiĝas per bankedo.

La kandomblea muziko, grava parto de la ritualo, devenas de afrika muziko kaj ege influis aliajn popolajn (ne-relegiajn) muzik-stilojn brazilajn.

Temploj

La templo Ilé Axé Opó Afonjá en Salvador da Bahia

La kandombleaj temploj nomiĝas casas (domoj), roçasTerreiros.

Estas du specoj da casas:

  • Grandaj domoj kun strikta hierarkio, kie aŭ nur inoj estras (kiel Ialorixá - di-patrino) aŭ kie povas estri ambaŭ seksoj.
    • Al la matriarkaj domoj apartenas:
    • Geaj domoj estas inter aliaj:
      • Ilé Axé Oxumare - Casa de Oxumare
      • Asé Yangba Oloroke ti Efon - Terreiro do Oloroke
  • Eta domoj, kiuj estas sendependaj kaj estratas fare de la Babalorixá (di-patro) aŭ Ialorixá (di-patrino) kaj la Oriŝao, kaj ankaŭ apartenas al ili. Ne estas centrala estrejo, kaj kaze de la morto la templo aŭ estas pluestrata fare de parencoj aŭ estas fermata.

Plialtiĝi en la hierarkio de granda domo necesigas la lernadon de longdaŭraj iniciadaj ritualoj. Post la morto de Ialorixá, ŝia posteulo kutime estas elektata el iliaj filinoj, pere de la ludo Búzios. Sed la postvico povas esti tre pridebatata kaj eblas, ke neniu posteulo estas trovata. Tiukaze la domo ofte estas partigata aŭ fermata, pro kio nur malmultaj domoj en Brazilo estas pli maljunaj ol 100 jaroj.

Eksteraj ligiloj